MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ĈINIO

Lignaj fenestroj

Rigardante fenestrojn oni povas scii, kiam oni komencis konstrui loĝdomojn en Ĉinio.

Por aerumi loĝejon fenestroj ludas tre gravan rolon. Ĉu en vilaĝoj, ĉu en urboj, oni devas instali fenestrojn dum la konstruado de loĝdomo. Fenestroj konsistas ne nur el vitro sed el diversaj materialoj.

En la pasinta jarcento la kadroj de fenestroj estis konstruitaj el ligno. Tiam lignaĵistoj estis grandnombraj, sed ofte okupitaj.

En la komenco de la kuranta jarcento, danke al la disvolviĝintaj teknikoj kaj sciencoj, la lignaj kadroj de fenestroj estis anstataŭigitaj per plasto, kaj la lignaĵistoj preskaŭ perdis sian laboron. Krome, ŝtalo nuntempe populariĝas en diversaj kampoj, kaj oni konstruas fenestrojn ankaŭ ŝtalajn.

Ĝuste pro tio, rigardante fenestrojn, oni povas facile scii, kiom aĝaj estas oniaj domoj.

xuji
XU Jinming
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 12, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-11-04