MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

KAMPANJE POR NIA TERO

La pando estas ni

La pasintan 22an de aprilo, okaze de la Tago de la Tero, la itala futbala teamo Internazionale Milano (pli konata, mallonge, kiel „Inter”) uzis siajn ĉemizojn por siamaniere servi la planedon Tero, kun la celo emfazi la nuntempan klimatan kaj biodiversecan krizojn. Dum la milana „derbio” kontraŭ la samloka rivala profesia futbalklubo AC Milan (Associazione Calcio Milan), sur la maniko de ĉiu ludanto de Inter estis aplikita flikaĵo (patch), kiu montris specifan informon aŭ mesaĝon ligitan al la numero de la respektiva piedpilkisto. La nomo de la iniciato estis, embleme: TH3 EXT1NCTION NUMB3RS. Ties slogano? „La pando estas ni”, kun aludo al tio, ke baldaŭ povos esti ja homo la endanĝerigita vivanta estaĵo, kia estis iam pando, la fama simbolo de WWF.

Ekzemple, la numero 1 de la svisa golulo Sommer klarigis tion, ke „Ni havas nur 1 planedon je nia dispono”. La numero 9 de la franca Thuram sciigis pri la 9 hektaroj da arbaroj, kiuj estas detruataj ĉiun minuton, dum la numero 10, portata de la argentina mondĉampiono Lautaro Martínez, indikis, ke dum la lastaj 14 jaroj okazis mezume 10 %-a malpliiĝo de biodiverseco ĉiujare.

Ŝarkviando

La 23 de la italo Nicolò Barella denuncis, ke la kontraŭleĝa komerco – ŝakrado – de bestoj valoras 23 miliardojn da dolaroj jare, dum la 20 de la turko Çalhanoğlu emfazis la 20 000 mortojn en Eŭropo pro la ekstrema varmo de la jaro 2022. La albana Asllani kaj la franca Pavard, kune kun Thuram, estis cetere la protagonistoj de videaĵo pri la 28 tunoj da plasto disĵetataj en Mediteraneon du fojojn tage kaj pri la fakto, ke 21 elcentoj de la tuta kvanto da ŝarkviando vendiĝas en Eŭropo.

Aŭkcio

En la tagoj post la derbio, iuj aŭtografitaj ĉemizoj kune kun la ekskluziva flikaĵo dediĉita al la kampanjo estis metitaj en aŭkcion helpe de la partnero eBay. La enspezoj kontribuis al subteno de la kampanjo Our Nature (Nia naturo) de WWF Italio, kiu celas protekti la habitaton kaj endanĝerigitajn speciojn en Italio kaj tra la tuta mondo.

japi
Jacopo PIGRO


Jacopo PIGRO estas italgreka juna altlernejano, loĝanta en la respubliko Kipro. Li ludas gitaron kaj frapinstrumentaron kaj interesiĝas pri teatro, arto, fremdaj lingvoj, komputado, teknologio, futbalo kaj naturo.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 08/09, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacopo Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-07-03