EkonomioINTERVJUOAfriko: vojoj al nacia sendependeco en Ganao kaj TanzanioLa potencialo de la ŝtato en produktado, distribuado kaj kreo de dungado estas fundamenta aspekto por la nacia memsufiĉo kaj evoluoplanado en Afriko. Interrete ni trovis artikolon pri tiu temo de doktorino Akua O. Britwum, asocia profesoro pri „Laboresploroj kaj Homaj Rimedoj” ĉe la Universitato de Kaba Marbordo 1 en Ganao. Ŝi ekzamenis diversajn manierojn de plenumado de la ekonomiaj kaj sociaj evoluoplanoj en Ganao kaj Tanzanio en la postkolonia pasinteco. Por la legantoj de MONATO ni aranĝis interretan intervjuon kun ŝi. MONATO: Ni komencu per ĝenerala demando pri via studo „Post-sendependeca evoluoplanado en Ganao kaj Tanzanio: Agrikulturo, virinoj kaj konstruado de la nacio.” 2 Kiel ĉi tiu esplorado ekestis? Kio inspiris ĝin?Mi estis partoprenanto de la projekto „Postkoloniismo hodiaŭ”, kiu celis rerigardi al frua sendependeca Afriko por studi la progresemajn politikojn, el kiuj ni povus lerni pri nia aktuala socio. Post la fiasko de la novliberalisma ĝustigo kaj ĝia fina disfalo, ni eniris periodon de malespero. Struktura ĝustigo sub novliberalismo okazis surbaze de la supozo, ke la ŝtato ne havas rolon en ekonomio, do okazis rektaj privatigoj de ŝtataj entreprenoj aŭ publikaj servoj estis administrataj laŭ merkataj reguloj. Ni eniris epokon, en kiu la homoj sin demandas ĉu afrikanoj havas la kapablon ŝanĝi siajn vivojn. Ĉi tiu projekto inkluzivis sukcesajn eksperimentojn, kiuj metis nin sur vojon por konstrui niajn proprajn naciojn, rifuzante la okcidentan kapitalisman modelon. La ideo estis reakiri registarajn politikojn, kiuj celas sekvi alternativojn, kompreni ĉi tiujn spertojn kaj lerni el ili por konstrui niajn hodiaŭajn sociojn. MONATO: Kiel ĉi tiu esplorado kongruas kun via studfako?Ĝi ne estis io nova. Mia instituto laboras pri evoluostudoj, do esplori evoluopolitikojn estas unu el la aferoj, kiujn mi instruis dum jaroj. Mi ankaŭ celis konigi alternativajn evoluopolitikojn al studentoj. Krome, mi esploras de kie ni venis kaj kie ni estas nun. Alia esplorfokuso estis la sindikata historio en Ganao, kiu estas proksime ligita al ŝtataj politikoj pri produktado kaj distribuado. Do mi estis engaĝita en la diversaj pozicioj, kiujn afrikaj registaroj alprenis por gvidi siajn evoluopolitikojn, kaj en la implicoj, kiujn iliaj elektoj havis por laboro kaj laboristoj en Ganao aparte. MONATO: Via studo prenas klaran sociekonomian kaj politikan pozicion pri novliberalaj mekanismoj en la internaciaj politikoj. Ĉu tio estas strikte rilata al la kolonia pasinteco de viaj landoj?Kompreneble. Kaj ne nur en nia pasinteco, sed ankaŭ en nia novkolonia nuntempo. MONATO: Vi skribas en via studo „Mia celo estas esplori kiel la Sepjara Evoluoplano (1964) de Ganao kaj la celoj en la Deklaro de Aruŝo (1967) de Tanzanio celis transformi sociajn kaj ekonomiajn rilatojn ene de hereditaj koloniaj strukturoj”. Kio rezutis el ĉi tiu procezo por viaj popoloj?La respondo estas duobla. Unue, oni devas paroli pri sociaj investoj fare de la registaro. Vi povas vidi senton de nacia identeco. En Tanzanio ĉi tio estis akompanata de la disvolviĝo de nacia lingvo. Eĉ se estas kelkaj etnaj streĉoj, ili estas regeblaj. En ĉi tiuj nacioj okazis rekta provo je naciokonstruado, do estis investoj en fizika kaj socia infrastrukturo. Ĉi tion akompanis ankaŭ amasa investado en edukado por produkti la necesan homajn rimedojn por entrepreni la taskojn fiksitajn en la naciaj evoluoplanoj. MONATO: Kia estis via sperto pri kolektivigita terkulturado en Ganao kaj Tanzanio rilate al evoluoplanado bazita sur la du naciaj ekonomioj?La ĉefa leciono, kiun ni derivis el la esplorado, estas ke kolektivigita terkultivado povas okazi je diversaj niveloj. Kolektivigitaj terkulturadoj ebligas kunigi malgrandajn posedaĵojn en pli grandan bienon, al kiu subteno povas esti donata. Krome enkondukeblas novaj teknologioj. En Ganao, ekzemple, estis esplorstacioj, kiuj provizis realan subtenon al bienoj rilate al administrado, kultivaĵoj kaj brutaro, kaj provizis pretan merkaton por agrikulturistoj. Estas stokadinstalaĵoj, kiuj ebligis al registaroj regi prezojn starigante prezgamon, kaj kiam la prezo de manĝokultivaĵoj falas sub aŭ leviĝas super certa nivelo, la registaro povas aŭ redukti la kvanton de produktaĵoj aŭ liberigi pli sur la merkato. Amasa aĉetado dum rikolto helpis eviti eksceson kaj redukti postrikoltajn perdojn. Oni povas vidi kiel kolektivigita terkultivado ne nur protektis bienajn enspezojn, sed ĝi ankaŭ ebligis al la registaro sekvi la produktadon. Ĝi estis tre reguligita kaj ni povas kompari ĝin al tio, kio okazas nun, kiam ĝi estas privatigita kaj funkcianta por profitoj. Iuj diras, ke ĝi estas recepto por malsato, ĉar agrikulturistoj devas decidi inter konservi sian teron por terkultivado aŭ turni ĝin al iu alternativo. Se vi ne havas bonŝancon kaj la pluvoj mankas, vi fine havas neniun rezervon. Unu afero, kiun ni nun alfrontas en Ganao, estas minado; iĝas pli profitdone doni sian teron al iu interesita pri minado de oro. MONATO: El la marksisma vidpunkto de via esplorado, kiel vi imagas estontecon por alternativo kritikema al la novliberalisma socio?Estas rimarkeble, ke ni vere estas ĉe turnopunkto, kie gravas ĉiu kritikema alternativo, kiu povas meti homojn en la centron de produktado kaj distribuado. Ekonomiaj rezultoj devas esti kalkulitaj laŭ vivokvalito. Tio signifas, ke la rimedoj de produktado ne povas esti en la manoj de privataj individuoj kun iliaj propraj interesoj kaj fokuso sur profitoj. Ŝtatoj devas preni la regadon al si kaj esti centraj en produktado. Se ni rigardas la kvanton de strikoj dise en Eŭropo, tio validas ne nur por Afriko, sed tutmonde. Kapitalismo ne funkcias kaj ne havas solvon por la krizo, kiun ni alfrontas, kaj estas tempo por ni rigardi kolektivan proprieton de la rimedoj de produktado. Per tio mi intencas diri, ke ni devas komenci per rimedoj kiel la tero kaj poste ankaŭ rigardi sociajn servojn kiel hospitaloj kaj lernejoj kaj ĝenerala reproduktado: de naskiĝo ĝis morto, kiel la ŝtato povas zorgi pri provizado de subteno? Ne sufiĉas imposti entreprenojn, ĉar kiam ĉio estas submetita al privataj entreprenoj, naciaj ŝtatoj estas reduktitaj al dependeco de impostoj por financi naciajn evoluojn. Kiel marksisto mi ne kredas, ke kapitalo simple rezignos: je certa punkto, laboristoj devos kunveni kaj certigi, ke ĝi okazu. MONATO: Ĉu la kolektivigo de produktorimedoj estas pli urĝa aŭ dezirinda afero en Tanzanio kaj Ganao kompare kun aliaj landoj de la „suda mondo”?Estas diversaj niveloj de kolektivigo, tutmonde, sed mi devas diri, ke landoj ne povas unuope puŝi tion, pro la interplektiĝo de la tutmonda ekonomio. Se ni rifuzas tutmondan kunigitan klopodon, mi timas, ke neniu lando povas stari sola. MONATO: Unu el la sociaj aspektoj de via esplorado temas pri virina aktivismo en koloniaj Ganao kaj Tanzanio kaj ilia mobiliza ago en post-sendependeca disvolvado. Kiel vi priskribus ilian socian kaj politikan influon?Mi pensas, ke virina aktivismo estis tre grava, kaj ĝi estis esence naciisma en la senco, ke ili kredis, ke ni havas malavantaĝon, ĉar la homoj, kiuj regas nin, ne estas el nia nacio: post kiam ni transprenos kaj havos niajn homojn, la probableco, ke ili respondos al niaj bezonoj, estos pli bona. Tio ne estis vere ĉefa batalo kontraŭ patriarkeco. Ĉi tiuj virinoj ne alfrontis la kutimajn minacojn de salajraj laboristoj. Post la sendependeco, la strukturoj kaj la sistemo, kiuj estis starigitaj, ebligis ke virinoj kun formala edukado aperu pli elstare ol la komercistoj sen formala edukado. Subite ne estis loko por ĉi tiuj komercistoj sen formala edukado. Ilia mobiliza potencialo por politika agado estis subpremita. La aktivisman fazon generitan de la merkataj komercistoj fine kaptis la meza klaso kun formala edukado. Politikaj aktivistoj retiriĝis en la fonon. Estis bezonataj jardekoj por ke virina aktivismo diskutu kaj metu patriarkecon en la kernon de siaj agoj.
Tommaso MELACOTTE
korespondanto de MONATO en Italio
Tommaso Melacotte estas universitata studento, ĵurnalisto kaj politika aktivulo, kiu kunlaboras kun lokaj gazetoj kaj asocioj. Ano de la Itala Esperanto-Federacio. 1. University of Cape Coast, https://ucc.edu.gh/2. Originala titolo: Post-Independence Development Planning in Ghana and Tanzania: Agriculture, Women and Nation-building
|