MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

NIĜERIO

Petroloriĉo ne alportis prosperon

Malgraŭ siaj ampleksaj loĝantaro, naturaj riĉaĵoj, petrolo kaj evolua potencialo Niĝerio alfrontas seriozajn defiojn precipe en la sferoj de sekureco kaj ekonomia evoluo.

Ni parolas pri tiuj ĉi temoj kun Plangshak Musa Suchi (Universitato de Jos, Niĝerio) en serio da intervjuoj komenciĝanta per tiu ĉi.

MONATO: Kiel la investado en sekurecaj fortoj kaj homa disvolvado kontribuis al ekonomia kresko kaj disvolvado en Niĝerio? Kial la petrola riĉeco de Niĝerio ne estis uzata efike por antaŭenigi ekonomian disvolvadon?

La cetero de la teksto estas la respondo de Plangshak Musa Suchi.

Investado en sekurecaj fortoj kaj homa disvolvado estas aspekto de regado, kiu estas tre grava por ekonomia kresko kaj evoluo de la modernaj socioj. La ĉefaj celoj de investado en sekurecaj fortoj estas garantii la sekurecon de vivoj kaj posedaĵoj de la loĝantaro kaj kreskigi pacan socion kaj socian ordon bazitajn sur idealoj de libereco, egaleco kaj justeco. Aliflanke, la unuaranga celo de la investado en homa disvolvado estas superi aliajn fundamentajn minacojn al homa sekureco, inkluzive de malsato, malriĉeco, analfabeteco, malsanoj, senlaboreco, malegaleco kaj ĝenerale malalta vivnivelo de la popolo.

El tiuj premisoj oni povas argumenti, ke la investoj en sekurecaj fortoj kaj en homa disvolvado estas la du flankoj de la sama monero. La dividendoj de investado en sekurecaj fortoj (en la formo de plifortigita fizika sekureco) principe povus plifortigi homan evoluigon (ekzemple, ebligante pli bonan, sekuran lernadon kaj studmedion por akiro de scioj, antaŭenigante longan kaj sanan vivon kaj decan vivnivelon), kaj inverse. Ŝajnas, ke socioj, kiuj rangas tre alte en homa disvolvado (kiel, ekzemple, Svislando, Norvegio, Islando, Honkongo, Aŭstralio kaj Danio), havas malpli da sekurecaj defioj ol tiuj, kiuj rangas malalte (kiel, ekzemple, Sud-Sudano, Ĉado, Niĝero, Centrafrika Respubliko, Burkino kaj Niĝerio).

Multaj defioj post sendependiĝo

Niĝerio estas hejmo de pli ol 200 milionoj da homoj de pli ol 300 etnoj, kio igas ĝin la plej popolriĉa lando sur la afrika kontinento kaj la sepe plej granda en la mondo. Ĝi estas benita per enormaj naturaj mineralaj resursoj, inkluzive de petrolo, kiu estas grava fonto de fremda valuto por la lando. Ĝi havas ankaŭ enormajn homajn resursojn dissemitajn tra la mondo kaj grandan potencialon por kresko kaj evoluo.

Tamen, same kiel multaj aliaj landoj sur la kontinento (kiel, ekzemple, Niĝero, Ĉado, Kameruno, Burkino, Malio kaj Gvineo-Bisaŭo), ekde sia sendependiĝo de la brita kolonia regado en 1960 Niĝerio alfrontas kelkajn sekurecajn kaj evoluigajn defiojn. Pli lastatempe la lando devis respondi al minacoj de perforta ekstremismo kaj terorismo, banditismo, kidnapado por elaĉeto, konfliktoj inter terkulturistoj kaj paŝtistoj kaj al informteĥnologiaj krimoj. Krome, ĉiamaj problemoj de malriĉeco, senlaboreco, manko de aliro al instruado inter lernejaĝaj infanoj kaj malegaleco nur pliakriĝis, precipe en nordaj partoj de la lando.

Helpi homojn

En ĉi tiu kunteksto (inkluzive la grandecon kaj kreskopotencialon de la lando) grandega estas la premo garantii sekurecon de vivoj kaj posedaĵoj de ĝiaj civitanoj, same kiel plibonigi ilian bonfarton. Ĉi tiu respondeco pezas sur la ŝultroj de la registaro, kiu havas la konstitucian mandaton igi, ke la regado profitigu la popolon.

La dua ĉapitro de la konstitucio de la Federacia Respubliko Niĝerio de 1999, kiu traktas la fundamentajn celojn kaj gvidajn principojn de la ŝtatpolitiko, postulas, ke „la sekureco kaj bonfarto de la homoj estu la ĉefa celo de la regado”. Estas apenaŭ eble, ke iu ajn registaro povus plenumi ĉi tiun bazan devon kaj atingi tiun noblan celon sen investado en sekureco kaj homa disvolvado.

Agnoskinte tion, jam ekde la sendependiĝo de la lando, la sinsekvaj niĝeriaj administracioj (kaj civilaj, kaj militistaj) faris enormajn investojn en sekurecaj fortoj (grandparte per buĝetaj asignoj kaj kreado de multnombraj ŝtatsekurecaj agentejoj) kaj homa evoluigo (precipe kiel programoj por redukto de malriĉeco kaj kreado de laborpostenoj), cele al plifortigo de sekureco de la civitanoj, por stimuli ekonomian kreskon kaj por antaŭenigi bonfarton de la homoj.

Sekureco per armado

Multo el tio, kio rilatas al sekurecaj fortoj, estas elspezita por konstrui militajn kapablojn kaj ekipi la armitajn kontraŭribelajn trupojn. Aparte multe oni elspezis por deploji trupojn en la lokoj de perfortaj konfliktoj, precipe en la nord-orientaj partoj de la lando, kiuj falis sub la regon de grupoj de ribelantoj, precipe la sekto Boko-Haram ekde 2009. Krome, oni elspezis multon por starigo de enketaj komisionoj pri la diversaj specoj de konfliktoj travivataj en la lando, kaj ankaŭ por restarigo kaj helpo en ekstremaj situacioj.

Laŭ kelkaj fakuloj, la mono, kiun la niĝeria registaro elspezis por la milito kontraŭ Boko-Haram, sufiĉus por konstrui novan nord-orientan regionon en la lando, same kiel la mono elspezita por militaj operacoj dum la krizo de Ogonni en la 1980aj jaroj pro disverŝado de petrolo en la niĝer-delta regiono de Niĝerio estus sufiĉa por krei novan delton.

Programoj por homa disvolvado

Sinsekvaj administracioj de la lando multege investis ankaŭ en programoj por laborkreado, socia bonfarto kaj reduktado de malriĉeco kiel, ekzemple, Operaco „Nutri la nacion”, Verda revolucio, Nacia programo por elradikigi malriĉecon kaj, pli lastatempe, Nacia programo por socia investado, kiun la registaro gvidata de la prezidanto Mohammadu Buhari enkondukis en 2016 kiel parton de Nacia politiko de socia protektado, kaj Nacia strategio por redukti malriĉecon per kresko de la nuna registaro.

Sub Nacia programo por socia investado grandega kvanto da financado estis injektita per diversaj intervenoj, inkluzive de la programoj N-povo, Registara entreprena kaj poviga programo, Kondiĉa montransigo kaj Lerneja programo por nutrado per hejmaj manĝaĵoj cele al reduktado de malriĉeco, kreado de laborŝancoj kaj antaŭenigo de inkluziveco.

La programo N-povo estis projektita por helpi al junaj niĝerianoj (aĝaj inter 18 kaj 35 jarojn) akiri kaj disvolvi dumvivajn kapablojn por iniciati ŝanĝojn en siaj komunumoj kaj por partopreni en la hejmaj kaj tutmondaj merkatoj. Ĝi provizas diplomitojn de la universitatoj, politeknikoj kaj altlernejoj, spertajn, nekvalifikitajn kaj eksterlernejajn junulojn per monata stipendio de 30 000 najroj 1 pagata al ĉiu profitanto. Aliflanke, la Registara entreprena kaj poviga programo celas disponigi aliron al financaj servoj (pruntoj) por borsistoj, bazaruloj, virinkooperativoj, metiistoj, malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, entreprenemaj junuloj kaj agrikulturaj laboristoj kun la fina celo atingi produktivan dungitecon kaj indan laboron por ĉiuj virinoj kaj viroj, inkluzive junulojn kaj handikapitojn, donante pruntojn de inter dek mil kaj cent mil najroj sen interezo kaj garantio.

La Lerneja programo por nutrado per hejmaj manĝajoj celas pliigi aliĝojn de infanoj al bazlernejoj kaj malpliigi la nombron de infanoj, kiuj ĉesas lerni (laŭtakse 30 %). La programo celas prizorgi ankaŭ la problemon pri nutrado kaj sanstato de eksterlernejaj infanoj, kiun kaŭzas malriĉeco kaj kiu siavice havas efikon sur lernado-rezultoj.

Finfine, la programo Kondiĉa montransigo celis rektan kontantan transdonon de inter kvin mil kaj kvin milionoj da najroj al malriĉuloj por eligi ilin el malriĉeco en daŭra perspektivo.

Intervenoj nesufiĉaj

Malgraŭ ĉi tiuj intervenoj (kaj rilataj al sekureco, kaj celantaj homan disvolvadon), la indicoj pri homa disvolvado restas malaltaj kaj daŭre plimalboniĝas en Niĝerio. Malriĉeco, senlaboreco kaj malegaleco ankoraŭ abundas.

La Nacia Sociala Registro (sub Nacia projekto por sociala sekurec-reto), kiu registras la plimulton de la identigitaj malriĉaj kaj ekonomie vundeblaj mastrumoj en Niĝerio, indikas, ke pli ol 12,8 milionoj da mastrumoj (kio estas ekvivalenta al 52 milionoj da individuoj) restas malriĉaj kaj vundeblaj kiel ĉe la komenco de la programo.

Laŭ raporto de Monda Ekonomia Forumo, en 2019 Niĝerio anstataŭis Hindan Union kiel la „malriĉula ĉefurbo” de la mondo.

Dimensioj de malriĉeco

Kvankam ankoraŭ ne estas precize klare, kiom da mastrumoj estas eltiritaj el malriĉeco per ĉi tiaj intervenoj, la niĝeria plurdimensia indico de malriĉeco por 2022 malkaŝis, ke 63 % de la homoj (133 milionoj) estas plurdimensie malriĉaj. Tio signifas, ke ili estas malriĉaj en multaj kritaj aspektoj de vivo, inkluzive sanon, instruadon, vivnivelon kaj dungitecon. Krome, la malriĉuloj ne nur havas malaltan instrunivelon, sed inter iliaj infanoj multaj postrestas en lernado aŭ entute forlasas la lernejon. Ĝenerale, ilia vivnivelo estas en la plej bona okazo terura kaj, plej malbone, terurega, ĉar bazaj komfortaĵoj kiel fidinda akvo, ŝirmejo kaj elektro estas problemaj.

La indico de malriĉeco por 2022 plie rivelis, ke plurdimensia malriĉeco estas pli alta en kamparaj regionoj, kie 72 % de la homoj estas malriĉaj, kompare kun 42 % de la homoj en urbaj regionoj. Kune kun la fakto, ke proksimume 70 % de la loĝantaro de Niĝerio vivas en kamparaj regionoj, la bildo de malegaleco fariĝas eĉ pli klara. La plurdimensia indico de malriĉeco por 2022 rivelas ne nur interligitecon de diversaj aspektoj de malriĉeco en Niĝerio, sed ankaŭ la nivelon de malegaleco inter kamparaj kaj urbaj regionoj.

Nerealigitaj dividendoj

Koncerne ekonomian kreskon, iuj gravaj dividendoj de ĉi tiuj investoj eventuale povus esti realigitaj, kvankam nedaŭrigeble. Ekzemple, ĝis antaŭ nelonge, la malneta enlanda produkto (MEP) de la lando kaj ĝia nacia rezervo daŭre kreskis. Fakte, en 2014 Niĝerio iĝis la plej granda ekonomio en Afriko, mezurite laŭ MEP. Ĉi tiu atingo tamen ne estis stabila kaj daŭrigebla. En 2016 la lando falis en profundan ekonomian recesion kaj, ĝuste kiam ĝi estis resaniĝanta, ĝi trafis en alian recesion en 2020 pro la efiko de la kovimo-pandemio.

La niĝeria ekonomio denove spertis gravan kreskon post la pandemio, kiam la kresko de MEP altiĝis de -1,92 % al +3,40 % en 2021. Malgraŭ ĉi tiu ekonomia resaniĝo, la persista efiko de korupto kaj la recesio de 2020, kune kun malbona efektivigo de lastatempa financa politiko (inkluzive la enkondukon de novaj bankbiletoj kaj la malsukcesan provon revoki la malnovajn el la cirkulado) subfosis la vivnivelon kaj pliseverigis malriĉecon kaj ekonomian vundeblon de plimulto de la loĝantaro. Aparte notindas, ke – pro enorma korupto – la ekonomia kresko ne transformiĝis en pliboniĝon de la vivnivelo.

Ekonomia kresko sen disvolviĝo

Por respondi vian demandon rekte, oni povas argumenti, ke investado en sekurecaj fortoj kaj homa disvolvado ja iom kontribuis al ekonomia kresko, sed tio ne transformiĝis en iom ajn signifan evoluon. La sperto de Niĝerio prezentas ekzemplon de nestabila ekonomia kresko sen disvolvado.

Ekzemple, investado en sekurecaj fortoj rezultigis kreon de pluraj ŝtataj sekurecaj fortoj, spionorganizaĵoj kaj policagentejoj en la lando, kio estas kresko. En la sfero de interna sekureco kaj protektado, aldone al la Niĝeria Polica Forto estis kreitaj pluraj miliciaj sekurecaj organizaĵoj, inkluzive de Niĝeria forto por sekureco kaj civitana defendo, Nacia agentejo kontraŭdroga, Komisiono pri ekonomiaj kaj financaj krimoj, Niĝeria servo pri enmigrado, Niĝeria dogana servo, Federacia komisiono pri vojo-sekureco kaj aliaj.

Estis planite, ke tiuj agentejoj dungos senlaborajn junulojn de la lando. Tamen estas dubinde, ĉu la nombro da dungitoj, trejnado, salajro kaj laborkondiĉoj en ĉi tiuj agentejoj estas adekvataj por plibonigi ilian efikecon kaj por garantii decan vivnivelon por la dungitoj kaj iliaj familioj.

Simile, el investado en disvolvado de la „homa kapitalo” rezultis starigo de pluraj novaj publikaj universitatoj en la lando, sed la kvalito de universitata instruado daŭre malkreskis pro malbona financado de la universitatoj kaj neadekvata kompensado de la klerigistoj. En 2022 la dungitoj de la publikaj universitatoj de la lando strikis, kaj la universitatoj estis fermitaj dum pli ol ok monatoj, ĉar la registaro gvidata de Mohammadu Buhari ne plenumis la promesojn de la interkonsentoj kun la Unio de universitataj fakuloj koncerne plibonigon de laborkompensado, adekvatan financadon de la universitatoj kaj aliajn plibonigojn.

Persista malriĉeco

Sendepende de ajnaj statistikaĵoj pri ekonomia kresko en la hodiaŭa Niĝerio, la vivosperton de multaj homoj en la lando karakterizas malfacilaĵoj en aliro al ĉiaj bazaj aferoj, kiuj estas naturaj por ordinaraj homoj en evoluintaj partoj de la mondo, inkluzive de fidinda trinkakvo, adekvataj nutraĵoj, deca loĝado, kuracado, kvalita instruado, elektro, laboro kaj deca vivnivelo ĝenerale.

Niĝerio hodiaŭ luktas kun alta inflacio, kaj la plimulto de la loĝantaro suferas pro malalta aĉetpovo, alta nivelo de senlaboreco kaj neplentempa laboro, malalta nivelo de alfabeteco (precipe en la nordo) kaj alta nombro da eksterlernejaj infanoj. Eĉ pli malbona estas, ke pli ol 133 milionoj da homoj en la lando alfrontas plurdimensian malriĉecon.

Petrolo ne helpis

Ekzistas multaj kialoj, pro kiuj la petrola riĉeco de Niĝerio ne estis uzata efike por antaŭenigi ekonomian disvolviĝon. La ĉefaj kialoj estas malbona administrado, enorma korupto kaj mislokado de prioritatoj.

Ekzemple, estas malfacile kompreni, kial (kaj malfacile kredi ke), ekde la malkovro kaj komenco de esplorado de petrolo en la 1970aj jaroj, Niĝerio ankoraŭ ne havas funkciantan rafinejon por transformi petrolon en sekundarajn produktojn kiel benzino. Ĉiuj antaŭaj klopodoj konstrui rafinejojn en la lando, inkluzive tiujn en Kaduna, Port-Harcourt kaj Lagos, malsukcesis. Ĉi tiu situacio estas atribuebla al malbona (kaj ankaŭ korupta) administrado.

Ne havas ajnan ekonomian aŭ socian sencon daŭrigi eksportadon de petrolo kiel la ĉefan fonton de valuto nur por uzi la ricevitajn enspezojn (ligitajn al eksterlandaj pruntoj prenitaj por ebligi brulaĵsubvenciadon) por akirado de rafinitaj produktoj je troa prezo pagata en fortaj valutoj.

Cetere, la ĉiama praktiko subvencii la koston de brulaĵo en la lando estas mem granda fraŭdo, kiu daŭre malhelpis transformi la kreskon de enspezoj pro vendado de kruda petrolo en ekonomian disvolvadon de la lando. Kiel lastatempe sciigis la Niĝeria ekstrakt-industria iniciato, nur en malpli ol du jardekoj (2005-2022), la granda sumo de 13,7 miliardoj da najroj estis elspezita por brulaĵsubvencioj en la lando. Krom la fakto, ke ĉi tiun subvencion plejparte financis eksterlandaj pruntoj, ekzistas granda zorgo, ke la plej grandaj profitantoj de la subvencio estas la koruptaj publikaj funkciuloj enplektitaj en tiuj ĉi transakcioj, la malmultaj riĉuloj, kiuj posedas plurajn grandajn aŭtomobilojn konsumantajn grandan kvanton da brulaĵo, kaj najbaraj landoj kiel, ekzemple, Niĝero kaj Ĉado, kiuj aĉetas rafinitajn brulaĵojn importitajn en Niĝerion de niĝeriaj sendependaj negocantoj eksportantaj brulaĵon por plia profito.

Ŝtelado de kruda petrolo

Rilata al ĉi-supra estas la temo de ŝtelado de kruda petrolo, kiun ebligas enorma korupto. Petrolŝtelado evoluis en Niĝerio kiel grava organizata krimado kun kunlaboro inter ŝtataj kaj neŝtataj agantoj. Laŭ la ĝenerala direktoro de la Niĝeria Nacia Petrol-kompanio, Mele Kyari, Niĝerio perdas 1,9 miliardojn da usonaj dolaroj ĉiumonate pro ŝtelado de kruda petrolo. Ĉi tio estas ebla nur pro la partopreno kaj eventuala krima aliĝo de sekurecaj agentejoj, publikaj registaraj funkciuloj kaj komunumestroj.

Rezulte, la lando apenaŭ eluzas sian produktadkvoton de 1,99 milionoj da bareloj tage permesitan laŭ la interkonsento kun la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj 2: laŭtakse, la produktadnivelo estas nur 1,4 milionoj da bareloj tage. Eĉ ĉi tiun nivelon de produktado, malplian ol atendate, daŭre minacas agadoj de la ekonomiaj sabotantoj. Tio malhelpas efike uzi la petrolriĉecon de la lando cele al ties ekonomia evoluo.

Mislokitaj prioritatoj

Fine, la problemo de mislokitaj prioritatoj ekzistas eĉ en la kampo de ekvilibrigo inter investado en sekurecaj fortoj kaj investado en homa disvolvado: elspezado por sekurecaj fortoj fortiras rimedojn investeblajn por homa disvolvado.

Dum buĝeta asignado kaj efektivigo, kritaj sektoroj, kiuj konsistigas aspektojn de homa evoluo (kiel, ekzemple, sanservoj, kvalita instruado kaj laborkreado) ne ricevis adekvatan atenton de sinsekvaj administracioj kompareblan kun la atento donita al sekurecaj fortoj. Tiel, en la instrua sektoro, la bazlerneja kaj mezlerneja instruado, kiuj kuŝas plene sur la ŝultroj de la registaro, tute kolapsis, dum ankaŭ la publika supera instruado estas ĉe la rando de kolapso.

La lando havas unu el la plej malstabilaj instruaj kalendaroj en la mondo pro jardekoj de neglekto pri la bonfarto de instruistoj kaj financado de la publikaj universitatoj. Sekve, multaj bakalaŭraj kaj postbakalaŭraj studentoj ofte malesperiĝas kaj iĝas apatiaj pri la studado.

En la sansektoro, la situacio estas same maltrankviliga. Financado de ĉiuj niveloj de sanservoj en la lando estas nesufiĉa; la sanlaboristoj kaj kuracistoj estas malbone salajrataj kaj prizorgataj. Ĉi tio kondukis al amasaj demisioj kaj al fuĝo de talentuloj el tiu ĉi sektoro, kio plimalbonigas prizorgadon de malriĉuloj, malsanuloj kaj vundebluloj.

En ĉi tiu kunteksto estas facile vidi, kial la petrola riĉeco de Niĝerio ne estis uzata efike por antaŭenigi ekonomian disvolviĝon.

1. Niĝeria najro - nacia valuto de Niĝerio. Ĝia valoro egalas al rapide ŝanĝiĝanta eta frakcio de eŭro.
2. Internacia registara kartelo de (plejparte proksim-orientaj) petrolproduktantaj landoj.
ripm
Massimo RIPANI

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 11, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-10-01