Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Israelo: Protestoj kaj dilemo

En la israela publika diskuto oni parolas multe pri la forkaptitoj. La 7an de oktobro pli ol 250 israelanoj estis forkaptitaj kaj portitaj al Gazao. En la fino de novembro 80 estis liberigitaj per interkonsento, ĉefe virinoj kaj infanoj, kontraŭ 210 palestinaj kaptitoj kaj pafopaŭzo de unu semajno, kiu finiĝis ĉar la 1an de decembro Hamaso komencis denove lanĉi misilojn. Plie, Hamaso liberigis tri israelanojn, kiuj havas usonan kaj rusian civitanecon kaj 24 labormigrantojn, kiuj ne havas israelan civitanecon (temas ĉefe pri tajlandanoj). Israelo sukcesis per militaj operacoj liberigi ses vivajn israelanojn kaj 16 korpojn de mortintoj. Tri vivaj forkaptitoj estis erare pafitaj de israelaj soldatoj, dum ili provis forkuri de Hamaso – unu alia forkaptito estis mortigita dum provo lin liberigi, kaj oni ne scias, ĉu aliaj estis malcele frapitaj dum la deaeraj atakoj sur Gazaon.

Kiu regu Gazaon?

Ĉiusemajne dekmiloj da israelanoj protestas – alvokas por nova interkonsento pri la ceteraj forkaptitoj – eĉ se la kondiĉo estos la fino de la milito. La protesto sociologie havas ian ligon al tiuj okazintaj antaŭ la 7a de oktobro kontraŭ la registaro de Netanjahu kaj kontraŭ la reformo de la justica sistemo, kiun oni provis aprobigi. Tamen, kvankam estas vasta espero, ke la forkaptitoj revenos, estas ankaŭ multaj, kiuj kredas ke oni ne povas konsenti, ke Hamaso denove regu en Gazao. Do oni ne povas konsenti pri fino de la milito sen garantio pri la eblo eniri Gazaon, se necese. La problemo estas, ke ne okazas vasta diskuto pri tio, kio okazos en Gazao post la milito. Ĉu la Palestina Nacia Aŭtoritato regu tie? Ĉu internacia forto? Ĉu Israelo mem per armeaj rimedoj? Bedaŭrinde, estas ankaŭ malgranda grupo, kiu volas rekrei israelajn vilaĝojn en Gazao, kiel estis ĝis 2005. Tiaj homoj estas tamen malmultaj – ili estas parto de la dekstra koalicio de Netanjahu.

Alia tre grava afero, pri kiu oni parolas, estas la soldatigado de ĥaredoj (ultraortodoksuloj). Temas pri 12 % de la israela loĝantaro (kaj pli inter junularo), kiu profitas de speciala aranĝo permesanta al ili plenumi religiajn studojn anstataŭ esti rekrutigitaj en la armeon. Tia aranĝo estas farita antaŭlonge de la unua registaro de Israelo en 1948, kiam ili estis malpli granda grupo. Tamen en la lastaj jardekoj ekestis grava diskuto, kiu eĉ rompis la registaron de Netanjahu en la fino de 2018, kaŭzante la sinsekvon de tri voĉdonadoj en 2019. Tio estis ankaŭ la kialo de la subteno de la ĥaredaj partioj al la reformo de la justica sistemo, ĉar la alta kortumo postulis egalecon pri militservo.

360 000 rekrutoj

Pro la tre vasta uzo de rezerva armeo en la nuna milito, la afero fariĝis pli urĝa. Dum la milito pli ol 360 000 rezervaj militservantoj estis rekrutigitaj – multaj el ili servis ĉi-jare pli ol 100 tagojn – kaj scias, ke pro neceso ankaŭ en la venontaj jaroj ili devos servi longatempe. Temas pri plenkreskaj civitanoj, kiuj havas familion, laboron, negocon ktp; ili forlasis ĉion por batali. Ekzemple, kelkaj el miaj amikoj iris batali, forlasinte la edzinon kaj la gefilojn, eĉ malmulte da tempo post ties naskiĝo.

La nura solvo por malpliigi la nombron de rezervaj militservaj tagoj estas pligrandigi la regulan armeon per rekrutigo de ĥaredoj. Tamen, iliaj partioj (kiuj estas parto de la registara koalicio) malkonsentas. Tio povas kaŭzi la finon de la nuna registaro.

1. Pri la ĥaredoj jam aperis „Ĥaredoj ploras pro morto” (MONATO 2022/05, p. 7).
cvik
Nican CVI KOHEN
Israelo


Nican CVI KOHEN estas israela ĵurnalisto de la novaĵretejo Davar, de la israela ĝenerala laborista sindikato, edukisto kaj sociala aktivulo.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 10, p. 5.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nican Cvi Kohen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-06