SciencoASTRONOMIOTunelo sur LunoInternacia teamo de sciencistoj precipe el la Universitato de Trento (Italio) malkovris tunelon sur Luno sub la Maro de Trankvilo. Ĉi tiu esploro, kiu konfirmas hipotezojn unue faritajn antaŭ pli ol kvindek jaroj, estis publikigita en la prestiĝa scienca revuo Nature Astronomy. La studo montras, ke la tunelo tre verŝajne estas malplena kanalo el lafo. Temas pri grava geologia strukturo, kiu povus ludi rimarkindan rolon por la estonteco de kosma esplorado kaj eventuala lun-koloniado fare de la homaro. Prilaborado de signalojEn 2010, kadre de misio de NASA, la radaro Miniature Radio-Frequency (Mini-RF) kaptis serion da bildoj pri la luna surfaco. Lorenzo Bruzzone, la kunordiganto de la esplorado, klarigis, ke analizado de ĉi tiuj bildoj eblis danke al teknologioj disvolvitaj lastatempe ĉe la Universitato de Trento por la prilaborado de signaloj. Ĉi tiuj teknologioj ebligis identigi radiajn reflektiĝojn venantajn el specifa areo de la Maro de Trankvilo, kio indikis la ekziston de subsurfaca tunelo. Leonardo Carrer, esploristo kaj ĉefa aŭtoro de la studo, klarigis, ke la radaraj donitaĵoj ebligis la konstruadon de tridimensia modelo de la komenca parto de la tunelo. Laŭ Carrer, estas tre verŝajne, ke temas pri malplena laf-kanalo, fenomeno okazanta tiam, kiam lafo, kreinte tunelon dum erupcio, forfluas lasante vakuon. Ekstremaj temperaturojLa luna subgrundo estas esenca rimedo por estontaj kosmaj misioj kaj eblaj homaj kolonioj. Scio pri ĉi tiuj strukturoj povas faciligi la konstruadon de protektaj infrastrukturoj, esencaj por la supervivo de astronaŭtoj pro la ekstremaj lunsurfacaj temperaturoj (kiuj varias inter 127 oC dum tago kaj -173 oC dum nokto) kaj la konstanta minaco pri falo de meteoritoj. Wes Patterson, ĉefa esploristo de Mini-RF ĉe Johns Hopkins University Applied Physics Laboratory, substrekis la gravecon de ĉi tiu malkovro. Ĉi tiu esploro, laŭdire, montras, kiel la radaraj datumoj pri Luno povas esti uzataj en novaj manieroj por respondi fundamentajn demandojn pri scienco kaj esplorado. Plie estas esence kolekti tiajn datumojn pri Luno, ne nur per la nuna misio Lunar Reconnaissance Orbiter, sed ankaŭ per estontaj orbitaj misioj. Robotaj misiojLa malkovro de malplenaj laf-kanaloj malfermas novajn perspektivojn por la esplorado de lunaj kavernoj. Ĉi tiuj tuneloj povas havigi naturan rifuĝon kontraŭ la malfavoraj kondiĉoj sur la luna surfaco kaj tiel proponi idealajn lokojn por la konstruado de stabilaj kaj sekuraj homaj bazoj. Estontaj robotaj misioj povus provi esplori ĉi tiujn strukturojn detale, kontribuante al pli bona kompreno de la luna geologio kaj de la haveblaj rimedoj. Konklude, la malkovro de la tunelo sub la Maro de Trankvilo reprezentas signifoplenan paŝon al la realigo de avangardaj infrastrukturoj sur Luno. La esploro plenumita de la Universitato de Trento kaj ĝiaj partneroj ne nur konfirmas malnovajn hipotezojn, sed ankaŭ malfermas la vojon al novaj ebloj pri la esplorado kaj koloniado de la tera satelito.
Roberto PIGRO
redaktoro de la scienca rubriko
|