MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

Britio kaj Maŭricio: longdaŭra disputo finita laŭ diplomatia vojo

La 3an de oktobro 2024 Unuiĝinta Reĝlando oficiale anoncis, ke ĝi redonos la suverenecon de la Ĉagosa Insularo al Maŭricio kadre de interkonsento, kiu, interalie, sekurigas la estontecon de la ŝlosila usona bazo armea sur la atolo Diego Garcia dum 99 jaroj. La loĝantoj de la insulo, kiuj estis elloĝigitaj, havos la rajton reveni 1. Ĉi tiu okazaĵo tuj vekis la intereson de la ĉefaj mondaj amaskomunikiloj kaj diplomatoj, kaj la tuta afero meritas pli proksiman diplomatian klarigon en pli vasta historia kunteksto.

La deklaro finis jardekojn da disputoj kaj diplomatiaj traktadoj pri la lasta brita kolonio en Afriko. La interkonsento estis atingita post 13 fazoj de traktadoj, kiuj komenciĝis en 2022, post kiam la Internacia Kortumo en Hago (Nederlando) kaj la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en 2019 kaj 2021 agnoskis maŭriciajn diplomatiajn pretendojn kaj defiojn al suvereneco 2. Por ke la leganto pli bone komprenu la kaŭzojn de ĉi tiu decido kaj orientiĝu en la problemaro, necesas unue doni kelkajn bazajn informojn.

Geografia situo

Ĉagosoj estas insularo, kiu konsistas el grupo de sep atoloj kun pli ol 60 apartaj insuloj tropikaj en la mezo de la Hinda Oceano. Ĝi situas ĉirkaŭ 500 km sude de Maldivoj kaj 1600 km sud-okcidente de Barato.

Historio

La Ĉagosa Insularo ne estis loĝata ĝis la 18a jarcento. Komence de la 19a jarcento, pli precize, en 1814 dum la Napoleonaj Militoj, la insuloj venis sub britan regadon. Kiam Maŭricio sendependiĝis en 1968, Britio plue konservis Ĉagosojn, kiuj fariĝis brita teritorio en la Hinda Oceano.

Armea bazo

En la 1960aj kaj 1970aj jaroj la britaj aŭtoritatoj elloĝigis inter 1500 kaj 2000 lokajn loĝantojn de la atolo Diego Garcia, por ke oni povu tie konstrui, kune kun Usono, militbazon. Pro tio estas en la komuna deklaro ankaŭ mencio pri ebligo de reveno de elloĝigita loĝantaro, el kiu la plimulto hodiaŭ vivas en Sejŝeloj, Maŭricio kaj Britio.

La armea bazo Diego Garcia havas grandan strategian valoron por Britio kaj Usono: ĝi estas markita en internaciaj rilatoj kiel neanstataŭebla platformo por sekureco kaj militaj operacoj en Proksim-Oriento, Sud-Azio kaj Orient-Afriko. Ĝia strategia graveco montriĝis ankaŭ dum la militaj konfliktoj en Irako kaj Afganio.

Diplomatia medio

La longdaŭra disputo inter Maŭricio kaj Britio pri Ĉagosoj disvastiĝis ankaŭ en la kampo de multflanka diplomatio. Sub diplomatia premo de la maŭricia registaro, la Ĝenerala Asembleo de UN en 2017 decidis per plimulta voĉdono, ke la disputo pri la suvereneco de Ĉagosoj estu solvita de la Internacia Kortumo en Hago 3.

Du jarojn poste, en februaro 2019, la Internacia Kortumo en sia konsila rolo deklaris, ke la procezo de malkoloniigo de Maŭricio ne estas laŭleĝe finita, kaj pro tio la insulo Diego Garcia devas reveni al Maŭricio, kion Britio decideme rifuzis akcepti 4.

Diplomatia malvenko

Post du monatoj la Ĝenerala Asembleo de UN alprenis rezolucion, kiu postulis, ke Britio ĉesigu sian kolonian administradon de Ĉagosoj kaj rehavigu ilin al Maŭricio. Por tiu rezolucio voĉdonis 116 landoj, ses landoj estis kontraŭ (Aŭstralio, Britio, Hungario, Israelo, Maldivoj, Usono) kaj 56 landoj sindetenis, inkluzive de Francio kaj Germanio, kio reprezentas grandan diplomatian malvenkon por Britio en la kampo de multflanka diplomatio 5.

Disputo finita

La komuna deklaro de la registaroj de Britio kaj Maŭricio signifas, ke post pli ol duonjarcento la disputo finiĝis ekskluzive laŭ diplomatia vojo. Por la maŭricia diplomatio tio signifas ankaŭ la sukcesan finon de ĝiaj grandegaj diplomatiaj klopodoj.

Oni povas nur esperi, ke la komuna deklaro de la registaroj anoncas novan epokon de ekonomia, sekureca kaj media partnereco inter la du nacioj. Britio kaj Maŭricio havas la eblon kunlabori en la estonteco en la kampoj de mediprotektado, marsekureco, agado pri kontraŭleĝa fiŝkaptado kaj migrado ktp kun la komuna celo sekurigi kaj protekti unu el la plej gravaj medioj maraj en la mondo.

haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius HAUSER estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.
1. Vidu: Komuna Deklaro de la Registaroj de la Respubliko Maŭricio kaj Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando koncerne la Ĉagosan Insularon, inkluzive Diego Garcia (Joint Statement between the Governments of the Republic of Mauritius and the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland concerning the Chagos Archipelago, including Diego Garcia ), fonto: https://pmo.govmu.org/Communique/Final Joint Statement on Mauritius-UK negotiations.pdf .
2. https://news.un.org/en/story/2024/10/1155326 .
3. Rezolucio de UN, A/RES/73/295, junio 2017.
4. https://www.icj-cij.org/sites/default/files/case-related/169/169-20190225-PRE-01-00-EN.pdf .
5. Rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de UN – UN GA/12146, majo 2019.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 12, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-11-03