MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ATOMENERGIO

Formi la estontecon

De la 20a ĝis la 24a de majo okazis en Vieno la kvara Internacia konferenco pri nuklea sekureco (ICONS 24) kun partopreno de pli ol 2000 personoj el 142 landoj kaj 16 organizaĵoj. La delegitaro aktive partoprenis la konferencon, aktivis en profesiaj laborgrupoj kaj aliaj aranĝoj. La delegitoj ĉeestis diversajn fakajn kunsidojn kadre de la programo.

La granda nombro de partoprenantoj atestis pri la konsento inter la membroj de la monda komunumo, ke nuklea sekureco estas integra parto de la paca uzado de nukleaj teknologioj.

Pri tio atentigis ankaŭ la ĝenerala direktoro de Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA), Rafael Mariano Grossi, en sia inaŭgura parolado: „Nuklea sekureco estis grava, estas grava kaj estos ĉiam grava. Nuklea sekureco ne estas obstaklo por aliro al teknologioj sed estas faktoro, kiu ebligas ilin.”

Ministra enkonduko

La konferenco komenciĝis per ministra enkonduko, kiun gvidis la vicministro pri eksteraj aferoj de Aŭstralio, Tim Watts, kaj la vicministro pri energio de Kazaĥio, Sungat Jesimĥanov. Ambaŭ prezidantoj faris komunan deklaron, en kiu ili devontigis sin subteni kaj firmigi la efikan kaj ampleksan sekurigon de ĉiuj nukleaj kaj aliaj radioaktivaj materialoj kaj instalaĵoj. Tuj poste reprezentantoj de la membro-ŝtatoj faris pli ol 100 deklarojn, en kiuj ili konfirmis siajn engaĝiĝojn en la konservado de la internacia nuklea sekureco.

Kadre de la ministra enkonduko okazis plenkunsido, dediĉita al la grava rolo, kiun ludas nuklea sekureco en la certigo de tutmondaj atingoj por celoj koncerne al daŭripova evoluo. Okazis ankaŭ diskutforumo, direktita al la kunaj aliroj al firmigo de la internaciaj klopodoj en tiu sfero.

Scienc-teknika programo

Lydie Evrard, vica ĝenerala direktorino de IAEA kaj gvidantino de la sekcio pri nuklea sekureco, malfermis la scienc-teknikan programon de ICONS 2024. Ŝi emfazis la devizon de la konferenco „Shaping the Future” (Formi la estontecon) kaj atentigis pri la bezono je urĝa reago al la minacoj de morgaŭ. La monda komunumo konstante alfrontas novajn kaj evoluantajn minacojn, rapidan teknologian progreson kaj neantaŭviditajn defiojn. Estas treege grave, ke ni prognozu kaj aktive kontraŭbatalu la defiojn en tiu rapide evoluanta medio.

Tiu orientiĝo al la estonteco inspiris multajn diskutojn en 52 teknikaj kunsidoj kaj 45 paralelaj aranĝoj, kiuj okazis dum la konferenco.

Oni tuŝis vastan gamon de temoj, kiuj etendiĝas de komputila sekureco kaj artefarita intelekto ĝis robotaj sistemoj kaj modulaj reaktoroj.

Kelkaj el la plej oftaj temoj en ĉiuj kunsidoj estis la graveco de internacia kunlaboro; la tre grava rolo de klerigado, profesia trejnado kaj la diverseco de la servistaro; la bezono je efikaj komunikadstrategioj por vasta aro de interesgrupoj kaj la urĝa bezono je komunaj konceptoj por solvi problemojn lige al la apero de novaj teknologioj.

Alvoko al estonta agado

En la fina plenkunsido de ICONS 2024 grupo de studentoj – junaj fakuloj – nomata Delegitaro por nuklea sekureco en la estonteco, faris komunan deklaron pri nuklea sekureco. Ĝi fariĝis kulmino de ilia kunlaboro kadre de ICONS kaj servis kiel alvoko al agado por la vasta internacia komunumo. „Ni, kiel internacia delegitaro, estas inspiritaj de vizio, kiu superas la limojn kaj emfazas la kunajn alirojn, kiuj fortikigas nuklean sekurecon por ĉiuj (...) La monda komunumo devas pluiri sian vojon al kreskanta diverseco en la sfero de nuklea sekureco por krei mondon, en kiu ĉiuj profitu la nukleajn teknologiojn kaj en kiu neniu estos forgesita.”

En sia ferma parolado Grossi memorigis la partoprenantojn pri la baza rolo, kiun ludas la nuklea sekureco en la kreo de sekura kaj daŭripova estonteco: „Se la mondo, niaj socioj, niaj landoj turnas sin al nuklea energio por trovi solvojn por multaj problemoj kaj defioj, kiujn ni havas, ĉu la produktado de energio libera je karbondioksido (CO 2), aŭ la kuracado de kancero, ĉu la nutradsekureco por tiuj, kiuj bezonas ĝin, ĉiuokaze nuklea sekureco estas integra parto de ili. Ni festu tiun konsenton, kiu ekzistas ekster la vortoj de diplomataj dokumentoj.” Konklude li diris: „La konsento estas en la reala mondo. Nuklea sekureco ekzistas, ekzistos kaj ne malaperos.”

evge
Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 08/09, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-07-03