MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

JURO

Ĉu kontraŭleĝaj koloroj?

La vorto „ĉampankolora” (ankoraŭ) ne aperas en PIV. Ankaŭ Reta Vortaro ne mencias ĝin. Sed, se la vortoj aperus, ĉu tiam la kompilantoj de PIV kaj de Reta Vortaro estus puneblaj? „Jes” diras al ni la ĉampanproduktantoj en Francio.

Champangne estis registrita kiel protektata nomo en Francio en 1927. La sama situacio nun regas en Eŭropa Unio, kie la vorto „ĉampano” estas protektata ekde 1973. Tio signifas, ke nur registritaj vinkultivistoj de la regiono Ĉampanjo en nord-orienta Francio rajtas doni tiun nomon al sia ŝaŭmvino. La „Ĉampana Komitato” estas konata pro severa agado tutmonda, jam de multaj jaroj, kontraŭ misuzo de la nomo.

Doganistoj

„Vestaĵoj en la koloro ‚ĉampana’ estas malobservo de la protektita nomo de nia ŝaŭmvino” diras la ĉampanproduktantoj el Francio. Ili do provis konfiskigi aron da roboj de la merkato per diversaj procesoj antaŭ tribunalo en Hago. La afero aperis, post kiam nederlandaj doganistoj kaptis sendaĵon de la marko Cult Gaia en majo 2024. La etikedoj menciis la koloron de la roboj: ĉampana. „Ĉu tio estas permesita?” demandis la doganaj instancoj al Comité Interprofessionnel du vin de Champagne 1, franca interesgrupo, kiu provas malhelpi la misuzon de la nomo „ĉampano”.

La franca interesgrupo argumentis en rapidproceso, ke oni diru, ke la roboj estas kremkoloraj, aŭ flavgrizaj, aŭ karamelkoloraj, sed nepre ne ĉampanaj. Tamen la juĝistoj ne sekvis tiun argumentadon kaj verdiktis, ke „ĉampana” ja estas koloro.

Bertilo-trankvilo

Do Bertilo Wennergren kaj Wolfram Diestel povas resti trankvilaj kaj senriske aldoni la vorton „ĉampana” al sia vortaro!

1. Interprofesia komitato de ĉampanproduktantoj.
pp

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 12, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-11-04