PolitikoOPINIOIndas defendi Assange (kaj ne nur)Artikolo 19 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj asertas, ke „ĉiu havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado; ĉi tiu rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj”. Sed, eĉ se la deklaracio simbolas la laboron kaj celojn de Unuiĝintaj Nacioj, multfoje libera kaj sendependa ĵurnalismo konfliktas kun nacia sekureco kaj milita propagando. Armeaj protokolojBona ekzemplo estas Julian Assange, la aŭstralia aktivulo kiu, per siaj scioj pri komputila sekureco, partoprenis en la publikigo de informoj rilataj al la nacia sekureco de Usono, kiel protokolaj dosieroj de la usona armeo dum la militoj de Afganio kaj Irako dum la 2000aj jaroj. Li estis unu el la homoj, kiuj fondis WikiLeaks, kiu ebligas al homoj la publikigon de informoj kaj dosieroj, kiujn la tradiciaj amaskomunikiloj ne publikigus. WikiLeaks kolektis aktivulojn el la tuta mondo, kiuj ekposedis konfidencajn informojn el diversaj registaroj. Pruvoj pri krimojPor Assange la plej grava problemo estas, ke la registaro de Usono persekutis lin pro lia rolo kiel helpanto de Chelsea Manning (ŝia antaŭa nomo estis Bradley Edward Manning), kiu laboris en la usona armeo kaj ellasis sekretajn informojn – interalie videon, en kiu usona helikoptero atakas kaj murdas grupon – almenaŭ 12 homoj – konsistantan el civiluloj kaj ĵurnalisto. La atako kaj la konduto de usonaj soldatoj kreis grandan polemikon. La mondo ricevis pruvojn pri kontraŭleĝaj kidnapadoj, torturoj, sekretaj malliberejoj de Centra Informokapta Agentejo (CIA) tra Eŭropo, eksterjuĝaj murdoj en Afganio kaj Pakistano ktp. Loĝado en ambasadejoKiam la juĝa proceso komenciĝis en 2010, Usono ne arestis tuj Assange. Li petis (kaj poste ricevis) rifuĝon en la ambasadejo de Ekvadoro en Londono pro alia juĝafero – nerilata al WikiLeaks – en Svedio pri seksperforto. Assange loĝis en la ambasadejo ekde 2012 ĝis 2019, kiam lin arestis la brita polico. Poste, la usona registaro komencis proceduron por ekstradicii Assange kaj juĝi lin en Usono pri ellaso de informo kaj konspiro. La decido de Usono kreis konflikton inter la aktivuloj por gazetara libereco en la mondo kaj la registaro de Britio, kiu devis decidi pri la afero. Por trankviligi la publikon pri lia traktado, advokato reprezentanta Usonon, James Lewis, deklaris, ke Assange ne estus enprizonigita en ADX Florence, prizono fifama pro siaj severaj kaj brutalaj punoj. Internacia movadoAktivuloj el diversaj landoj celis influi la registarojn rilate al ilia sinteno pri la ekstradicio de Assange. Delegacioj el WikiLeaks vojaĝis serĉante apogon ĉe registaroj kaj aliaj homoj. Ekzemple la 3an de majo, Kristinn Hrafnsson, ĉefredaktoro de WikiLeaks ekde 2018, vizitis Ĉilion. Li parolis en kunveno pro la Monda Tago de Gazetara Libereco petante de ĉilianoj subtenon. Simile la advokato de Assange, Jennifer Robinson, la ĉilia asocio de la ĵurnalistoj kaj parlamentanoj de la registara koalicio alvokis la prezidanton de Ĉilio, Gabriel Boric: „Indas defendi Assange por gazetara libereco kaj demokratio tutmonde”. Assange ne solasNun Assange estas libera, kio estas rezulto de tutmondaj premoj. Lia historio kaj tiu de WikiLeaks estas instruaj. Ĵurnalismo estas grava parto de demokratiaj socioj, sed ankaŭ granda minaco por la regpovo. Kvankam oni ofte publike deklaras la gravecon de opinio-libereco, sendependa ĵurnalismo kaj travidebleco, la reala praktiko ofte montras ion tute alian, kiam tiuj valoroj konfliktas kun la bezonoj de la regantoj por regi kaj manipuli informojn. Assange ne estas la sola ĵurnalisto, kiu estis persekutata pro tio, ke li informis nin pri la sekretaj agadoj de la registaroj. Sed lia afero helpas nin pensi pri la rajtoj de ĵurnalistoj, pri la povo, kiun la potenculoj havas super la homoj, kaj pri la graveco de tutmonda engaĝigo kiel subteno al sendependa ĵurnalismo.
Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio
Leonardo ARAYA estas diplomito pri sociologio.
|