MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

MIKRONOVELO

La brakumo

Ĉiutage la knabo iris al la parko por ludi futbalon kun siaj amikoj, kaj li ĉiam vidis maljunulon sidantan sola sur la benko. Li tre kompatis la maljunulon, ke tiu ĉiam estas sola en la parko kaj neniam havas kun kiu paroli.

Iun tagon la knabo silente alproksimiĝis al li, alparolis lin, kaj tiam ili ekparolis. La maljunulo diris al la knabeto, ke li ne havas familion kaj loĝas sola. Li rakontis al li, ke lia edzino antaŭ nelonge mortis, kaj nun li sentas sin tre soleca kaj malgaja. Kiam la maljunulo ekparolis pri sia edzino, larmoj venis al liaj okuloj, ĉar li tre amis sian edzinon.

Ili multe parolis, kaj tiam la maljunulo diris al la knabo: Ĉu vi scias, kio estas brakumo? Mi volas brakumon, kiu varmigas mian koron. La knabo ne vere komprenis, kion signifas brakumo, ĉar li neniam estis brakumita, sed li decidis provi ĝin.

Li iris al la maljunulo kaj brakumis lin. En la momento de la brakumo ili ambaŭ sentis, ke io speciala okazas, varmo plenigas iliajn korojn. La malĝojo de la maljunulo malaperis, anstataŭe rideto aperis sur lia vizaĝo kaj li estis tre feliĉa, kaj ĉiuj zorgoj kaj doloro malaperis el lia koro.

La brakumo daŭris nur momenton, sed la memoro pri ĝi eterne vivos en iliaj koroj tiel longe, kiel ili vivos. Ili malkovris la potencon de brakumoj por transdoni sian amon unu al la alia, ĉar per unu brakumo ili povas doni unu al la alia pli ol iuj vortoj aŭ agoj.

Erika Godó

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 10, p. 27.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Erika Godó el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-06