MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

ANALIZO

Ĉinio kaj Afriko plifortigas strategian partnerecon

De la 4a ĝis la 6a de septembro 2024 okazis en Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio, la naŭa ĉina-afrika pintkunveno, kiu estas konata en amaskomunikiloj kaj diplomatio sub la angla mallongigo FOCAC 1. Ĉi tiu pintkunveno vekis intereson de la monda publiko, politikologoj kaj diplomatoj pro sia graveco por la estonta disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj afrikaj landoj. Ĝi meritas pli detalan klarigon. Jen kelkaj mallongaj pripensoj en diplomatia kunteksto.

Partnereco laŭ Ĉinio

La koncepto de partnereco aperis en la ĉina diplomatio post la fino de la Malvarma Milito. Ĉinio starigis sian unuan strategian partnerecon kun Brazilo en 1993. Ekde tiam, konstruado de diversaj partnerecoj (ekz. ne-strategia partnereco, strategia partnereco, strategia kunlabora partnereco, kompleksa strategia partnereco, kompleksa strategia partnereco de kunlaboro ktp.) fariĝis unu el la plej gravaj dimensioj de la ĉina diplomatio.

El la ĉina vidpunkto, partnereco signifas ne esti unu kontraŭ la alia, serĉi komunan bazon kaj konservi politikajn diferencojn kaj opiniojn, ne ataki trian landon ktp. Nuntempe Ĉinio havas diversajn partnerecojn kun pli ol 100 landoj kaj iuj regionaj organizaĵoj. Partnerecoj estas do simbola indikilo de la nivelo de la duflankaj rilatoj de Ĉinio kun konkreta lando kaj indikas la gravecon kaj signifon de la lando por la ĉina diplomatio.

Du dokumentoj 2

La ĉefa rezulto de la pintkunveno estis la unuanima alpreno kaj aprobo de la Pekina Deklaro, kiu fokusiĝas al konstruado de ĉin-afrika komunumo kun komuna estonteco por la nova epoko. Kune kun la deklaro estis ankaŭ aprobita la Pekina Agadplano por la periodo 2025–2027, kiu detale prezentas la strategiajn prioritatojn de kunlaboro inter Ĉinio kaj afrikaj landoj. Ĉi tiuj dokumentoj emfazas la pluan disvolviĝon de infrastrukturo, edukado, sansistemo kaj aliaj kampoj, kiuj havas esencan gravecon por la ekonomia kaj socia kresko de la afrika kontinento.

Strategia partnereco

En sia ĉefparolo la ĉina prezidanto Xi Jinping [ŝji ĝjinping] proponis altigi la duflankajn rilatojn inter Ĉinio kaj afrikaj landoj je strategia nivelo. Simple kaj metafore dirite, ĉi tiuj duflankaj rilatoj devus esti konsiderataj kiel partnereco por ĉiuj vetercirkonstancoj, kio devas simboli ilian stabilecon kaj rezistecon en ŝanĝiĝantaj tutmondaj kondiĉoj.

Helpo

La ĉina prezidanto promesis dum la pintkunveno ankaŭ, ke Ĉinio liveros al Afriko financajn rimedojn je 46,5 miliardoj da eŭroj dum la venontaj tri jaroj kaj helpos krei unu milionon da laborpostenoj en la afrika kontinento.

Iuj analizistoj diras, ke la malavareco de Pekino al Afriko iom post iom ŝanĝiĝas, kaj ke geopolitikaj maltrankvilecoj el kreskantaj disputoj kun Usono povas pli kaj pli dikti ĉinan politikon al afrikaj landoj.

En ĉi tiu kunteksto oni devas rimarki, ke Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Afriko, kaj ĝi volas uzi la vastajn afrikajn naturresursojn inkluzive de kupro, oro kaj litio, kiujn ĝi bezonas por sia ekonomio. Aliflanke, afrikaj landoj vidas Ĉinion kiel gravan partneron por sia longdaŭra disvolviĝo, precipe en la kampoj de infrastrukturo, komerco kaj teknologiaj novigadoj.

Fina noto

La interesoj de Ĉinio en Afriko havas sendube strategian kialon. La pintkunveno de FOCAC nur konfirmis ĝian rolon kiel ŝlosila platformo por profundigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko. La adopto de la Pekina Deklaracio kaj Agadplano unusence montras, ke ambaŭ flankoj estas rezolutaj kunlabori por atingi komunajn celojn en la nova tutmonda epoko. Por diri pli ĝuste, pekina diplomatio atendas, ke Afriko estos pli kaj pli ĝia ŝlosila aliancano en la estonteco.

Ŝajnas, ke afrikaj gvidantoj aprezas ankaŭ alian aspekton de duflanka kunlaboro kun Pekino. Ĉinio, kontraste kun okcidentaj registaroj aŭ iuj internaciaj organizaĵoj, ne kondiĉas sian engaĝiĝon sur la afrika kontinento per plenumo de normoj en la kampo de homaj rajtoj.

En la pintkunveno ĉeestis 53 delegacioj el Afriko, la prezidanto de la Komisiono de Afrika Unio Moussa Faki Mahama, kaj la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN) António Guterres. La venonta 10a pintkunveno inter Ĉinio kaj afrikaj landoj okazos en la Respubliko Kongo en 2027.

1. Forumo pri la Ĉina-Afrika Kunlaboro (angle Forum on China-Africa Cooperation (FOCAC), france Forum sur la coopération sino-africaine) estas oficiala forumo de Ĉinio kaj ĉiuj afrikaj landoj escepte de Esvatinio (Svazilando antaŭ 2018), kiu ne havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, ĉar ĝi rekonas la sendependecon de Tajvano. La pintkunvenoj okazas ĉiun trian jaron, alterne en Pekino kaj en elektitaj urboj en Afriko. Ĝi estis fondita en 2000.
2. Plena nomo de la dokumentoj: Pekina Deklaro pri la komuna Konstruado de Ĉia-Vetera Ĉina-Afrika Komunumo kun Komuna Estonteco por la Nova Epoko (Beijing Declaration on Jointly Building an All-Weather China-Africa Community with a Shared Future for the New Era ), Forumo pri la Ĉina-Afrika Kunlaboro. Pekina Agadplano (2025–2027) (Forum on China-Africa Cooperation. Beijing Action Plan (2025–2027).
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 11, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-10-02