MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

KLIMATŜANĜIĜO

Venezuelaj glaciejoj ne plu

Glaĉeroj – riveroj de glacio formataj el longtempa neĝa precipitaĵo, kunpremata en dikaj masoj da glacio – esence gravas en la hidrologia ciklo kiel akvorezervoj kaptantaj parton de la jara precipitaĵo, okupante pli ol 75 procentojn de la dolĉakvo de la planedo. Ilia pluvivado dependas de la kvanto de glacio, kiu degelas, same kiel de la kvanto de nova neĝo, kiu falas kaj restas sufiĉe longe por formi glacion. Ĉu Venezuelo havas ilin?

Ĉar Venezuelo estas tropika lando kun diversaj klimatoj kaj pejzaĝoj, estus malfacile kredi, ke ankaŭ glaciejoj ekzistas en tiu ĉi diverseco. La anda montoĉeno troviĝas en okcidenta Sud-Ameriko, trairante la landojn Argentino, Ĉilio, Bolivio, Peruo, Ekvadoro kaj Kolombio, finiĝante en la anda regiono de Venezuelo (subŝtatoj Tachira, Mérida kaj Trujillo).

En 1895 la venezuela verkisto Tulio Febres Cordero, en sia verko La Kvin Blankaj Agloj (hispane: Las Cinco Aguilas Blancas), parolas pri la tiumomentaj kvin glaciejoj ekzistantaj en la Neĝa Montoĉeno de Mérida, kun siaj respektivaj altecoj en metroj super la marnivelo: Pico (montpinto) Bolívar (4978 m), la plej alta sur la venezuela teritorio; Pico Humboldt (4942); Pico La Concha (La konko) (4870); Pico León (La leono) (4743) kaj Pico Toro (La bovo) (4729).

Tamen, la unuaj glaciejaj registradoj en la Neĝa Montoĉeno datiĝas de 1910, kiam la venezuela inĝeniero kaj botanikisto Alfredo Jahn mapis la areon kaj indikis, ke la glaciejoj kovras areon de almenaŭ dek kvadrataj kilometroj. En la mezo de la 20a jarcento nur kvar glaciejoj restis tie, kiuj malglaciiĝas iom post iom kiel rezulto de mondvarmiĝo.

La venezuelaj glaciejoj konsistigas malpli ol 0,1 % de ĉiuj glaĉeroj tutmonde. Tiuj glaciejoj estas gravaj fontoj de dolĉakvo por la regiono, do ilia malapero reprezentus malfavoran efikon kaj al la akvoprovizado kaj al la lokaj ekosistemoj. Kvankam la kontribuo de venezuelaj glaciejoj al la monda totalo estas tre limigita, ilia loka kaj regiona graveco estas konsiderinda. Tial, ilia konservado estas decida kaj por media daŭro kaj por la bonfarto de proksimaj komunumoj.

Kio degeligas la glaciejojn?

La kresko de la temperaturo de la tero, sendube, kaŭzis la fandiĝadon de glaciejoj dum la historio. Bedaŭrinde, Venezuelo ne evitas ĉi tiun klimatan realecon, ĉar ankaŭ ĝiaj glaciejoj suferas pro la altaj temperaturoj surtere. Ĝis 1910 ĉi tiu sud-amerika lando havis ses glaciejojn, kiuj kovris suman areon de 1000 kvadrataj kilometroj. Tamen, hodiaŭ tiuj reduktiĝis al malgrandaj fragmentoj de glacio, kiuj jam ne kvalifikiĝas kiel glaĉeroj. La efiko de klimatŝanĝo komencis influi venezuelajn glaciejojn en 1950. Ekde tiam la glaciejoj León kaj Toro komencis malaperi pro degelo. Poste „La Concha” malaperis en 1990, kaj la glaciejo „Columna” same malaperis, en 2017.

Profesoro Carsten Braun de Westfield State University en Masaĉuseco, Usono, vizitis kaj surgrimpis la glaciejon Humboldt unuafoje en 2009. Tiutempe li konstatis la glaĉeron dika ne pli ol 20 metrojn. Ĉi tio estis malbona novaĵo por tropikaj glaciejoj, ĉar kvin jarojn antaŭ tio Humboldt estis unu el la kvin plej grandaj tropikaj glaciejoj en la mondo. Kaj de tiam Venezuelo komencis la malĝojan vetkuron por vidi (kune kun Tanzanio), kiu estos la unua, kiu perdos siajn glaĉerojn.

Post tio novaj ekspedicioj en 2011 montris, ke la glaciejo Humboldt havas areon de nur dek kvadrataj kilometroj; kio indikas, ke ĝi malpliiĝis proksimume je kvin kvadrataj kilometroj post la unua vizito de Braun en 2009. Evidentiĝis, ke tiu ĉi glaciejo jam havas multajn fendojn, kaj degelakvo fluas ĉe ĝia bazo.

Kion fari por evitigi la degelon?

En decembro 2023 la venezuela registaro provis kovri la glaciejon Humboldt per teksaĵa kovrilo, esperante izoli kaj protekti ĝin. Teksaĵa kovrilo estas kovraĵo farita el sintezaj materialoj kiel polipropileno aŭ poliestero, specife konceptita por protekti glaciejojn de rekta suna radiado kaj tiel redukti ilian fandiĝadon. Bedaŭrinde, en Venezuelo ne nur la plano malsukcesis, sed ĝi ankaŭ altiris la koleron de naturprotektantoj, kiuj argumentas, ke la malbone elpensita strategio povus konduki al ekologia poluado, ĉar laŭ la tempo la materialo diseriĝas en mikroplastaĵojn.

En malluma momento por la batalo kontraŭ klimata ŝanĝiĝo, estas domaĝe konstati, ke Venezuelo atingis negativan rekordon iĝi la unua lando en la mondo kaj en la moderna epoko, kiu perdas siajn glaciejojn.

Kio sekvas nun?

Malvarmaj kaj neĝaj klimatoj ĉe grandaj altecoj estas esencaj, por ke glaciejoj ekzistu en la tropikoj. Plej multaj el la tropikaj glaciejoj de la tero troviĝas en la Andoj de Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Bolivio. Tamen, la altaj temperaturoj registritaj en la lastaj jaroj diras al sciencistoj, ke eble antaŭ la jaro 2050 la glaciejoj en Kolombio kaj Ekvadoro malaperos kaj sekvos la sorton de Venezuelo. Meksiko kaj Bolivio perdos siajn glaĉerojn en Latin-Ameriko poste, same kiel Indonezio en sud-orienta Azio kaj Oceanio, kaj Slovenio en Eŭropo.

jdor
Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 10, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jezer Dorante el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-06