MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ITALIO

Tragedio en la rivero Natisone

Neatendita dramo trafis la vilaĝon Premariacco [premarjako], en la itala regiono Friulo, kie tri junuloj estis surprizitaj de abrupta inundo de la rivero Natisone. La evento okazis dum la posttagmezo de la 31a de majo 2024, kadre de forta ondo de malbona vetero, kiu trafis la nord-orientan italan regionon, kaŭzante marajn inundojn ankaŭ en la urboj Triesto kaj Lignano Sabbiadoro [linjano sabjadoro].

La viktimoj estas Patrizia Cormos, 20-jara loka studentino, kaj du junaj rumanaj turistoj, amikoj de Patrizia: Bianca Doros, 23-jara, kaj Cristian Casian Molnar, 25-jara. Laŭ pluraj atestantoj, la junuloj troviĝis sur eta strando formita meze de la rivero apud la tiel nomata romia ponto, kiam ilin surprizis la rapida kresko de la akvonivelo, tiel ke ili ne povis savi sin. Sekurec-kameraoj kaptis ilin en lasta senespera brakumo, antaŭ ol la akvo portis ilin kun si.

La savteamoj intervenis tuj por klopodi savi la tri junulojn, sed sen rezulto.

Mallarĝa kanjono

La fluo de la rivero Natisone, kiu iras inter du altaj rokoj, rapide pliiĝis pro la intensaj pluvoj, kiuj nutris ankaŭ ĝiajn plurajn alfluantojn. Inter la vilaĝoj Cividale kaj Premariacco la rivero mallarĝiĝas formante kanjonon, kio en tiaj okazoj pliigas terure la forton kaj la fluon de inundo, igante la areon treege danĝera por iu ajn, des pli por nepreparitaj turistoj.

La areo sub la romia ponto, kaj la strandeto ofte vizitata de lokuloj kaj feriumantoj, fariĝas ekstreme danĝera en tiaj kondiĉoj.

Konata fenomeno

La rapida altiĝo de la nivelo de la rivero estas fenomeno konata de la loĝantaro en okazo de fortaj pluvoj, en tiu, kiu estas priskribata kiel la plej pluvriĉa parto de Italio, sed la malbonŝancaj vizitantoj verŝajne subtaksis la aferon. La forto de la fluo kaj la ĉeesto de subteraj kavernoj, kiuj kreas vorticojn kaj kontraŭfluojn, igas la lokon aparte danĝera. En la pasinteco, persono falinta en la riveron dum inundo estis trovita nur post kelkaj monatoj.

Diabolik

La loka komunumo estas ŝokita pro ĉi tiu okazaĵo kaj proponas psikologian subtenon al iliaj familioj. Ĉi tiu parto de la rivero, interalie konata ĉar ĝi iam estis elektita kiel ejo de kelkaj scenoj de la dua filmo de la itala krimfilmo Diabolik, fariĝis ĉi-foje scenejo de nova dramo, kiun neniu facile forgesos.

pigr
Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO pri Italio, Grekio kaj Kipro

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 08/09, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-07-04