EkonomioOPINIOKiuj estas la plej riĉa kaj la plej malriĉa landoj?Komence de majo de ĉi tiu jaro, la internacie disvastiĝinta faka gazeto Global Finance Magazine 1 publikigis la lastan eldonon de la rangotabelo de la plej riĉaj landoj en la mondo, bazitan sur la malneta enlanda produkto (MEP) je unu loĝanto. Sian unuan lokon en la antaŭa jaro defendis Luksemburgo kun MEP 143 743 dolaroj je loĝanto. La lastan lokon atingis Sud-Sudano kun MEP de 455 dolaroj. Jen kelkaj mallongaj ekonomiaj kaj personaj konsideroj, kiujn la leganto povas dedukti el la nomita rangotabelo de la landoj. La mezurado de la riĉeco de unuopaj landoj tra la mondo tute ne estas facila. Unu el la relative precizaj metodoj estas la komparo de MEP je unu loĝanto, kio ebligas komparon inter landoj kun diversaj nombroj de loĝantaro, t.e. grandaj kaj malgrandaj landoj. Kvankam ĉi tiu statistika indikilo ne estas tute perfekta, ĝi tamen ilustras la socian riĉecon, pri kiu disponas ĉiu homo en konkreta lando. ProsperoLaŭ la gazeto, la longdaŭran prosperon de Luksemburgo certigadas ĝia forta financa sektoro kaj alta nivelo de eksterlandaj investoj. Stabila politika medio kaj favora imposta sistemo allogas multajn internaciajn korporaciojn kaj bankojn al ĉi tiu malgranda lando. La duan lokon atingis la azia paradizo de hazardludoj, Makao, kun MEP de 134 141 dolaroj je unu loĝanto, sekvas Irlando (133 895), Singapuro (133 737), Kataro (112 283) ktp. Komunaj trajtojEn la unua deko de la plej riĉaj landoj troviĝas (laŭ areo) nur malgrandaj landoj, escepte de Usono (9a loko). Tiuj landoj efike uzas diversajn ekonomiajn strategiojn kaj havas siajn proprajn unikajn karakterizaĵojn, kompleksajn financajn sektorojn kaj impostajn reĝimojn, kiuj allogas eksterlandajn investojn kaj turismon, aŭ havas grandajn rezervojn de naturriĉaĵoj, kiuj tenas ilin ĉe la supro de la monda riĉeco. ImpostparadizojKompreneble, iuj el la menciitaj nombroj de MEP je unu loĝanto devas esti prenitaj kun certa rezervo, ĉar multaj landoj en la rangotabelo estas impostparadizoj, ekzemple Singapuro (4a loko), Honkongo (15a), Andoro (21a), Panamo (46a) ktp, kio signifas, ke ilia riĉeco estis origine kreita en aliaj landoj kaj nun artefarite influas ilian MEP. La plej novaj statistikaj indikoj ankaŭ dokumentas, ke la kovim-pandemio, la periodo de inflacio kaj la malrapidiĝo de ekonomia kresko, la rusa invado en Ukrainio kaj geopolitikaj tumultoj en diversaj regionoj de la mondo havis nur tre malgrandan efikon sur la riĉeco de la plej riĉaj landoj. Malriĉaj landojInter la plej malriĉaj landoj en la mondo estas afrikaj landoj. Antaŭ la lasta Sud-Sudano estas Burundo (916 dolaroj je unu loĝanto), sekvas Centr-Afriko (1123), Demokratia Respubliko Kongo (1552) ktp. Ĉu la malbonaj ekonomiaj rezultoj de ĉi tiuj landoj estas nur hazardo? Absolute ne. La komuna denominatoro de tiuj plej malriĉaj landoj estas ne nur granda koruptado kaj diversaj regionaj konfliktoj, sed ankaŭ malbona mastrumado de naturriĉaĵoj, nesufiĉaj investoj en edukado aŭ malprogreso de la libera merkato ktp. Ne mirinde do, ke en la dek plej malriĉaj landoj de la mondo estas averaĝa MEP de nuraj 1493 dolaroj je unu loĝanto, dum en la dek plej riĉaj landoj ĝi estas proksimume 110 177 dolaroj. Se diri simple, abisma diferenco inter la vivniveloj de la loĝantaro de la riĉaj kaj la malriĉaj landoj montras, ke tutmonda solvo de tiu problemo estas tre kompleksa. Tio postulas ankaŭ aktivan ŝanĝon en la pensado de gvidantoj de la landoj. La aŭtoroj de la rangotabelo taksis entute 190 landojn en la mondo. Landoj kiel Afganio, Eritreo, Libano, Srilanko, Sirio, Cisjordanio kaj Gazaa Sektoro ne donis la petitajn ekonomiajn informojn. 1. Global Finance Magazine estas financa gazeto fondita en 1987. Ĝi havas ĉirkaŭ 50 000 abonantojn kaj ricevantojn en 158 landoj. Ĝia sidejo estas en Manhatano (Nov-Jorko), oficejoj en Londono, Milano kaj Riodeĵanejro. Pli detale anglalingve ĉe https://gfmag.com/data/richest-countries-in-the-world/
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010
|