PolitikoNEDERLANDOUniversitatoj: nombrobatalo en la parlamentoPro la venontaj drastaj buĝetreduktoj, kiujn anoncis la nuna dekstra registaro en Nederlando rilate la financadon de universitatoj, ekestis stranga nombrobatalo dum rondtabla diskuto en la parlamento nederlanda. Kiel tio estiĝis? Ekvilibrigi kaj revalorigiLa ministro pri instruado el la antaŭa koalicio, Robbert Dijkgraaf, konata fizikisto, preparis leĝon por „ekvilibrigi” la internaciiĝon de la supera instruado (en universitatoj kaj t.n. aplikaj altlernejoj). La ideo estis, ke laŭ la nederlanda leĝo oni proponu ĉiujn kursojn edukajn ĝis bakalaŭreco ĉiuokaze en la nederlanda. Do ne nur en la angla lingvo. Kelkloke la angligo de la instruado estu reduktata. La nombro de anglalingvaj kursoj ege kreskis ekde la 90aj jaroj pro perversa financsistemo de la universitatoj, kiun la registaro tiama instalis. La nombro de studentoj estas la ĉefa faktoro, kiu determinas la financojn, kiujn la registaro disponigas. Tiel multaj universitatoj en Nederlando varbis studentojn eksterlande. Kelkaj universitatoj eĉ plejparte dependas de la enspezoj pro eksterlandaj studentoj. Jen bela ekzemplo de novliberalismo per stimulado de la entreprenemo de universitatoj. Ili komencis rapide „internaciigi” sian kursaron, proponante anglalingvajn kursojn. Kaj ... tio estis sukceso. Eĉ tiom, ke en kelkaj fakoj la nederlandlingvaj kursoj malaperis kaj nur anglalingva instruado restis, ankaŭ por nederlandlingvanoj. Eksterlandaj studentoj kompreneble bezonas studĉambron kaj tio estas problemo en la jam malabunda merkato de apartamentoj kaj ludomoj. Sed tio kongruas kun la principo de novliberalismo: la iniciatinto ĝuas la avantaĝojn kaj la ĝenerala socio spertu la malavantaĝojn de la sistemo. Estis homoj, kiuj diris, ke la eksterlandaj studentoj post sia studfino ja kontribuas al la nederlanda socio per sia intelekta laboro kaj helpas al la internaciigo de la pensado de denaske nederlandlingvaj studentoj. Kaj tiel kontraŭpezas la malfavorajn efikojn ekzemple en la loĝmerkato. Kontrastaj nombrojLa parlamentanoj volis aŭdi de diversaj universitatoj, kion ili pensas pri la proponoj. Sed samtempe la universitatoj reagis al la buĝetreduktoj anoncitaj de la nuna koalicio. „Se ni devas ŝanĝi la anglalingvan instruadon en nederlandlingvan, ni bezonos pli da mono anstataŭ malpli (nome 300 milionoj malpli). Ni devas atenti, ke tio ne okazu koste de la kvalito kaj fidindeco de la nuna instruado. Ni vere devos turniĝi en alian direkton, kaj tio postulas monon kaj laboron.” La dekano de la Universitato de Amsterdamo dum diskuto en la parlamento timis, ke, se ĉiu kurso subiĝu al lingva testo, kelkaj universitatoj havos grandajn problemojn, kiel la universitatoj de Mastriĥto kaj de Tvento. Ĉu ili povos ankoraŭ pluekzisti? La nombrobatalo temis pri la „restadprocentaĵo”. Kiom da eksterlandaj studentoj restas post sia studfino en Nederlando kaj laboros tie? La amsterdama dekano diris, ke la restadprocentaĵo estas same alta en Amsterdamo, kiom en Ejndhoveno: 85 %. Sed parlamentano legis en la jarraporto de la universitato, ke ĝi estas 23 %. Ankaŭ reprezentantoj de aliaj universitatoj (Mastriĥto, Roterdamo) proklamis, ke ĉe ili la restadprocentaĵo estas granda, pli ol 60 %. Sed la nombroj, kiujn disponas CBS, la centra buroo pri statistiko en Nederlando, akre kontrastas kun tiuj asertoj. La reprezentanto de CBS klarigis, ke „se oni konsideras la finstudintajn eksterlandajn studentojn, oni povas konstati, ke post sia studfino la plimulto tuj reiras al sia lando. De la finstudintoj en la jaro 2018-2019, unu jaron poste 32 procentoj havis laboron en Nederlando. Ankoraŭ unu jaron poste tiu procentaĵo estis 30. Kaj post 5 jaroj 18-19 % de la diplomitoj laboris en Nederlando”. Precipe la universitataj kursoj pri tekniko laŭ CBS montras pli altan restadprocentaĵon de finstudintoj. De la universitataj kursoj pri informadiko, instruado kaj tekniko, industrio kaj konstruscienco, proksimume 4 el 10 finstudintoj restas en Nederlando. La plej alta procentaĵo rilatas al la finstudintoj en kemia teknologio kaj tekniko, nome 60 %. Tio laŭ la reprezentanto de CBS indikas ankaŭ, ke kelkaj universitataj kursoj pli bone ligiĝas al la labormerkato ol aliaj. (Kvankam tion oni ne pruvas per nura komparo de procentoj!) Do, jen iom stranga situacio, ke la reprezentantoj de universitatoj simple ne bone atentis la bazajn nombrojn. Estis akra diferenco inter tio, kion ili kredis, kaj tio, kio statistike okazas. Kompreneble tio ne plibonigos ilian situacion ...
Bert DE WIT
Nederlando
Bert DE WIT estas biologo, kiu laboris en ŝtataj konsilantaroj pri la esplorado de problemoj pri spacordigo, medio- kaj natur-protektado en Nederlando.
|