MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

SPORTO

Venko en Dublino

Dublino kronis la malgrandan Atalanta kiel neatenditan reĝinon de Eŭropo.

Kontraŭ ĉiu prognozo kaj antaŭvido la malgranda Atalanta disfrakasis (3-0) Bayer Leverkusen, la germanan teamon, kiu ĉi-jare paroligis la tutan mondon pri si kaj sia trejnisto Xabi Alonso danke al tio, kio estos memorata kiel la plej longtempa nevenkebleco (51 maĉoj!) en la tuta historio de futbalo.

Atalanta, „nigra-blua” futbala teamo kreita en 1907, sed ĝis antaŭ ok jaroj preskaŭ regule batalanta por ne regresi al la dua kategorio aŭ por reveni de la dua kategorio al la unua, pliboniĝis jaron post jaro ekde 2016 kaj en majo de 2024 superis la fortegan, ŝajne nesupereblan Bayer Leverkusen. La fina rezulto estis konvinka 3–0 en la finalo, kiu okazis la 22an de majo 2024 en la irlanda ĉefurbo Dublino, kie la malgranda provinca teamo Atalanta ripetis la grandiozan venkon jam atingitan en Liverpool (Anglio) en la kvaronfinalo de la internacia turniro Eŭropa Ligo. Ademola Lookman, ne tre konata atakanto el Niĝerio, kiun preskaŭ neniu atendis vidi en la tereno, plenumis la tri golojn, el kiuj du okazis en la unua duono de la maĉo. La dua kaj la tria goloj estis aparte mirindaj, unu per la dekstra piedo kaj unu per la maldekstra. La maĉo estis dominata de Atalanta de la komenco ĝis la fino kun konstanta premado, kiu sukcesis neŭtraligi la germanojn.

Kial la venko estas tiel signifoplena?

Bayer Leverkusen ĵus finis perfektan sezonon en Bundesliga sen suferi eĉ unu malvenkon, nek en Germanio nek en Eŭropo, tiel gajninte la kromnomon „Bayer Neverloser”. La kvina teamo en la ĉi-jara Serio A superis la ĉampionon de Germanio, montrante la forton kaj la konkurencpovon de pli kaj pli moderniĝanta itala piedpilkado. Efektive, Atalanta atingis ĉi tiun grandan sukceson ne per la tradicia itala defendema stilo sed per alta premado, atakante la kontraŭulojn kaj malhelpante ilin organizi la ludstrategion.

Krome, neniu alia itala teamo iam konkeris la Eŭropan Ligon en la lastaj 25 jaroj. Antaŭ tiu periodo la itala teamo Parma atingis la iaman pokalon UEFA (eŭropa unio de futbalaj asocioj), kies nomo poste ŝanĝiĝis al ĝuste Eŭropa Ligo. Inter kaj Roma en la lastaj jaroj devis halti en la finalo, Juventus en la duonfinalo, Milan en la kvaronfinalo. Per ĉi tiu neatendita triumfo, Atalanta povos ludi en aŭgusto 2024 por klopodi gajni la Eŭropan Superpokalon kontraŭ Real Madrid, la gajninto de la Ĉampionligo.

Perfekta harmonio

En futbala pejzaĝo pli kaj pli ofte markita de ŝuldoj kaj malbelaj stadionoj Atalanta montris, ke alia vojo ja eblas: prudenta financa administrado, fekunda junulara sekcio, ludantoj aĉetitaj malmultekoste kaj poste venditaj multekoste, nova kaj memfinancita stadiono, eksterlandaj investantoj allogitaj de la seriozeco de la projekto. Ĉio ĉi okazis en perfekta harmonio kun la civitanoj de Bergamo, norditala urbo, kiu reprezentas la plej grandan bonecon de Italio, danke al laboremo kaj talento, kiuj igis ĝin prospera. Bergamo estis la unua urbo frapita en 2020 de la kronvirusa pandemio. Eblas diri, ke ĝi estis unu el la urboj en Eŭropo, kiu ploris pro multegaj viktimoj. Do la ĝojo de la urbanoj, post la granda doloro de la antaŭaj jaroj, estas des pli signifoplena. La ligo inter la teamo kaj la urbo sendube plifortiĝis pro la rezultoj de la teamo (ĉiam pli kontentigaj en la lastaj jaroj) kaj la malfacilaĵoj superitaj dum la epidemio.

Perfekta ludstilo

La ĉefa aŭtoro de ĉi tiu sukceso, la itala trejnisto Gian Piero Gasperini, gajnis sian unuan trofeon en sia 66a jaro. Sed aparte signifa estas la maniero, per kiu li interpretis la venkon, ligante ĝin pli al la kvalito de la laboro ol al la obsedo pri atingo de la unua loko. En Bergamo, Gasperini perfektigis ludstilon, kiu fariĝis vera modelo pri bonkvalita futbalo en Eŭropo.

La jam blankhara trejnisto emfazis en intervjuo alian gravan detalon: „Ni sentis la subtenon kaj simpation de la tuta Italio, eĉ de la subtenantoj de aliaj teamoj. Por ni tio estis signifa kaj grava. Mi volas danki ĉiujn”. Fakte, pasiaj subtenantoj kaj veraj ŝatantoj de futbalo kaj de beleco scias rekoni aliulajn meritojn. Malofte, aliflanke, oni vidis tiel surprizan sed samtempe merititan venkon, konstruitan dum pluraj jaroj pere de serioza, konstanta kaj pasia laboro.

japi
Jacopo PIGRO


Jacopo PIGRO estas italgreka lernejano, loĝanta en la respubliko Kipro. Li ludas gitaron kaj frapinstrumentaron kaj interesiĝas pri teatro, arto, fremdaj lingvoj, komputado, teknologio, futbalo kaj naturo.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 08/09, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacopo Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-08-10