MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

INTERNACIAJ RILATOJ

Insuletaj evolulandoj: Novaj ambicioj por kunlaboro

De la 27a ĝis la 30a de majo 2024 okazis en Sankta Johano, la ĉefurbo de la malgranda insulŝtato Antigvo kaj Barbudo, la kvara internacia pintkunveno de la insuletaj evolulandoj, kiuj estas konataj en diplomatio kaj amaskomunikiloj sub la angla mallongigo SIDS1. Ĉi tiu informo vekis la intereson de la monda publiko, kaj ĝi meritas pli proksiman klarigon en pli vasta diplomatia kaj historia kunteksto. Jen kelkaj mallongaj konsideroj.

Komunaj trajtoj

La insuletaj evolulandoj havas multajn komunajn trajtojn: ili estas malgrandaj laŭ la areo, havas malaltan nombron de loĝantaro, malproksimaj kaj izolitaj teritorioj ofte situas tre malalte super la marnivelo, ili havas limigitajn naturajn rimedojn kaj krudaĵojn, fragilajn kaj vundeblajn ekosistemojn, ekzistas ĉe ili alta probablo de naturaj katastrofoj (ekz. tropikaj ciklonoj, cunamoj), ili dependas de eksterlandaj komerco kaj turismo ktp. Ne mirinde do, ke ili estas speciala ekzemplo de daŭripova evoluo.

Tri pintkunvenoj

Por solvi la supre menciitajn problemojn de tiuj ĉi landoj estis ĝis nun organizitaj tri tutmondaj pintkunvenoj. La unua okazis en Barbado en 1994, kie estis adoptita la barbada agadprogramo por insuletaj evolulandoj, la dua en 2005 en Maŭricio kaj la tria en 2014 en Samoo, kie ĉi tiu agadprogramo estis plue modifita kaj vastigita.

Tamen, post tri jardekoj insuletaj evolulandoj plu estas – pro sia unika vundebleco – speciala okazo de daŭripova evoluigo. Krome, multaj insuletaj evolulandoj ankoraŭ resaniĝas de la duobla ŝoko de la tutmonda financa krizo kaj la kovim-pandemio. Laŭ politikologoj, pli ol 40 % de insuletaj evolulandoj jam luktas kun alta nivelo de financa ŝuldo.

Fina dokumento

La nunjara kvara pintkunveno en Sankta Johano okazis sub la titolo „Determino de kurso al adaptiĝema prospero”. Ĝin partoprenis 22 ŝtatestroj kaj registarestroj kaj pli ol 3 000 delegitoj, inkluzive de diversaj reprezentantoj de la registaroj, la privata sektoro kaj la civila socio. Fine de la pintkunveno, la partoprenantoj unuanime aprobis la dokumenton „Agendo de Antigvo kaj Barbudo por insuletaj evolulandoj: Renovigita deklaro por adaptiĝema prospero” 2, kie estas fiksitaj la ambicioj de insuletaj evolulandoj por la venontaj dek jaroj, inkluzive de subteno fare de la internacia komunumo.

Laŭ diplomatoj kaj politikologoj, la alprenita dokumento donas novan ŝancon esence plifortigi komunan tutmondan kunlaboron favore al insuletaj evolulandoj. Ĝi rilatas al temoj kiel klimatoŝanĝiĝo, malaltigo de risko de katastrofoj, medioprotektado, biodiverseco, energia transformado, cifereca ekonomio kaj celas helpi al insuletaj evolulandoj altigi sian ekonomian adaptiĝon kaj atingi daŭripovan evoluigon. En ĉi tiu punkto estas rimarkinde, ke la internacia komunumo klopodas solvi la problemojn de insuletaj evolulandoj, sed sen longtempa sukceso.

Morala imperativo

Dum la kvar tagoj de la pintkunveno, la mondgvidantoj kune kun la privata sektoro, civila kaj universitata socioj atentigis je alvokoj, prezentis novecajn kaj praktikajn solvojn, kaj alprenis kvanton da novaj devontigoj kun celo akceli daŭripovan evoluigon en insuletaj evolulandoj. Samtempe estis interkonsentite, ke ĉi tiuj landoj havos pli facilan aliron al financaj rimedoj, altiĝu la efikeco de financado de ilia disvolviĝo kaj biodiverseco en la kampo de klimato konforme al ekzistantaj devontigoj.

La partoprenantoj samtempe emfazis, ke insuletaj evolulandoj povas uzi diversajn kadrojn de reciproka kunlaboro por la mobilizado de financaj, teknikaj kaj homaj rimedoj. La internaciaj financaj institucioj estas alvokitaj integri en siajn ekzistantajn praktikojn kaj politikojn la multdimensian indikilon de vundebleco, kiu dum la pintkunveno ricevis apartan atenton.

Fina noto

La diplomatio de Antigvo kaj Barbudo atingis la celon, kaj ĝi ankaŭ sukcese prezentis sin sur la internacia scenejo. Oni povas nur esperi, ke la klopodoj de la diplomatoj kaj diversaj fakuloj ne estos vanaj, kaj ke la alprenitaj celoj alportos konkretan profiton al la loĝantaro de ĉi tiuj insuletaj evolulandoj. La sukceso kaj efiko de la klopodoj estos taksitaj kaj juĝitaj en la venonta tutmonda pintkunveno, kiu okazos en Kaboverdo en 2035.

1. SIDS (Small Island Developing States, france Les petits États Insulaires en Développement, PEID) estas specifa grupo de evolulandoj, kiun kreis la Pintkonferenco pri la Tero en Riodeĵanejro en 1992. Tiu ĉi grupo inkludas 39 malgrandajn membroŝtatojn de Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiuj lokiĝas dise en kvin ĉefaj mondaj regionoj: Karibio, Pacifiko, Atlantiko, Hinda Oceano kaj Sud-Ĉina Maro. Iuj el tiuj landoj jam en 1990 fondis la Aliancon de malgrandaj insulŝtatoj (angle Alliance of Small Island States, AOSIS).
2. Angle: Antigua and Barbuda Agenda for SIDS: A Renewed Declaration for Resilient Prosperity.
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 08/09, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-07-02