MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

KOMUNIKADO

Demandi estas plej homeca trajto

Primatoj estas konataj pro sia granda inteligenteco kaj estas rigardataj kiel niaj plej proksimaj parencoj. Kun ili, fakte, ni kunhavas grandan parton de nia DNA: inter 96 kaj 99 elcentojn. Esploristoj jam ekde la 1960aj jaroj instruis al primatoj gestolingvon por komuniki, sed ili neniam aŭdacis fari ian ajn demandon.

Laŭ la fondaĵo Koko Gorilla, kelkaj primatoj efektive lernis pli ol 1100 gestojn, kaj ili scipovis kompreni ĝis 6000 vortojn. Kvankam esploristoj povis diskuti kun ili pri kompleksaj aferoj, kiaj emocioj kaj pasintaj okazaĵoj, ili ankoraŭ ne montris la kapablon fari demandojn.

Manĝaĵo

En 1972, David Premack kaj Ann James Premack publikigis esploron titolitan Instrui lingvon al simio, priskribante kelkajn metodojn por sukcesi instrui lingvon al primatoj. Ili kreis situaciojn idealajn por stimuli ilian scivolemon kaj tiamaniere kuraĝigi ilin fari demandojn, ekzemple forigante konatajn objektojn por provoki reagan demandon, kiel: „Kie estas mia manĝaĵo?”.

La simio Sarah

Spite al tiuj klopodoj, la esploristoj ne sukcesis igi primatojn demandi ion ajn. Ekzemple, simio nomita Sarah povis bone kompreni demandojn faritajn al ŝi, tamen tute ne povis krei siajn proprajn demandojn. En sia libro La menso de simio, la sciencistoj klarigas, ke, male ol etaj infanoj, kiuj senĉese demandas aferojn kiel „Kio estas tio? Kiu faras bruon? Kiam revenos paĉjo?”, la simio Sarah tute ne montris tian interagan scivolon.

Intelekta scivolemo

La kialo, pro kiu primatoj ne faras demandojn, restas mistero. Eble tio estas la kerna diferenco, kiu distingas homojn de aliaj primatoj. La kapablo demandi, esplori la mondon per demandoj, ŝajnas do esti esenca trajto de nia specio, montranta la profundan intelektan scivolemon de homoj.

pigr
Roberto PIGRO
redaktoro de la lingva rubriko

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 11, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-10-01