PolitikoOPINIONederlando iras ankoraŭ pli dekstrenPost falo de la kvara kabineto Rutte en julio 2023 pro malkonsento pri enmigrantoj okazis en novembro elektoj de la malalta ĉambro de la Parlamento. La partio kiu faligis la kabineton, VVD (Volkspartij voor Vrijheid en Democratie, Popola Partio por Libereco kaj Demokratio) kun partiestro Dilan Yeşilgöz, faris kampanjon pri la temo enmigrado, sed multaj voĉdonantoj elektis la pli radikalan partion en tiu rilato: PVV (Partij voor de Vrijheid, Partio por la Libereco) de Geert Wilders, kiu gajnis 37 seĝojn (el 150), dum VVD falis al 24. Partoprenis nova partio: NSC (Nieuw Sociaal Contract - Nova Socia Kontrakto) de Pieter Omtzigt (20 seĝojn). Laste BBB (BoerBurgerBeweging - Kamparan-Civitana Movado) de Caroline van der Plas ricevis nur 7 seĝojn – ĝi dum la elektoj por la Senato en marto 2023 gajnis 16 seĝojn (el 75) kaj tiam estis la plej granda partio. Popola malkontentoLa maldekstra grupiĝo GroenLinks-PvdA (VerdaMaldekstra-Partio de la Laboro) estis la due plej granda partio kun 25 seĝoj, sed estis granda ŝoviĝo al ekstremdekstro pro grandaj perdoj de CDA (Kristandemokrata Apelo) kaj D66 (Demokratoj 66), partioj en la antaŭa kabineto. En la elektoj, VVD kaj PVV kritikis Frans Timmermans, la ĉefan kandidaton de GroenLinks-PvdA, prezentante lin kiel ekstremmaldekstrulon. Timmermans jam antaŭe forlasis Bruselon, kie li servis kiel EU-komisionano. Kaj la mediatoj (ĵurnaloj, televido, sociaj komunikiloj) pligrandigis la malkontenton en la socio pri ĉiuspecaj problemoj, prezentante ofte la enmigranton kiel propekan kapron. Unu el la skandaloj, kiuj kontribuis al malkontento, estis la skandalo pri infanĝardenaj aldonpagoj: la nederlanda impostoficejo maljuste akuzis milojn da gepatroj pri fraŭdo, kio kaŭzis gravajn financajn problemojn kaj eĉ familiajn disrompojn. La dua estas ligita al la damaĝoj kaŭzitaj en Groningo de tergas-ekspluato, kiu rezultigis seriozajn tertremojn, kun malrapida kompensado por la viktimoj. De 1998 Geert Wilders, komence kiel parlamentano de VVD, post 2006 kun sia propra partio PVV (kies sola membro li estas), agadis kontraŭ islamo kaj kontraŭ enmigrantoj, komence marokanoj (venintaj kiel gastlaboristoj), poste rifuĝintoj, kiel sirianoj. Lia sekvantaro multe variadis, sed en novembro 2023 lia partio iĝis la plej granda. La metodoj, laŭ kiuj la antaŭa administracio aliris la kronvirusan krizon, vekis ĉe diversaj grupoj multe da rezisto, kaj en tio la sociaj komunikiloj ludis pli grandan rolon ol dum antaŭaj krizoj, kiel la financa krizo en 2008. Ankaŭ la vivmediaj aranĝoj renkontis multe da malfido. En 2022 aldoniĝis la milito en Ukrainio kaj en 2023 tuj antaŭ la elektoj okazis la 7an de oktobro la teroratako de Hamaso. Tiel progresemaj kaj konservativaj grupoj stariĝas ĉiam pli unu kontraŭ la alia kaj ne plu dialogas inter si. Politikoj en fridujoPost sep monatoj de intertraktadoj (interalie pri garantioj por la konstitucia ŝtato), PVV, VVD, NSC kaj BBB konsentis pri t.n. Hoofdlijnenakkoord (Akordo pri ĉeflinioj), laŭ kiu multaj programeroj de PVV estas „metitaj en la fridujon” (ekz. malpermeso de islama instruado, neniom da mono aŭ militaj varoj por Ukrainio, maksimuma rapideco je 140 km/h sur aŭtovojoj). Kelkaj el la kvar partioj kontraŭis, ke Wilders iĝu ĉefministro. Tial oni decidis ke la partiestroj restu en la parlamento, kaj ke la ĉefministro ne estu membro de iu el la kvar partioj. Krome estos kvar vicĉefministroj, unu el ĉiu el la kvar partioj. Post alia kandidato Wilders proponis la nepartian „Dick” Schoof, ĝis tiam ĝenerala sekretario ĉe la Ministerio pri Justico kaj Sekureco. La plimulto de la nederlanda loĝantaro (la plimulto de la elektintoj ja ebligis ĉi tiun kabineton) estis kontenta pri ĝi kaj ĝiaj planoj. La 2an de julio la reĝo Willem Alexander ĵurigis la ministrojn kaj ŝtatsekretariojn (vicministrojn), kaj oni fotis la kabineton Schoof kun la reĝo sur la perono de la palaco Noordeinde en Hago. Persvadaj planojPost tio la parlamento havis sian libertempon ĝis la tria mardo de septembro, kaj la nova kabineto eklaboris laŭ la Hoofdlijnenakkoord en la programo. Ĝia ĝenerala tendenco estas krom drasta limigo de enmigrado, ŝparado de la rimedoj por evolukunlaborado, kulturo kaj scienco kaj ĉe la alia flanko favorado de la grandaj entreprenoj kaj moderigo de la mediprotektaj postuloj, interalie forstreko de programo de 3 miliardoj da eŭroj ĝis 2030 (alprenita de la parlamento dum la lasta registaro kaj intertempe ellaborita de la provincoj). Estas tre malcerte, ĉu ĝiaj planoj estos realigeblaj en la lumo de internaciaj interkonsentoj kaj de la nederlanda juĝistaro. La nova registaro esperas persvadi Bruselon, ke necesas redukti la postulojn pri mediprotekta politiko kaj agnoski, ke Nederlando havas „azilkrizon”.
Kees NEEFT
Nederlando
|