MedioKOREIOKlerigi homojn pri ekologio kaj ekosistemoLa tutmonda ekosistemo alfrontas severan danĝeron pro drasta klimatŝanĝiĝo kaj malprudenta detruo de la naturo fare de homoj. La Nacia Instituto pri Ekologio (NIE) de Koreio establiĝis en 2013 ĉefe kun la celo atentigi kaj klerigi homojn pri ekologiaj problemoj, kiuj minacas nian vivon kaj endanĝerigas ankaŭ multajn bestojn kaj plantojn. Ĉiujare 800 000 homoj vizitas la ekspoziciejon de NIE. MONATO intervjuis la direktoron, d-ron CHO Do-soon, por informiĝi pri la agado de tiu establo. MONATO: Bonvole skizu al niaj legantoj la organizaĵon NIE. Kiel vi povus karakterizi ĝin? CHO: NIE estas specialigita establo pri ekologia esplorado kun skipo de fakuloj kompetentaj en diversaj ekologiaj kampoj. Ili plenumas sisteman esploradon por konservi kaj restaŭri la naturan ekosistemon kaj biodiversecon. La instituto funkcias ankaŭ kiel ekspoziciejo konsistanta el endoma forcejo kaj subĉiela areo. Cetere ĝi klopodas klerigi homojn pri ekologio per serio da klerigaj programoj. MONATO: Ĉu vi prezentos iom detale la ekspoziciajn instalaĵojn? CHO: La endoma forcejo nomata Ekoriumo konsistas el kvin pavilonoj, ĉiu kun ekosistemo de unu el la ĉefaj klimatzonoj de la Tero, nome tropika, dezerta, mediteranea, mezvarma kaj polusa. Ĝi elmontras entute 2100 bestajn kaj plantajn speciojn. En la subĉiela areo troviĝas interalie arbaroj kaj marĉoj, kiuj reproduktas la tipan ekosistemon de la korea duoninsulo. Aldone estas domo por protekti endanĝerigitajn bestojn ŝakratajn kaj kontrabandatajn. MONATO: Kiajn specifajn studojn plenumas la esploristoj de NIE? CHO: Ni esploras la topografion, flaŭron kaj faŭnon de la tuta lando ĉiun kvinan jaron, ĉar por konservi kaj restaŭri la ekosistemon la ĉefa prioritato estas kompreni ĝian nunan staton. Aldone ni plenumas detalajn esplorojn pri specifaj ekosistemoj kiel la Senarmiligita Zono 1, ĉefmontaro, dezertaj insuloj, marbordaj dunoj kaj marĉoj, kaj strebas alte valorigi ilian ekologian konservadon kiel protektataj areoj. Datumoj kolektitaj estas memorigataj en Ekobanko, surbaze de kiu kreiĝas ekologia mapo kaj disponiĝas al publiko. Cetere ni utiligas la mapon ankaŭ por taksi la median efikon por preventi nesufiĉe bone planitan kaj do tro ĥaosan konstruadon de aŭtovojoj kaj relvojoj. Aliaj gravaj taskoj de NIE estas konservi kaj restaŭri endanĝerigitajn speciojn kaj protekti indiĝenajn bestojn kaj plantojn kontraŭ invadaj ekzotaj specioj kaj genetike modifitaj organismoj. Ni ankaŭ klopodas plibonigi la bonfarton de bestoj, ekzemple establi rimedojn por preventi vojmortigojn kaj redukti koliziojn de birdoj kontraŭ aŭtoglacoj. MONATO: Se vi havas estontajn projektojn notindajn, bonvole prezentu ilin. CHO: NIE planas du novajn projektojn ligitajn al klimatŝanĝiĝo. Unu estas, kunlabore kun la ministrejo pri medio, integri fragmentajn informojn, kiuj nuntempe estas kolektataj kaj analizataj dise en diversaj instancoj, tiel ke oni povu landskale diagnozi la kaŭzojn de klimata ŝanĝiĝo kaj monitori ties efikojn sur ekosistemojn. La alia projekto estas utiligi naturbazitajn solvojn por redukti forcejgasojn kaj adaptiĝi al la efikoj de klimatŝanĝiĝo. Ĝi inkluzivos specife restaŭron de difektitaj ekosistemoj, kolekton de donitaĵoj pri karbona akumuliĝo en marĉoj, taksadon de funkcioj de karbonsorbejoj kaj preparadon de naturbazitaj strategioj por atingi karbonan neŭtralecon en 2050.
CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
Cho Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado interalie kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio. 1. DMZ (angle: Demilitarized Zone) situas inter la du Koreioj.
|