MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

HOBIOJ

Vojaĝi per biciklo

Almenaŭ de la fino de la dua mondmilito multaj personoj kaj familioj emas eliri el sia regiono kaj viziti lokojn de ili nekonatajn. Por tion fari aŭtomobilo estas la plej uzata veturilo, sed iom post iom la celitaj lokoj estas pli kaj pli foraj danke al populariĝo de aviadiloj. Tamen, tiaj vojaĝmetodoj ne kontentigas la homojn, kiuj deziras ne nur malkovri novajn pejzaĝojn, sed ankaŭ renkonti aliajn homojn, fari kontaktojn.

Alain Rémy [remí] 1 estis unu el tiuj vojaĝantoj ĉiam klopodantaj renkonti aliajn homojn el kiu ajn horizonto.

Li estis fervora biciklanto konata precipe en Esperantujo. Sur sia kuŝbiciklo li trairis multajn landojn en la mondo, sed precipe en Eŭropo.

De instruado al biciklado

Alain laboris kiel instruisto en baza lernejo de la urbeto Le Chambon-Feugerolles apud la urbo Saint-Étienne en la sudo de Francio. Lia unua edzino estis alĝeri-devena. Li regule sportis per haltero, kaj pro tio li tenis sin sana dum sia profesia vivo kaj ne timis muskolajn strebojn. Poste, li finis sian instruistan karieron laborante kiel lernejestro en La Ciotat.

Alain Rémy komencis siajn biciklajn vojaĝojn post emeritiĝo. Anstataŭ elekti belan loĝejon li preferis aĉeti loĝkamioneton. Li decidis vivi ses monatojn „hejme”, tio estas, en granda loĝaŭto, kaj trairi la mondon. La lasta loĝaŭto havis subĉambron, kie li povis parkumi la kuŝ- kaj la trejn-biciklojn, kiujn li uzis ĉiumatene. Li veturis kiel eble plej ofte per sia kuŝbiciklo, kaj la loĝkamiono restis en loka tendumejo.

Li preferis bicikli sola por kapti pli da okazoj renkontiĝi kun homoj. Li parolis la anglan, iomete la rusan kaj kelkajn aliajn lingvojn por povi rilati kun lokuloj precipe en la vesperoj.

Kvankam li havis propran tendon, li volonte akceptis tranokti ĉe lokuloj, ĉu en policejo, ĉu en agrikultura bieno aŭ aliloke.

Vojaĝoj kaj aventuroj

Liaj plej epopeaj vojaĝoj estis al Ĉinio kaj al Vjetnamio. Li tiam tiris ĉareton kun necesaĵoj por vivi, ekzemple, tendo kaj sunbaterioj. En Ĉinio li konatiĝis kun sia estonta dua edzino, instruis la francan en universitato kaj loĝis du jarojn. Li rakontis, ke iam sur monto la deklivo estis tiom kruta, ke la pezo de la ĉareto tiris lin malsupren.

Alia epopea biciklado estis tramonda, kaj tiam la ĉefa problemo estis porti materialon sen superi la maksimuman pezon permesitan en aviadilo. Li suferis akcidenton en Istanbulo, sed li ne sciis ĉu hazardan aŭ antaŭplanitan (pro lia engaĝiĝo ĉe la kurdoj).

En 2012 li efektivigis tutmondan rondiron sur sia kuŝbiciklo. Kaj en 2018 oni havis la plezuron inviti lin okaze de la filmfestivalo Curieux Voyageurs (Scivolaj vojaĝantoj) en Saint-Étienne.

En 2017 li vojaĝis ĉefe en Ukrainio kaj Rusio, sed li trairis entute dek landojn: Italion, Slovenion, Hungarion, Ukrainion, Rusion (Moskvo kaj Sankt-Peterburgo), Estonion, Latvion, Litovion kaj Pollandon.

Li fotis milojn da homoj kaj lokoj, kaj li ĉiam tre precize memoris iliajn nomojn.

Fervora rakontanto

Alain rakontis, ke kiam plenŝtopiĝis la necesejoj de lia lernejo en La Ciotat, kaj li vane atendis, ke la bontenistoj venu ripari ilin, li minacis sciigi la gazetaron pri tio kaj krome porti la lernejanojn al la necesejoj de la urbodomo. Estis tiel, ke post du horoj aperis la riparistoj.

Li foje rakontis, ke en Pollando, en julio de 2017, li vidis afiŝon kun malpermeso aliri la vojon 49 al Lublin: „mi uzas la vojon 806, esperante reuzi la 19an iom pli malproksime. Mi haltis sur voj-rando por rigardi mian mapon ... kaj jen! mi estas invitita trapasi la nokton en familio! Sur la granda ekrano de ilia televido, mi montras al ili la fotojn de mia vojaĝo sur kuŝbiciklo, ĉirkaŭ la mondo en 2012. Ene de du horoj, ili neatendite vojaĝis desur sia kanapo!”

Dum lia vojaĝo tra Kazaĥio loĝantoj invitis lin gasti ĉe ili, ĉar en tiu lando vojaĝanto estas estiminda homo. Ili buĉis ŝafon kaj donacis al li honore du kuiritajn ŝafokulojn. Sed li sukcesis ne manĝi ilin pretekstante, ke li estas vegetarano.

En 2021 li notis en sia fejsbuka konto „Mi ĵus transpasis 134 000 km sur mia kuŝ-biciklo!”

En aŭgusto 2024 li forpasis pro trafikakcidento okazinta unu monaton antaŭe en Varsovio.

Historia antaŭaĵo

Unu el la unuaj esperantistoj, kiuj faris longan vojaĝon per biciklo, estis Lucien Peraire. Lia taglibro aperis en la jarkolekto 1982 de MONATO. La skanitaj paĝoj estas legeblaj en https://www.monato.be/1982/index.php

1. En la fejsbuka konto de Alain Rémy (franclingva) videblas fotoj: https://www.facebook.com/cyclonomad
pgrl
Pierre GROLLEMUND
korespondanto de MONATO en Francio


Pierre Grollemund lernis Esperanton en 1976. Li estas tegmentisto kaj ano de Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 11, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-10-01