PolitikoRUSIOTatario: novaj limigoj al aŭtonomecoDum telefona renkontiĝo la rusia prezidanto Vladimir Putin respondis rekte al demandoj de la civitanoj. Li multfoje laŭdis la situacion en Tatario kaj ĝiajn eksan kaj nunan estrojn, Mintimer Ŝajmijev kaj Rustam Minniĥanov. Tio videble kontraŭas aliajn agadojn de Kremlo, kiuj celas limigi la aŭtonomecon de la tatara respubliko, tuŝante samtempe la prestiĝon kaj aŭtonomecon de Tatario. Antaŭ nelonge la centraj aŭtoritatoj senigis Rustam Minniĥahov je la rajto uzi la titolon de prezidanto. Evoluo en la rilatojRustam Minniĥanov iĝis prezidanto de Tatario en 2010. Li estas la lasta inter ĉiuj lokaj estroj en Rusio, al kiu finfine estis trudite ĉesi uzi la prezidantan titolon. Ekde februaro 2023 en oficialaj dokumentoj li estas menciita kiel „ĉefo”, en la tatara lingvo rais. La ŝanĝo estas nur ŝajne bagatela, kaj ĝi estas emblemo de grava kaj en nunaj cirkonstancoj neevitebla evoluo en la rilatoj inter la respubliko kaj Moskvo. Kutime la estroj de la ekzekutiva povo en la „subjektoj” (kelkfoje nomataj „regionoj”) de la Rusia Federacio estis nomataj „gubernatoroj”, sed tradicie por t.n. „respublikoj” ili estis „prezidantoj”: en Adigeio, Baŝkirio, Ĉeĉenio, Dagestano, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Mariio, Mordvio, Saĥao, Tatario, Tuvio, Udmurtio ktp. En 2010 la prezidanto de Ĉeĉenio Ramzan Kadirov bone konata kiel fidelulo de Putin, dum sia oficiala parolado opiniis, ke nur unu ŝtatisto en Rusio rajtas nomi sin „prezidanto”. Tiama prezidanto Dmitrij Medvedev post mallonga tempo subskribis la leĝon, kiu malpermesis la atribuon de la prezidanta titolo al regionestroj. Tiu ŝanĝo estis jam enkondukita en ŝtatleĝajn sistemojn de dek du federaciaj subjektoj, nur Tatario malfruis. Interkonsento de 1994La tataraj aŭtoritatoj argumentis, ke la nova leĝo kontraŭas la interkonsenton inter Moskvo kaj Kazano, la ĉefurbo de Tatario, de 1994. La titolo „prezidanto” estas atribuata al la plej alta estro en la respubliko laŭ la tatara konstitucio, kiun oni rajtas ŝanĝi nur per popola referendumo. Surprize en 2015 prezidanto Putin deklaris, ke li komprenas kaj akceptas la volon de la tatara popolo, kaj la respubliko restis la ununura subjekto de la federacio kun prezidanto kiel sia estro. La interkonsento inter Moskvo kaj Kazano en la ŝanĝoplenaj, neantaŭvideblaj 90aj jaroj iĝis modelo por aliaj respublikoj, kreante en Rusio veran federacian sistemon kun fortaj, profunde aŭtonomiaj subjektoj. Laŭ tiu interkonsento, Tatario havis la rajton krei sistemon de ŝtatorganoj, establi internaciajn rilatojn kaj koncedi la tataran civitanecon sendepende de la rusia civitaneco. Krome, la kazanaj aŭtoritatoj kolektis proprajn impostojn kaj rezervis por si mem la rajton sole uzi la naturriĉaĵojn de la respubliko. Nova interkonsento estis aprobita en la jaro 2007, kun iuj ŝanĝoj limigantaj la povojn de la respubliko. La plej grava amendo estis tiu, ke la dokumento estas konfirmota post ĉiu deka jaro. Sekve, en 2017 Moskvo havis plenan rajton ĉesigi la interkonsenton, kaj la leĝa pozicio de Tatario iĝis simila al tiu de la aliaj subjektoj de Rusio. Ekde 2017 Tatario, same kiel aliaj subjektoj de la federacio, estas subigita al la „leĝo pri la ĝeneralaj organizaj principoj de la publikaj aŭtoritatoj en la subjektoj de la Rusia Federacio”. Laŭ tiu leĝo, la sola akceptebla nomo por la plej alta aŭtoritatulo en la regiono estas „estro”, kaj, se necese, ĝi povas esti tradukata en la lokan lingvon, sed neniam estu „prezidanto”. Samtempe la rusia prezidanto posedas la rajton eksigi la estrojn de la regionoj. Nuligo de oficperiodojLa tatara parlamento prokrastis la enkondukon de la nova leĝo ĝis decembro 2022, finfine farante tion parte. Ĝi decidis, ke la nova titolo, la tatara rais, estos uzata nur post la fino de la oficperiodo de la nuna estro Rinat Minniĥanov en 2025. Tio ĉagrenis Moskvon, kiu postulis profundajn kaj rapidajn ŝanĝojn en la ŝtatleĝo. Dum du semajnoj la parlamento ŝanĝis 60 el 129 artikoloj de la tatara konstitucio, malfortigante la pozicion de Kazano en la rilatoj kun la centro, sed plifortigante la enan potencon de la respublika estro. La nomo rais iĝis senprokraste uzata en ĉiuj dokumentoj, kaj la vorto „suvereneco” malaperis el almenaŭ ĉiuj sekcioj de la konstitucio, kvankam por Minniĥanov la ŝanĝo nur ŝajne estas malprofita. Nun li rajtas plenumi du estrajn oficperiodojn (la antaŭaj ne estas kalkulitaj). Li do povas resti estro ĝis la jaro 2035, kiam li aĝos „nur” 78 jarojn. La nova leĝo permesas al la rais senigi je la ofico ĉiujn estrojn de la lokaj administracioj, kio ege plaĉas al Minniĥanov. Lastaj leĝaj ŝanĝoj en Tatario signifis la proksimiĝon de plena centrigo en la povosistemo en Rusio, sed la ekvilibro inter politikaj fortoj en la respubliko restas la sama. Rustam Minniĥanov, kiel prezidanto aŭ kiel rais, kun siaj proksimuloj plene regas kaj mastras la ekonomion de la lando, kaj neniu povas kontraŭstari lin. Maksat KUDAJBERGEN
|