LiteraturoAKTUALELa verkisto, kiu defiis la komunisman reĝimonLa 1an de julio 2024 forpasis, 88-jara, la eminenta albana verkisto Ismail Kadare. Li estas jam konata mondskale pro dekoj da romanoj, tradukitaj en 45 lingvojn, inkluzive Esperanton. Ismail naskiĝis en Gjirokastёr, urbo renoma en la suda parto de la lando, kie naskiĝis ankaŭ la eksa komunista diktatoro Enver Hoxha. Post la studoj en la mezlernejo en sia naskiĝurbo, li plustudis pri beletro en la universitato de Tirano kaj tri pluajn jarojn en la literatura instituto je la nomo de Gorkij en Moskvo. Tie li verkis poeziaĵojn, kiuj estis eldonitaj ruslingve kaj enspezigis iom da mono por la studento. Li verkis ankaŭ novelon La urbo sen reklamoj, kiu aperis nur post la jaro 1990. Reveninte en la patrujon, li ekfamiĝis per la romano La generalo de la mortinta armeo, kie oni rakontas pri itala generalo akompanata de pastro veninta en Albanion postmilite por kolekti la ostaron de siaj mortigitaj soldatoj. La temo estis ne nur interesa, sed ankaŭ je universala konotacio. La romano tradukiĝis en la francan kaj estis dissendita eksterlanden. Laŭ sugesto de franca ĵurnalisto la pariza eldonejo Fayard publikigis ĝin grandkvante, kio igis la verkiston konata ne nur en Francio. Li mem estis invitita al Parizo. Sekvis pluraj aliaj verkoj, unu pli interesa ol la alia. Ŝtata sekurecoSed ankaŭ malfermiĝis aparta dosiero de la ŝtata sekureco por la ĵusbakita aŭtoro. Kial? Kvankam Kadare, laŭ la konsiloj de Bertolt Brecht, decidis verki kiel libera pensanto, li defiis la reĝimon plej kaŝe. Tiucele li ĉerpis multe da temoj el la otomana periodo kvinjarcenta de Albanio, el la mitologio greka kaj el Ŝekspiro, ne nur la scenejojn, sed ankaŭ la rolantojn kaj mesaĝojn. Tiel estis ekzemple la romano La palaco de la sonĝoj, kie speciala oficejo estis starigita de sultano por interpreti la sonĝojn de la civitanoj kaj tiel malkovri eventualajn komplotojn kontraŭ la ŝtato. Same kiel la romaneto La blindiga fermeno 1 la romano La monstro aludis al la troja ĉevalo aperinta en la antaŭurboj de Tirano, sed ne enirinta ĝin. La poemo La ruĝaj paŝaoj aludas pri la altrangaj komunistoj, kiuj kondutas kvazaŭ la iamaj paŝaoj, kaj la romano La piramido aludas pri la posteulo de Hoxha. Kiel tributon por sia libereco, li verkis ankaŭ romanojn, ŝajne apoge al la reĝimo, kiel La granda vintro, kie la roluloj estas la albanaj politburoanoj mem kaj eĉ Hoxha mem, partoprenantaj la Moskvan Kunvenon novembre 1960, kie Hoxha subtenis la Komunistan Partion de Ĉinio atakitan de Ĥruŝĉov. La romano La koncerto aludas al la rompiĝo de la interrilatoj de Albanio kun Ĉinio en 1978. EkziloĜuste ĉi tiuj romanoj iel protektis la verkiston de plena nigrigo fare de la reĝimo, tamen ne evitigis plian persekutadon, subaŭskultadon de li. Oni sendis la verkiston plurajn jarojn en la provincon por konatiĝi kun la laborista kaj kamparana klaso, suspendis la eldonon de kelkaj verkaĵoj, ekscitis amasajn diskutojn pri ties verkoj, cele al nigrigo. Sed feliĉe nur tiom. Novembre 1990, por senmaskigi la reĝimon kaj ankaŭ por certigi la vivon de sia familio Ismail Kadare fuĝis al Parizo, kie li akiris francan ŝtatanecon kaj pluverkis tutlibere. Li akiris multajn internaciajn premiojn, sed ne la nobelan, kvankam nomumita plurfoje. Kial? Ĉar lin atakis ne nur la ekstremaj maldekstruloj, enveristoj, konsiderantaj lin „sendankemulo”, „perfidulo”, sed ankaŭ la ekstremaj dekstruloj, konsiderantaj lin „verkisto de la reĝimo”, „egoisto” k.s. Centoj da petleteroj certe atingis la ĵurion de la Nobel-premio kun tiaj klaĉoj. Mem Kadare deklaris plurfoje, ke li ne estas disidento preta por martiriĝi, sed volas nur verki libere en la kondiĉoj de totalisma reĝimo.
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
Bardhyl SELIMI (1945) finstudis matematikon en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio. 1. Fermeno estis iam dekreto eldonita de la estro en iuj islamaj landoj.
|