PolitikoOPINIOAtenco, kiu povus ŝanĝi GermanionGermanio, en aŭgusto 2024: la lando ĝojas pri la varma somero, la germana socio diskutas pri la malbonaj rezultoj de germanaj olimpiaj sportistoj en Parizo, kaj la germanan politikon dominas la migradkrizo kaj la rezultoj de la balotoj en la landoj Saksio kaj Turingio, kie nun fortas la ekstremdekstra AfD (Alternativo por Germanio) kaj la nova, maldekstrem-konservema BSW (Alianco de Sahra Wagenknecht, iama ĉefpolitikisto de la maldekstremuloj). En Solingen, urbo situanta en la okcident-germana lando Nordrejn-Vestfalio, ne for de ties ĉefurbo Düsseldorf, fine de aŭgusto okazis jubilea urbofesto kun la slogano „festo de diverseco”. Dum tiu festo, vendredon la 23an de aŭgusto, kulminis la politike streĉita situacio en Germanio: azilpetanto sen restadpermeso en Germanio per tranĉilo atakis personojn dum festa koncerto. Tri personoj mortis, aliajn sep personojn li parte forte vundis. La atencinto nelaŭleĝe venis al Germanio el Sirio tra Bulgario. Li fuĝis de la tiel nomata „Islama Ŝtato” sed en Germanio plenumis islamisman atakon je ties nomo. La kronologio de la okazintaĵoj estas sinsekvo de skandaloj kaŭzitaj de la senbrida germana migradpolitiko. Tio estis la lasta briko en la balotkampanjo de AfD, sed ankaŭ de BSW. Historio de la atencintoLa historio de la siria azilpetanto Issa al Hassan, la plenuminto de la atenco de Solingen, ŝajnas esti tipa por multaj okazoj de nelaŭleĝe envojaĝintaj azilpetantoj en Germanio: li venis en Eŭropan Union el Sirio kaj Turkio uzante la tiel nomatan „balkanan itineron”. La unua EU-ŝtato dum lia fuĝado estis Bulgario, kaj laŭ la reguloj de la dublina interkonsento pri fuĝintoj Bulgario nun respondecus pri la tuta azilpeta proceduro. Issa al Hassan tamen ne intencis resti en Bulgario kaj do ne petis azilon tie. Lia celo estis Germanio, kaj tiel li tra Serbio, Hungario kaj Aŭstrio vojaĝis ĝuste tien. En Germanion li kontraŭleĝe alvenis komence de 2023 kune kun tri aliaj akompanantoj kaj petis tie azilon. La germanaj aŭtoritatoj tamen rifuzis tion, ĉar respondecis Bulgario kiel la unua EU-ŝtato, en kiun Issa al Hassan eniris. Kaj kvankam li multfoje provis konvinki la germanajn aŭtoritatojn pri la bezono de azilo ĝuste en Germanio (i.a. li nepruveble asertis, ke liaj familianoj vivas tie, kaj ke en Sirio li timas la Islaman Ŝtaton), la germanaj aŭtoritatoj kontaktis siajn bulgarajn kolegojn, por ke ili transprenu lin reen, kaj la bulgaroj konsentis. Jam en februaro de 2023 Issa al Hassan ricevis sian transŝovadinformon, kaj kvankam li prezentis sian aferon en la respondeca administra juĝejo de la germana urbo Minden, li havis neniun ŝancon ŝanĝi la decidon de la germanaj aŭtoritatoj. Ĉeno de fuŝaĵojIssa al Hassan estis dum tiu tempo en fuĝintejo en Paderborn, en la nordo de Nordrejn-Vestfalio. Lia transŝovado Bulgarien estis planita la 5an de junio en la nokto. Sed kiam venis policanoj kaj oficialuloj de la „Centra administrejo rilate al eksterlandanoj” por akompani lin al forŝovejo, Issa al Hassan ne estis en sia ĉambro. La oficialuloj frapis unu fojon, sed neniu malfermis la pordon. Duan fojon ili ne plu provis; ili ankaŭ ne malfermis la pordon mem aŭ serĉis lin en aliaj ejoj de la fuĝintejo, ĉar tiaĵo tiam estis ankoraŭ malpermesita laŭ germana leĝo (intertempe, kiel sinsekvo de la atenco, tio ŝanĝiĝis). La oficialuloj forlasis la fuĝintejon kaj la venontan tagon – la 6an de junio – Issa al Hassan estis denove en sia ĉambro. Kaj kvankam la kunlaborantoj de la fuĝintejo informis la centran administrejon pri tio nenio plu okazis. Alia problemo estis, ke en aŭgusto jam estis venonta la tiel nomata „transŝova limdato”, antaŭ kiu Germanio devis transŝovi Issa al Hassan al Bulgario, kaj la kvanto de transŝovoflugoj al Bulgario estas limigita (Bulgario ne reprenas rifuĝintojn per surtera vojo). Germanio nun havis la eblon deklari Issa al Hassan kiel „fuĝinton”, kio plilongigus la limdaton je 18 monatoj – sed ankaŭ tio ne okazis. En aŭgusto pasis la limdato kaj laŭ la dublina akordo tio signifas, ke nun Germanio estis respondeca por Issa al Hassan, kiu nun kvazaŭ laŭleĝe mallaŭleĝe restadis en Germanio. Nur mallonge post akiro de tiu dubinda statuso li plenumis la atakon dum urbofesto en Solingen, kie tri personoj mortis per la tranĉilpikoj en la gorĝon faritaj de Issa al Hassan. La politika dimensio de la atencoLa politika dimensio de la atenco en Solingen havas du flankojn: la unua estas la rolo de politikistoj kaj precipe de la nordrejn-vestfalia ministrino pri rifuĝintoj. La dua flanko estas la sekvo por la germana politiko kaj socio – la atenco de Solingen multe helpis la balotkampanjon de la ekstremdekstra kaj kontraŭmigrada AfD por balotoj en Saksio kaj Turingio, kiuj okazis nur naŭ tagojn post la atenco. Sed unue pri la rekta rolo de la politiko: la nordrejn-vestfalia ministrino pri rifuĝintoj Josefine Paul de la verduloj nun por multaj estas „la vizaĝo de la fiasko”, ĉar ĉiuj administrejoj, kiuj respondecis pri la restado de Issa al Hassan en Germanio, estas rekte submetitaj al ŝia ministerio. La eble ĉefa eraro okazis jam en aprilo: Tiam Issa al Hassan dum kelkaj tagoj tute ne ĉeestis en la fuĝintejo en Paderborn, kvankam loĝado tie estas deva. Neniu scias, kie li estis, kaj neniu demandis lin pri tio. Krome la fuĝintejo devus sciigi la ministerion pri la kelktaga foresto de Issa al Hassan – sed tio ne okazis. Post la reveno de Issa al Hassan oni simple „forgesis” tion, kio evidentiĝis grava eraro: Se la fuĝintejo estus sciiginta la respondecan ministerion pri la foresto de Issa al Hassan, tiam la ministerio havintus la rajton malpermesi al li forlasadon de la fuĝintejo, almenaŭ dum la nokto. Plie la kunlaborantoj de la fuĝintejo havintus la rajton kontroli lian ĉeeston, kaj tiel en la nokto de la 5a de junio li eble estus restinta en sia ĉambro. Sed neniu kontrolis tion aŭ sciigis pri io ajn kaj ĝenerale la interpreto de devoj kaj reguloj estis kaj estas perceptataj relative malsolidaj en ĉiuj aferoj submetitaj al ministrino Paul. La dua flanko estas la sekvoj, kiujn la atenco de Solingen kaŭzis en la germanaj politiko kaj socio. La migradkrizo dominas la enlandan politikon jam depost la merkela erao: laŭ plej aktualaj enketoj de la komenco de septembro la temo „migrado kaj rifuĝintoj” por 48 % de la enketitaj germanoj estas la plej grava socia kaj politika temo. Eĉ 77 % de la balotrajtaj germanoj ŝatus vidi ŝanĝon de la ĝisnuna germana migradpolitiko. Germanoj volas pli da forŝovadoj; ili pledas por pli da malakceptoj de azilpetoj rekte ĉe la germanaj landlimoj kaj ili estas favoraj ankaŭ al pli da laŭleĝaj povoj por la sekurecservoj ekzemple kontrolon de babilejoj de suspektatoj en la sociaj retoj. La civitana listo de postuloj al la politiko estas longa, kaj kun ĉiu okazaĵo ligita al fiaskinta migradpolitiko kreskas la premo je kanceliero Scholz kaj lia registaro. Avertetoj kaj avertegoLa eŭropaj balotoj en junio estis „averteto” por la registaro de Scholz: Tiam venkis la opozicia CDU (konservemuloj, samtempe iama partio de Angela Merkel) kun 23,7 % de la voĉoj. La socialdemokratia partio de Scholz (SPD) ricevis nur 13,9 % de la voĉoj, kio estis historie la plej malbona rezulto de la tradicia SPD en la historio de tutgermaniaj balotoj. La du aliaj partioj de la „semafora” federacinivela koalicio ricevis eĉ malpli da voĉoj ol SPD. La tri koalicipartioj ricevis kune nur 31 % de la voĉoj. Tiu nombro montras la malaltan apogon de la germanoj por la aktuala registaro. Samtempe la ekstremdekstra AfD fariĝis la dua plej granda partio post CDU ricevinte 15,9 % de la voĉoj. Precipe en la orientaj landoj de la iama Germana Demokratia Respubliko AfD estas forta kaj en multaj elektodistriktoj tie fariĝis la plej forta partio. Samtempe kun la eŭropaj balotoj okazis ankaŭ balotoj al la landa parlamento en la okcidentgermana lando Hesio. Ankaŭ tie venkis la konservema CDU, sed la ekstremdekstra AfD ankaŭ tie, en la lando ĉirkaŭ Frankfurto ĉe Majno, ricevis pli ol 13 %, kio por okcidenta Germanio estas relative alta rezulto. Jam la rezultoj de la eŭropaj balotoj kaj la balotoj en Hesio devintus averti la regantan koalicion de Scholz, ke necesas ŝanĝo de la migradpolitiko. Sed kio okazis? Nenio. Ĝuste en tiu situacio okazis la atenco de Solingen, unu semajnon antaŭ la balotoj en Saksio kaj Turingio, kaj sekve Scholz (kaj la tuta lando) spertis veran dispulvorigon de la reganta koalicio en la tieaj balotrezultoj. La registaro ekagetis, oni decidis pri kelkaj dispozicioj cele akrigi la ĝisnunan migradpolitikon, sed tiuj dispozicioj daŭre ne ŝajnas esti sufiĉaj aŭ venas jam tro malfrue. La registaro ekzemple daŭre ne pretas resendi nelaŭleĝajn migrantojn jam ĉe la landlimo. Fine, la 22an de septembro, okazis balotoj en la orient-germana lando Brandenburgio – la lando, kiu geografie ĉirkaŭas la ĉefurbon Berlino. Longe superis AfD en la sondadoj tie, sed je la lasta etapo SPD – ja partio de kanceliero Scholz – gajnis la elekton, tamen la diferenco kun AfD restis sub 2 %. Interese estis, kial SDP kapablis venki: ĉar Olaf Scholz ne partoprenis en la balotkampanjo. SPD en Brandenburgio agnoskis, ke pli bonas havi kiel eble plej multe da distanco al la kanceliero kaj la aktuala germana registaro por povi venki en la balotoj. La du aliajn partiojn de la semafora koalicio, la Verdulojn kaj la liberalan FDP, la balotintoj en Brandenburgio fakte „forĵetis” el la tiea parlamento. Krome je federacia nivelo en plej aktuala sondado granda plimulto de la germanoj opinias, ke Olaf Scholz estas malforta kaj nedecidema kanceliero. Lia ĝisnuna agado en la migradkrizo ŝajnas substreki tiun opinion. Se la registaro de Scholz ne ekprenas decidemajn dispoziciojn kontraŭ la migradkrizo en Germanio, la federaciaj balotoj, kiuj okazos en 2025, povus fariĝi la plej fatalaj en la historio de Germanio ekde 1945: AfD daŭre kreskas, la nova alianco BSW jam ŝanĝis la politikan aspekton de tri orient-germanaj parlamentoj, kaj precipe la tradicie grava FDP povus tute malaperi el Bundestag.
Martin PTASIŃSKI
Germanio
|