MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

KONFISKO

Mara giganto en kaptiteco

En la plej norda angulo de Mediteraneo, en la golfo de Triesto (Italio), estas ankrita la plej granda kaj moderna velŝipo en la mondo, kaptita tie en marto 2022 kadre de la sankcioj metitaj al Rusio post la invado en Ukrainion.

Ĉi tiu imponaĵo de naŭtika teknologio, posedata de la rusa oligarko Andrej Igoreviĉ Melniĉenko, fariĝis simbolo de lukso, polemiko kaj geopolitika streĉiteco. Krome, la konfisko implicas rimarkindajn elspezojn.

Teknologiaj trajtoj

„Sailing Yacht A” (veljaĥto A), konceptita de la ikoneca dezajnisto Philippe Starck kaj konstruita en Germanio en la fama ŝipfarejo Nobiskrug, prezentas la kulminon de moderna naŭtika inĝenierarto kaj dezajno. Longa 143 metrojn kaj kun mastoj 100 metrojn altaj, la jaĥto defias la ordinaran percepton de tio, kio velŝipo povas esti. Ekipita per sistemo de elektronike regataj veloj kaj mastoj el karbona fibro, ĝi povas silente navigi movate nur de la vento.

Lanĉita en 2015 kaj liverita en 2017, ĉi tiu mara giganto havas ankaŭ altnivelan propulsan sistemon kun hibridaj dizel-elektraj motoroj, kiuj ebligas atingi maksimuman rapidecon de ĉirkaŭ 21 nodoj (ĉ. 39 kilometroj hore), kun la impresa kapablo navigi preskaŭ 10 000 kilometrojn sen neceso brulaĵumi.

Demando pri posedo

La velŝipo estas konfiskita, ĉar ĝi aperas en la nigra listo de rusiaj havaĵoj redaktita de Eŭropa Unio post la invado en Ukrainion. Tamen, la ĉeesto de la ŝipo proksime al Triesto estas nefermita ĉapitro en la historio de eŭropaj sankcioj. Melniĉenko estas unu el la plej riĉaj kaj influaj rusiaj oligarkoj, kun riĉeco taksita je 16 miliardoj da eŭroj. Malgraŭ tio, la oligarko asertas, ke la jaĥto estas posedaĵo ne lia sed de trusto administrata de sendependa kuratoro, kiu havas neniun rilaton kun li.

La konfisko de la ŝipo estas unu el la multaj iniciatoj kontraŭ la rusia registaro, kiuj celas konfiski havaĵojn de potencaj individuoj proksimaj al Kremlo.

Kosto de regado

La prizorgado de tia mirindaĵo ne estas facila tasko. Kiel konfiskita propraĵo, frue aŭ malfrue, ĝi devos esti redonita en la sama stato. Tio signifas elspezon por bontenado. Fakte indas rimarki, ke la velŝipo estas taksita je proksimume 530 milionoj da eŭroj, kaj ĝis nun ĝia konservado kostis al la itala ŝtato ĉirkaŭ 18 milionojn da eŭroj. Tiu nombro, tamen, devus esti pli alta, ĉar la antaŭplanitaj bontenadaj aktivaĵoj estas grandaj. Krome necesas teamo de profesiuloj: kapitano, inĝenieroj, kuiristoj kaj servopersonaro, kies salajroj ja havas gravan pezon.

Melniĉenko esprimis sian volon kontribui por la elspezoj, sed la konfiska situacio kompleksigas la financadon. Sen taŭga prizorgado, eĉ ŝipo tiel moderna riskas malboniĝi kaj perdi sian originan brilon.

Mistera enhavo

La ŝipo kapablas gastigi skipon de 54 homoj kaj disponigas al siaj gastoj lukse modernan instalaĵon, altnivelajn sekurecajn teknologiojn, kompletan ekzercigan centron kun gimnastikejo kaj naĝejo, areon por subakva observado tra vitra kilo, helikopteran havenon kaj malgrandan submarŝipon.

Kaj ŝajne eĉ pli. Kvankam estas neniu oficiala informo, tiuj, kiuj povis enŝipiĝi post la konfisko, specife por belarta inspektado, konstatis la ekziston de pentraĵoj faritaj de francaj impresionistoj (oni nombris ok de Monet). Kompreneble, la mistera etoso pikas scivolemon kaj intereson.

Reago de la loka komunumo

Turistoj amasiĝas ĉe la haveno de Triesto por foti la ŝipon kiel neatenditan allogaĵon, kaj aliaj rigardas ĝin kiel simbolon de ekonomia malegaleco. En tempo, kiam multaj homoj alfrontas ekonomiajn malfacilaĵojn, la impona ŝipo memorigas pri la malegalecoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj, pligrandigataj de la geopolitikaj streĉitecoj.

La estonteco de la mara giganto estas necerta, sed ĝia historio daŭre fascinas kaj vekas diskutojn. La okazaĵo de mistera kaj moderna velŝipo blokita en fora haveno estas viva ekzemplo pri kiel la ekstrema riĉeco kaj tutmonda politiko povas influi lokajn komunumojn kaj kapti la publikan atenton.

cosl
Luca COSLOVICH
Italio


Luca COSLOVICH estas elektronika inĝeniero kaj doktoro pri operacia esploro. Li laboras en energia fako kaj instruas loĝistikon en la universitato de Triesto (Italio). Li publikigis artikolojn en internaciaj sciencaj revuoj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 11, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Luca Coslovich el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-10-01