MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

PERUO

Nova leĝo zorgigas la loĝantaron

La perua parlamento aprobis leĝon, kiu transdonas al la Perua Nacia Polico (PNP) la esplorajn funkciojn de la prokurorejo, kio kaŭzis intensan debaton en la lando. La leĝo donas al PNP la respondecon en la unuaj fazoj de krimesploroj: kolektado de pruvoj, identigado de suspektatoj, kaj prezentado de la fina raporto al la prokuroro. La reformo celas rapidigi la procedojn kaj pliefikigi la lukton kontraŭ krimoj, laŭ la argumentoj de la registaro. En la venontaj monatoj, estos grave observi ĝian plenumon kaj influojn sur la justican sistemon peruan.

Dividita socio

Multaj civitanoj vidas en ĉi tiu reformo ŝancon batali kontraŭ korupto kaj senpuneco. La ministro pri internaj aferoj, Juan José Santiváñez, esprimis sian subtenon al la aprobita leĝo, kiu redonas al la polico la kapablon esplori. Li kritikis la Prokurorejon akuzante ĝin je liberigo de krimuloj kaj neplenumo de la laboro. Santiváñez emfazis, ke ĝuste la policanoj estas tiuj, kiuj alfrontas la danĝeron kaj solvas la problemojn.

Dume, fakuloj kaj reprezentantoj de la civila socio kritikas la ŝanĝon. Ili asertas, ke la Nacia Polico estas nek sufiĉe trejnita nek sendependa por fari kompleksajn kaj objektivajn esplorojn. Ankaŭ timoj pri eblaj politikaj influoj sur la esploroj estas grandaj, ĉar la reformo povus konduki al arbitraj arestoj kaj malobservado de homaj rajtoj.

Ĉefaj zorgoj

La aprobita reformo havas ankaŭ aliajn efikojn: ĝi malfortigas la sendependecon de la prokuroro, difektante la neŭtralecon en la administrado de justico. Sen efektivaj kaj efikaj kontroloj la polico povus uzi siajn novajn rajtojn favore al iuj interesoj, kio povus pligrandigi la koruptonivelon. Kelkaj fakuloj avertas, ke ĉi tiu leĝo povus havi kroman efikon, disvastigante malfidon en la institucioj kaj malhelpante la kunlaboron de la civitanoj.

Gustavo VILLANUEVA CHÁVEZ
Peruo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 11, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gustavo Villanueva Chávez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-10-01