MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

ANALIZO

Du Francioj kontraŭstaras unu la alian

Dimanĉe la 9an de junio 2024, pro la malbonaj rezultoj de sia partio en la eŭropaj elektoj, Emmanuel Macron, prezidanto de la Franca Respubliko, anoncis la dissolvon de la Nacia Asembleo. Li tiel malfermis longan sinsekvon de eventoj, kiuj montris politikan kaj institucian krizon en Francio.

Fronte al la malbonaj rezultoj dum la eŭropa kampanjo, la partio de la prezidanto unue neis ligon inter la eŭropaj elektoj kaj la franca politika situacio. Sed Macron mem fine establis rilaton per la alvoko de novaj leĝdonaj elektoj kiel rajtigitaj de la franca konstitucio

Por multaj francaj kaj eŭropaj observantoj kaj politikistoj, tiu ĉi decido estas „senkonsciencaĵo”, „frenezaĵo”, „kaprico de monarĥo tuŝita en sia egoo de balota malvenko”, „ŝparvojo por la franca kaj eŭropa ekstremdekstro”.

„Ĉi tio ne estas bona rezulto por la partioj, kiuj defendas Eŭropon, do mi ne povas agi kvazaŭ nenio okazus, klarigis la prezidanto. Estas tempo de esenca klarigo”, li daŭrigis.

Rassemblement National (RN), ekstremdekstra partio, kiu estis unua en la eŭropaj elektoj kun 31,5 % de la voĉoj, ne atendis tiom multe. Fortigita de la venko en la eŭropaj elektoj, la partio planis pliigi sian nombron de deputitoj por atingi absolutan plimulton en la Asembleo; t.e. 289 parlamentajn sidlokojn el la 577. Tio ebligos al ĝi proponi ĉefministron kaj formi registaron, kapablan efektivigi ĝian politikon. „Ni estas pretaj okupi la povon,” asertis Marine Le Pen, ĉefgvidantino de RN, post ĉi tiu dissolvo. Efektive, ŝia partio preskaŭ sukcesis. RN eliris el la unua fazo de la leĝdonaj elektoj kun 29,5 % de la voĉoj.

La cetero estas konata: renversiĝo de tendenco danke interalie al larĝa kuniĝo de la maldekstro sub la nomo Nova Popola Fronto kaj al „dolora” reaktivigo de la respublikana fronto. Tio estis dolora, ĉar en la 2a fazo, multaj kandidatoj, kiuj estis la lastaj en la triangulaĵoj (tri kandidatoj por elektata sidloko) retiriĝis volonte (aŭ malvolonte), lasis siajn voĉojn al la opozicio por bloki la elekton de la RN-deputitoj. Krome, RN, kiu provis doni al si bildon de kredindeco kaj respektindeco, estis rapide superita de siaj malnovaj demonoj: rasismaj rimarkoj kaj nescio de ĝiaj kandidatoj pri ekonomiaj kaj teknikaj aferoj, rasismaj atakoj kaj malama propagando de ĝiaj aktivuloj; donante al la francoj ekvidon de lando regata de RN. Partiestroj devis rekoni sian amatorecon en la elekto de kandidatoj.

Vespere de la 2a fazo, neniu politika grupo havas absolutan plimulton de sidlokoj por proponi ĉefministron kaj formi registaron memstare. Francio, lando kun „plimulta voĉdono”, ne havas la kulturon de intertraktado kaj partia koalicio kiel ĉe siaj najbaroj. Plimulta voĉdonado estas karakterizita per la venko de la kandidato(j) akirinta(j) la plej multajn voĉojn; ekskluzivante aŭ limigante la reprezentadon de kandidatoj kun malpli da balotvoĉoj.

Kun relativa plimulto de 182 sidlokoj, Nova Popola Fronto volas proponi ĉefministron kaj formi registaron ekskluzive bazitan sur ĝia programo. Ĉi tiu programo resumiĝas al pli da elspezoj ol enspezoj, en lando kun multe da ŝuldoj. Ekzemple, Nova Popola Fronto volas pliigi salajrojn, nuligi la pensian reformon, kiu plilongigis la kotizperiodon por profiti de plena pensio ...

Tamen, tiu fronto havis malfacilecon konsenti pri la nomo de kandidatino, Lucie Castets, proponita kiel ĉefministro. Efektive, ne mankas streĉiĝoj ene de tiu fronto, formita de socialistoj, komunistoj, ekologiistoj kaj kontraŭtutmondiĝaj aktivuloj, kiujn La France Insoumise (LFI), la partio de Jean Luc Mélenchon, deziras vampiri.

Macron, kies partio kun siaj centrismaj aliancanoj alvenis dua kun 168 sidlokoj, petas politikajn fortojn konsenti formi larĝan koalician registaron; ampleksonta la respublikanojn kaj ties aliancanojn (66 sidlokoj: 4a forto en la Nacia Asembleo), ĝis la komunistoj; ekskluzivante RN kaj LFI, konsideratajn ekstremismaj. La argumento de la prezidanto estas, ke registaro sen absoluta plimulto estos renversita je la unua ŝanco per la voĉdono de mocio de cenzuro. La mocio de cenzuro estas konstitucia ilo en la manoj de parlamentanoj por devigi registaron eksiĝi kun 289 voĉoj en voĉdono de cenzuro. „Se morgaŭ estus formita registaro kun eĉ unu deputito aŭ eĉ ŝtatsekretario de LFI, ni tuj prezentus mocion de cenzuro,” jam avertis deputito de la partio de la prezidanto en la radio Franceinfo la 17an de julio.

Ĉi tiu malfacilaĵo trovi konsenton pri elekto de ĉefministro kaj formado de koalicia registaro komencas ĝeni balotantojn de la respublikana fronto. Ili scivolas, kial la nove elektitaj parlamentanoj ne povas flankenmeti siajn egoojn por kunlabori kaj solvi la problemojn de la lando. Ĉi tiuj leĝdonaj elektoj denove reliefigis du Franciojn: tiun de grandaj urboj, kiuj spertas „feliĉan tutmondiĝon” kaj tiun de urbetoj kaj kamparo, kiuj spertas malkreskon de publikaj servoj. Krom la timoj ligitaj al enmigrado kaj malsekureco, en ĉi tiuj lokoj estas sennombraj fermoj de akuŝejoj, hospitaloj, poŝtejoj, lernejaj klasoj, fervojaj stacidomoj kaj policejoj. Ankaŭ medicinaj dezertoj vastiĝas, ĉar la maloftaj ĝeneralaj kuracistoj kaj specialistoj ne plu volas praktiki en kamparaj lokoj.

Dume, RN (3a forto en la Nacia Asembleo) frotas la manojn, konsiderante ke ĝia fiasko finfine ne estis tiel malbona afero. Unuflanke, la partio pliigis siajn deputitojn de 89 ĝis 143, samtempe pliigante siajn financajn rimedojn. Publika financado de partioj estas proporcia al ilia nombro de elektitaj oficistoj. Aliflanke, denove netuŝita de la realaĵoj de potenco, s-ino Le Pen konservas sendifektaj siajn ŝancojn venki en la prezidant-elekto de 2027; konvinkita, ke la tempo laboras por ŝi kaj ŝia partio.

Ne certas, ke RN donas kontentigan respondon al la problemoj de la francoj. Sed la nekapablo aŭ indiferento de aliaj politikaj partioj konsideri ĉi tiujn malfacilaĵojn restas kaj restos forta instigo por voĉdono por RN. Ĉi tio validas por Francio kaj aliaj eŭropaj landoj, pli fokusitaj pri makroekonomio ol pri la ĉiutaga vivo de civitanoj, kiuj loĝas malproksime de la politikaj povo-areoj.

Christian FABOSSOU
korespondanto de MONATO en Francio



Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 10, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Christian Fabossou el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-06