ArtoPENTRARTOInstruisto hazarde retrovis ŝtelitan pentraĵonMario De Luise [marjo de luize], juna instruisto pri italaj lingvo kaj literaturo el Salerno, ĉi-jare dungita en altlernejo de Amalfi, estas protagonisto de nekredebla rakonto pri pasio por arto. Dum ordinara lerneja ekskurso al la Nacia Galerio de la mez-itala regiono Markoj, ene de la Duka Palaco en Urbino la 32-jara instruisto rekonis pentraĵon ŝtelitan en la urbeto Nocera Inferiore (provinco Salerno) en 1983. Li poste informis la policon kaj ja konfirmiĝis, ke la pentraĵo estas La dekrucigo fare de Angelo Solimena. Kvankam li instruas la italajn lingvon kaj literaturon, Mario De Luise havas profundan pasion ankaŭ por arto, transdonitan al li de aliaj membroj de lia familio. Li tuj rekonis la stilon de Angelo Solimena, kiun li studis zorge dum sia universitata kleriĝado. Tio lin tre emociis, kaj la rapida konfirmo pri la aŭtentikeco de la pentraĵo plenigis lin per ĝojo. La malkovro de la pentraĵoDe Luise akompanis siajn studentojn, kiam, enirinte la galerion, li tuj rimarkis apartan pentraĵon sur muro. Detalo de Sankta Johano tuj kaptis lian atenton. Konante bone la laboron de Angelo Solimena danke al monografio verkita de lia artinstruisto Mario Alberto Pavone en 1983, Mario De Luise estis preskaŭ certa, ke la pentraĵo ja estas la siatempe ŝtelita verko. Post sia reveno hejmen, li konsultis la monografion de Pavone kaj faris kontrolon en la polica datumbazo, kie la pentraĵo efektive plu rezultis ŝtelita. Li do skribis al la muzeo, al la polico kaj al la superintendantejo de Salerno. Familiaj radikojLa instruisto preferis ne tuj rakonti al la lernejanoj pri la malkovro, atendante oficialan konfirmon. Nur lastatempe li disdonis la novaĵon al ili, vekante grandan scivolon kaj entuziasmon. La finan konfirmon sendis al li ne aŭtoritatuloj, sed la pastro de la preĝejo, kie la pentraĵo estis siatempe ŝtelita. Mario De Luise klarigis, ke lia intereso pri Solimena devenas de tio, ke temas pri artisto, kiu klopodis harmoniigi la naturalismon de Michelangelo Merisi da Caravaggio (1571–1610) kun la tendencoj de la emilia kaj napola pentrartoj. Lia pasio por arto havas familiajn radikojn: lia patro estis artoŝatanto, dum lia avo posedis artgalerion en Salerno. Daŭra sindevigoKvankam li instruas literaturon, De Luise estas ankaŭ art-historiisto. Li elektis instrui literaturon, ĉar li opinias, ke en Italio arto estas ofte subtaksata, malgraŭ tio, ke ĝi estas fundamenta parto de la kultura heredaĵo de la lando. Mario esperas, ke lia rakonto povos konsciigi la publikon pri tio, kiom gravas koni kaj protekti artheredaĵojn. La instruisto atendis kun granda ekscito la revenon de la pentraĵo al la preĝejo de Sankta Mateo, kiu efektive okazis la 30an de majo 2024 kadre de aparta, solena ceremonio, kiun sekvis (la 1an de junio) oficiala kunveno pri la temo. De Luise deklaris, ke li maltrafus tiun momenton pro nenio en la mondo, substrekante sian daŭran sindevigon, por ke oni konservu kaj valorigu pli kaj pli la landan artan trezoron.
Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO pri Italio, Grekio kaj Kipro
|