MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

MIKRONOVELO

La nova lernejo

La ŝoseo estis rekta kaj glata. Je ĝiaj du flankoj verdis senlimaj kampoj. Ie-tie videblis florantaj arboj, similaj al fianĉinoj en blankaj roboj. La printempo, kiel nevidebla birdo, flugis en la firmamento kaj la aero freŝodoris. En tiu ĉi malvarmeta aprila mateno Kalojan veturis aŭte. Surskribo sur granda tabulo avertis lin, ke post dek kilometroj oni riparas la ŝoseon. Li devis veturi tra vilaĝo Ora Bordo. Neniam Kalojan estis en tiu ĉi vilaĝo kaj li decidis halti kaj trinki kafon en iu kafejo.

Sur vasta placo videblis la vilaĝestrejo kaj bela nova lernejo, trietaĝa kun grandaj fenestroj. Antaŭ la lernejo estis parko, kie sur benko sidis maljunulo. Kalojan proksimiĝis kaj salutis lin:

– Bonan matenon.

– Bonan matenon – respondis la maljunulo.

– Ĉu proksime estas kafejo? – demandis Kalojan.

– Tie – montris mane la maljunulo, – sed ankoraŭ ĝi estas fermita. Frumatene estas.

Kalojan eksidis sur la benkon ĉe la maljunulo.

– Via vilaĝo estas granda, bela – diris Kalojan. – Ĝi havas belan nomon Ora Bordo.

– Jes. Ĉi tie estis orminejo – klarigis la maljunulo.

– Mi vidas, ke la lernejo estas nova kaj bela.

– Jes, nova, ĝi estas farita per granda mondonaco – diris la maljunulo.

– Nekredeble! – miris Kalojan. – Kiu havis tiom da mono por konstrui trietaĝan lernejon?

– Tio estas longa historio – respondis la maljunulo. – La monon por la konstruo de la lernejo donacis Zlatan Draganov. Li posedis la orminejon. La patro de Zlatan forpasis kaj Zlatan heredis la minejon, kampojn, arbaron, muelejon ... Li fariĝis ege riĉa. Nenion li donis al siaj fratoj. Tamen la sorto estas kruela kaj ĝi severe punis Zlatan pro lia avareco. Zlatan blindiĝis. Li nenion vidas, nek la monon, nek la sunon, nek la kampojn ... Nenion! Tio turmentis lin kaj per la mono, kiun li havis, li decidis konstrui novan lernejon. Sur tiu ĉi loko estis malnova malgranda lernejo.

– Li agis bone, noble – diris Kalojan. – Eble la kafejo jam funkcias.

Kalojan ekstaris de la benko kaj diris „ĝis revido” al la maljunulo, sed Kalojan stuporiĝis. En tiu ĉi momento li rimarkis, ke la maljunulo estas blinda.

Julian MODEST

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 12, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-11-03