SciencoKUBOPlia altkvalita plur-uza kuracilo el KuboKadre de unu el la semajnaj renkontiĝoj inter sciencistoj kaj sanspertuloj okazinta en majo 2024 en la Palaco de la Revolucio la kuba prezidanto Miguel Díaz-Canel Bermúdez enkondukis oficiale la kuracilon Biomodulina T en la primaran sanservon de la lando, konsiderinte la sukcesajn rezultojn de pluraj klinikaj provoj rilataj al ĉi tiu noveca medikamento. Tiun decidon li prenis, post kiam tuta serio da freŝaj esploroj klare konfirmis la preventan efikecon de la kuracilo precipe sur tiel nomataj akraj spiraj infektoj (ASI-oj). Prezidanto Díaz-Canel komentis, ke temas pri plia altkvalita kuracilo el Kubo, kiu estas tre utila precipe por infanoj trafitaj de spiraj problemoj kaj por la maljunularo. La rezultoj de priaj testoj estas aparte kuraĝigaj en nacio, kiel Kubo, spertanta daŭran maljuniĝon de la loĝantaro. La prezidanto esprimis ankaŭ la esperon, ke oni laboros kun lerteco je plia evoluigo de la kuracilo je la lumo de la larĝa potencialo, kiun ĝi havas, kaj de la eblecoj pri eksportado eksterlanden. Biomodulina T estas biologia injektebla imunstimulilo. Naturdevena kaj bazita sur bov-timusa ekstrakto, ĝi estas kreita de la Nacia Centro por Biopreparadoj (hispana akronimo: BioCen) por kontraŭi imunan misfunkcion kaj trakti ripetiĝantajn ASI-ojn ĉe maljunaj homoj. Ĝiajn efikecon kaj sekurecon subtenas klinikaj testoj, same kiel multaj publikaĵoj kaj pli ol 20-jara uzado en la medicina fako (kaj ĉe infanaĝaj pacientoj, kaj ĉe maljunaj adoltoj). Ankaŭ kontraŭinflamaj efikoj estas atribuitaj al ĝi, kaj ties valoro estas rekonita nelaste en la traktado de tiel nomataj aŭtoimunaj malsanoj, kiaj multobla sklerozo, reŭmatoida artrito kaj hepatito B. KanceroTradicie oni agnoskas, ke la ĉefa ago de Biomodulina T estas stimuli la produktadon de T-limfocitoj kaj tiel plifortigi la diferenciĝon de limfoblastoidaj ĉeloj de timuso. Ĝi havas ankaŭ kontraŭinflaman econ, malpliigante la liberigon de arakidonata acido de makrofagoj. Doktoro pri sciencoj Alexis Labrada Rosado, direktoro de BioCen zorganta pri esplorado kaj disvolvado, klarigis, ke, laŭ klinika testo plenumita sur preskaŭ 9000 pacientoj en flegejoj, la medikamento reduktas ASI-ojn je 70 elcentoj, kaj ke oni sukcesis duonigi la riskon de morto pro ĉi tiu kialo ĉe maljunaj personoj. La fakulo aldonis, ke Biomodulina T pruviĝis havi ankaŭ tre promesplenajn efikojn en la onkologia fako, kombine kun kancera kemioterapio kaj imunoterapio. Danke al ĝi la imuna sistemo de pacientoj rejuniĝas, tiel ke ili iĝas pli kapablaj kontraŭbatali la malsanon. PremiojCetere, Biomodulina T montris sekurecon kaj efikecon en la traktado de timusa hipoplazio ĉe beboj: temas pri genetika malsano, kiu igas infanojn en la unuaj jaroj de sia vivo sperti altan nombron da infektoj. Laŭ doktoro Labrada Rosado, 83 elcentoj de la infanoj traktitaj per la koncerna medikamento vidis la grandecon de sia timuso kaj ties funkcion normaliĝi, kaj 71 elcentoj ĝuis klinikan pliboniĝon. Laŭ doktorino Liliams Rodríguez Rivera, direktoro de la Esplorcentro pri longviveco, maljuniĝo kaj sano, ASI-oj estas hodiaŭ la ĉefa kaŭzo de morto en flegejoj en la tuta lando. Unue registrite en Kubo en 1994, ĉi tiu kuracilo gajnis du premiojn de la Akademio de Sciencoj en 2022 pro siaj rezultoj en la kuracado de pacientoj trafitaj de pulma kancero kaj pro siaj imunostimulaj efikoj ĉe individuoj vivantaj en maljunulejoj. KovimoDum la terura kronvirusa pandemio (SARS-CoV-2) la kuracilo fariĝis pli kaj pli konata kaj uzata pro la signifa redukto de malsanuloj kaj de mortintoj inter maljunaj homoj. Dum la pandemio BioCen surmerkatigis 1 988 953 erojn, kaj pli ol 238 000 pacientoj estis traktitaj per ĝi. De 2008 ĝis 2019 la nombro de pacientoj, kiuj ricevis la kuracilon, male ne superis 35 000. Klinika sperto, kelkajn jarojn post la ekapero de kovimo, nun sugestas ĝian sukcesan aplikeblon por alfronti aliajn similajn malsanojn en la estonteco.
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
Juan Carlos Montero Medina estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en la ĉefurbo Havano.
|