MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

VENEZUELO

Demokratio sub atako

Ekde la transpreno de la prezidanteco de Venezuelo post la morto de Hugo Chávez en 2013, Nicolás Maduro uzis serion de politikaj strategioj kaj ruzoj por resti ĉe la povo, spitante demokratajn normojn kaj la popolan volon. Ĉi tiuj taktikoj signife eroziis demokration en Venezuelo kaj enigis la landon en profundan politikan, ekonomian kaj humanitaran krizon.

Regado de la balotsistemo

Unu el la ĉefaj ruzoj uzataj de Maduro estis la absoluta regado de la Nacia Balota Konsilio (hispane: Consejo Nacional Electoral). Tiu ĉi organo, komisiita pri superrigardo de la elektoj, estas sisteme manipulata por favori la reĝimon. En la prezidant-elektoj de 2018, vaste pridubitaj de la internacia komunumo, estis raportataj pluraj neregulaĵoj, kiel malkvalifikado de la opoziciaj kandidatoj, devigita uzo de la Carnet de la Patria (dokumento, kiu registras la aliron al sociaj programoj) kaj manko de sendependaj observantoj.

Alproprigo de politikaj partioj

Alia strategio estis alproprigo de la opoziciaj partioj kaj subpremo de opoziciestroj. Maduro uzis la juĝan aparaton por persekuti kaj malliberigi opoziciajn gvidantojn, akuzante ilin pri elpensitaj krimoj kiel ŝtatperfido aŭ komploto. Tiu ĉi persekuto igis multajn opoziciulojn ekziliĝi aŭ retiriĝi el la politika vivo. Krome la registaro nomumis lojalulojn al la reĝimo kiel estrojn de opoziciaj partioj cele al subfosado de ajna organizita rezisto. Kutime okazas jene: la estraro aŭ la plimulto de la membroj de la politikaj partioj estas suspenditaj, forpelitaj aŭ anstataŭigitaj de nomumitoj de la porregistara Supera Kortumo de Justeco (hispane: Tribunal Supremo de Justicia) por antaŭenigi „pli da interna demokratio”.

Timigo kaj perforto

Regado super la amaskomunikilaro estas alia strategio de Maduro. Per cenzuro kaj aĉetado de amaskomunikiloj, la registaro monopoligis publikan opinion, limigante aliron al sendependaj kaj kritikaj informoj. Ĵurnalistoj kaj amaskomunikiloj, kiuj kuraĝas defii la reĝimon, alfrontas timigon kaj perforton. Pli ol 400 radiostacioj, televidstacioj kaj gazetoj jam estas fermitaj pro sia opozicia redakcia linio. Tio estigis „memcenzuron” de la amaskomunikiloj por eviti administrajn sankciojn kaj eviti definitivan fermon.

Manipulado de la loĝantaro

Same, la reĝimo uzas la bezonojn de la loĝantaro kiel politikan armilon por manipuli ĝin kaj akiri voĉojn en la diversaj elektoj okazigataj. Ŝtataj helpoprogramoj kondiĉas politikan subtenon, devigante civitanojn montri lojalecon al la reĝimo por ricevi bazajn avantaĝojn. Tra la nacia geografio ekzistas grupoj kaj komitatoj de homoj, fidelaj al la reĝimo, kiuj regas la liveradon de manĝaĵoj, medikamentoj kaj socia helpo. Tiamaniere la reĝimo regas la loĝantaron en la momento de balotprocezo.

Internaciaj helpantoj

Internacie Maduro serĉis subtenon de strategiaj aliancanoj kiel Rusio, Ĉinio kaj Irano, ricevante financan, armean kaj diplomatian subtenon. Ĉi tiu helpo ebligis al lia registaro eviti sankciojn kaj konservi ŝajnon de laŭleĝeco. La pakto inter la ŝtata Petróleos de Venezuela (PDVSA) kaj la Nacia Irana Naftokompanio (NIOC) profundigas kunlaboron inter la reĝimoj kontraŭaj al Vaŝingtono en la momento, kiam la sud-amerika lando celas revigligi la eksportadon malgraŭ la sankcioj truditaj de Usono.

Paralela parlamento

Alia el la jam menciitaj politikaj atakoj rilatas al la kreado en 2017 de la Nacia Konstitucia Asembleo (hispane: Asamblea Nacional Constituyente), formita ekskluzive de simpatiantoj de la reĝimo. Tio estis manovro por neŭtraligi la parlamenton, kiun regas la opozicio ekde 2015. Ĉi tiu paralela parlamento alprenis leĝdonajn povojn kaj reverkis multajn leĝojn favore al la registaro, plifirmigante la povon de Maduro. Tiu paralela leĝdona branĉo estis kreita per elektoj (konsiderataj trompaj, ĉar la opozicio ne rajtis partopreni) post la venko de la opozicio en la parlamentaj balotoj de 2015, kie la kontraŭuloj de Maduro laŭleĝe gajnis la plimulton en la parlamento. Kaj ĉar la reĝimo volis regi ĉiujn potencojn, ĝi efektivigis la strategion de tiu paralela parlamento por gvidi la nacian leĝdonan povon.

Konklude

La politikaj kaj balotaj ruzoj de Nicolás Maduro estis sistemaj kaj multfacetaj. Ili erozias demokration kaj eternigas lian reĝimon koste de la sufero de la venezuela popolo. La internacia komunumo kaj defendantoj de homaj rajtoj daŭre denuncas tiujn praktikojn, sed ĝis nun klopodoj por restarigi demokration en Venezuelo estis plejparte malsukcesaj. Pro ĉi tiuj kialoj, la venezuela popolo, kune kun internaciaj organizaĵoj, homrajtaj organizaĵoj kaj la internacia komunumo ĝenerale, devas trovi pacajn solvojn al tiu politika konfrontiĝo entreprenita de la reĝimo por mortigi demokration en Venezuelo.

jdor
Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 08/09, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jezer Dorante el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-07-04