Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Pacdetrua registaro

La israela registaro de ĉefministro Netanjahu aprobis grandan teritorian ekspansion en Cisjordanio, konfiskante 12,7 kvadratajn kilometrojn da tero en la valo de la rivero Jordano por establi novajn setlejojn. Ĉi tiu ago estas vaste kondamnita de la internacia komunumo, kiu konsideras la setlejojn kontraŭleĝaj kaj barilo al daŭrigebla paco. Multaj fakuloj avertas, ke la daŭra konfisko de teroj kaj la perforta traktado de palestinaj loĝantaroj subfosas la bazon por ajna estonta interkonsento inter Israelo kaj Palestino.

Estas notinde, ke la nova konfiskita tero troviĝas en areo kie, eĉ antaŭ la eksplodo de la milito inter Israelo kaj Hamaso, la setlejanoj provis forpeli la palestinanojn. Sub la registaro de Netanjahu kaj setlantoj kaj soldatoj intensigas timigadon kaj perforton kontraŭ cisjordaniaj palestinanoj.

Estas menciinde, ke Cisjordanio ne estas sub la regado de Hamaso, kiu regas la Gazaan Sektoron. Anstataŭe la regiono estas administrata de la Palestina Nacia Aŭtoritato, kiu estas la oficiala reprezentanto de la palestinanoj en internaciaj forumoj kaj respondeca pri la interna administrado en Cisjordanio. Ĉi tiu distingo estas esenca por kompreni la kompleksan dinamikon de la israela-palestina konflikto, ĉar ĝi montras la malsamajn politikajn kaj sekurecajn situaciojn en Gazao kaj Cisjordanio.

Politika disigo

Netanjahu utiligas kaj subtenas la politikan disigon inter Gazao kaj Cisjordanio por plifortigi sian regadon super la okupataj teritorioj kaj malebligi la formadon de kohera palestina ŝtato. Ĉi tiu strategio ebligas al Israelo malpliigi la efikecon de la palestina reprezentantaro, dividante ĝin inter la Hamas-regata Gazao kaj Cisjordanio sub la Palestina Nacia Aŭtoritato. Per ĉi tiu disigo la israela registaro povas pravigi pliajn okupojn kaj setlejojn en Cisjordanio sub la preteksto de „sekureco” samtempe stigmatizante la palestinan movadon kiel dividitan kaj nekapablan je reala memregado. La rezulto estas daŭra politiko de apartigo kaj dominado, kiu profitigas Israelon ĉe la internacia tablo kaj malhelpas la unuigon de palestina politiko, kio povus plifortigi la pozicion de Palestino en eventualaj pacintertraktoj.

Freŝdataj raportoj pri la konduto de la Israela Defenda Forto (IDF, la israela armeo) en Gazao kaj la senĉesa plivastigo de kontraŭleĝaj setlejoj en Cisjordanio ne malaktualigas gravajn demandojn pri la respekto de homaj rajtoj kaj la efektivigado de internacia juro en la regiono.

Maltrankviligaj akuzoj

La israela armeo (kiu ja agadas sub la respondeco de la registaro) uzis, laŭ ankoraŭ nekontrolitaj informoj, kiujn ricevis Haaretz, la trie plej granda, sendependa taggazeto de Israelo, palestinajn civilulojn kiel homajn ŝildojn en operacoj de esplorado en tuneloj sub la Gazaa Sektoro aŭ ene de aliaj riskaj areoj por eviti, ekzemple, la implikiĝon de israelaj soldatoj en la eksplodo de minoj aŭ en embuskaj atakoj de Hamaso. Pri tiu ĉi praktiko, konsiderata kiel militkrimo, raportas enketo de Haaretz. Tiaj akuzoj estas profunde maltrankviligaj.

Specife, laŭ Haaretz, temas pri gazaanoj ne suspektataj pri terorismo, kiuj estas arestitaj kaj uzataj por serĉi tunelojn kaj domojn antaŭ la eniro de la soldatoj de IDF kun plena konscio de altaj israelaj oficiroj, dum IDF asertas, ke ĉi tiu praktiko estas malpermesita. En artikolo de la 13a de aŭgusto, Janiv Kubovich kaj Michael Hauser Tov deklaras: „Komence estas malfacile rekoni ilin. Ili kutime portas uniformojn de la israela armeo, multaj el ili estas en siaj 20aj jaroj, kaj ili ĉiam estas kun israelaj soldatoj de diversaj rangoj”.

Eternigi la konflikton

Se la agoj de Netanjahu estas nomataj pacaj, tiam paco mem estas redifinita al perforto kaj subpremo. La amasmortigoj de civiluloj en Gazao, la daŭra subpremo de palestinanoj en la okupataj teritorioj kaj la senĉesa plivastigo de kontraŭleĝaj setlejoj ne estas agoj de pac-konstrua gvidanto. Male, ili estas la agoj de registaro, kiu strebas eternigi malegalecon kaj konflikton, anstataŭ serĉi veran pacon.

tome
Tommaso MELACOTTE
Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 10, p. 7.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Tommaso Melacotte el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-06