EkonomioUNUIĜINTAJ NACIOJRenovigeblaj energioj: potencialo por la evolulandojUNIDO, la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Industria Disvolvado, en Vieno publikigis sian industrian raporton por 2024 (angle Industrial Development Report, IDR24, https://www.unido.org/idr2024). Ĝi estas titolita „Kiel el defioj fariĝas daŭripovaj solvoj: la nova epoko de industria politiko”. La raporto montras la transforman potencon de moderna industria politiko, kiu ebligas novajn solvojn de kurantaj mondaj defioj: de la nesufiĉo de resursoj kaj klimatŝanĝo ĝis la pliiĝo de soci-ekonomia malegaleco kaj kresko de la monda loĝantaro. Industrio: motoro en la kreado de laborlokojOni konkludas, ke ĉiu laborloko en industrio havas la forton krei pli ol du laborlokojn en aliaj sektoroj de la ekonomio. Tio emfazas la gravan rolon de industrio kiel motoro en la kreado de laborlokoj kaj ekonomia kresko kaj kiel ŝlosila elemento en la batalo kontraŭ malriĉeco kaj malsato. IDR24 informas, ke industriaj firmaoj posedas 60 % de ĉiuj patentoj pri verdaj teknologioj en la mondo, kvankam ili konsistigas nur malgrandan parton de la nombro de firmaoj. Tio emfazas ilian decidan rolon en la novigoj por daŭripova ekonomia evoluo. Perspektivoj por la evolulandoj bezonatajPrezentante la raporton, la ĝenerala direktoro de UNIDO, Gerd Müller, deklaris: „Ni havas teknologiojn kaj sciojn, kiuj ebligas efike reagi al la kreskantaj mondaj defioj. La landoj de la monda Sudo bezonas perspektivojn, kaj moderna industrio ludas gravan rolon pri tio.” Deva kondiĉo estas aliro al daŭripova energio por ĉiuj, ĉar energio estas la bazo de ajna evoluo. Krome, la pliiĝanta loĝantaro de la evolulandoj bezonas dignajn laborlokojn – la industrio povas certigi ilin. Estas bezonataj longdaŭraj investoj en firma industria evoluo, kio inkluzivas trejnadon de kapabloj kaj ĉefe veran mondan partnerecon kaj solidarecon por doni al centoj da milionoj da junuloj en la mondo multpromesajn perspektivojn por la estonteco. Malrapida progreso en la sfero de novigojEn la raporto oni konkludas, ke la progreso en la atingo de la celoj pri daŭripova evoluo rilate industrion estis tre malrapida, ĉefe en la sfero de novigoj, ekologie pura energio kaj kreo de laborlokoj. Kontraŭbatali tiujn tendencojn eblas nur pere de kuraĝaj kaj celdirektitaj paŝoj. En IDR24 estas difinitaj la sferoj, en kiuj la evolulandoj povas akceli progreson, inkluzive de produktado de renovigeblaj energifontoj – de ekologie pura hidrogeno ĝis oceana energio – kaj la plej gravaj mineraloj kaj komponantoj bezonataj por produkti energion; utiligo de la teknologioj de la Kvara Industria Revolucio, artefarita intelekto kaj blokĉeno por plialtigo de la konkurenckapabloj; altiro de rektaj internaciaj investoj. Internacia kunlaboro kaj solidareco estas ŝlosiloj por atingi justan tutmondiĝon. Lige kun tio IDR24 alvokas la internacian komunumon konfirmi sian subtenon de la evolulandoj, kio inkluzivas pliigon de la perado de teknologioj kaj scioj kaj firman financadon.
Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio
|