Moderna vivoTURISMOLa vilaĝo kun plej multaj preĝejojDhёrmi [dermi] estas unu el la vilaĝoj pitoreskaj de la albana Riviero ĉe la Ionia Maro. Lastatempe oni ĝin povas atingi pli facile kaj pli rapide danke al la tuneloj malfermitaj en la monto Llogara (nacia parko) evitante serpentuman vojon laŭ la deklivo de la montopasejo Llogara. Kiam mi, 24-jarulo, vizitis ĝin en la jaro 1969, mi estis ege ravita. Ĉe unu flanko estis la blua maro je kristalklara akvo, aliflanke la montetoj kaj tuj malantaŭe la montoj pli ol 1500 metrojn altaj. La vilaĝo antaŭ pluraj jarcentoj situis ĉeborde, kaj la loĝantoj kultivis limedojn kaj vendis ilin en la insulo Korfuo kaj aliloke. Sed piratoj el Katalunio plurfoje atakis ĝin kaj aliajn apudajn vilaĝojn, forrabis kaj masakris. Tiel la vilaĝo rekonstruiĝis sur la monteto, kie oni kultivas kutime olivarbojn, oranĝojn k.s. Mil homoj: 56 preĝejojNuntempe en Dhёrmi vivas ne pli ol mil homoj, kiuj sin okupas ankaŭ pri turismo. Ĉar la vilaĝo post la 1990aj jaroj transformiĝis en grandan turismejon. Ĉiun el la someraj koncertoj spektas almenaŭ 5000 turistoj, ĉefe gejunuloj. Sed interesa aspekto estas la ekzisto en Dhёrmi de 56 ortodoksaj preĝejoj! Tio igas ĝin eble la plej distingita vilaĝo. Nur ene de la kastelo Berat (2400-jaraĝa) estas 40 preĝejoj! Tion kaŭzis la minacado farita de malamikaj armeoj. Malnoveco kaj arkitekturoLa plej malnova preĝejo, tiu de Sankta Stefano, 1200-jaraĝa, troviĝas en la areo de la plaĝo. La preĝejo de Sankta Maria en la malnova kvartalo estas 900-jaraĝa, kaj la preĝejo de Sankta Teodoso 300-jaraĝa. Krome okulfrapas ankaŭ la arkitekturo: la 300-jaraĝa nobelturo de Kumioj kaj la nobelturo de kapitano Kocani, same 300-jaraĝa. La ŝtato proklamis la vilaĝon Kultura Monumento, kaj Unesko investos por la restaŭrado de ĝiaj domoj.
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
Bardhyl SELIMI (1945) finstudis pri matematiko en la universitato de Tirano.
|