SciencoAKTUALEFrostkonservado en Eŭropo: pionira projektoTomorrow Biostasis, fondita en 2019 de la germana kuracisto Emil Kendziorra, estas la unua eŭropa kompanio proponanta frostkonservadajn servojn. Ĝia sidejo estas en Berlino, kaj ĝia operacia centro situas en Rafz (Svislando). La celo? Frostkonservi la korpojn de ĵus mortintaj homoj, gardante ilin en likva nitrogeno je -196 celsiaj gradoj, esperante, ke estontaj medicinaj progresoj ebligos revenigi ilin al la vivo. La procedo de frostkonservado devas nepre komenciĝi ene de unu horo post ies morto, por eviti ĉelajn damaĝojn. La senviva korpo estas traktata per torakaj kunpremoj kaj enkonduko de oksigeno dum la transporto en speciala ambulanco, kaj ĝi poste estas mergata en glacion. En Rafz, la sango en la korpo estas anstataŭigata per miksaĵo de kontraŭfrosta likvaĵo kaj kemiaĵoj por konservi la organojn, per procedo nomata vitrigo. Poste, la korpo mergiĝas en likvan nitrogenon. PrezlistoTomorrow Biostasis proponas du servojn: konservado de la tuta korpo kostas 200 000 eŭrojn, dum tiu de nura cerbo 60 000 eŭrojn. Ĉirkaŭ 400 homoj jam aliĝis al la programo, pagante specon de monata kotizo responda al 25 eŭroj, kiu altiĝis al 50 eŭroj ekde la 15a de junio 2024. La klientoj estas ĉefe viroj inter 25 kaj 45 jaroj, laborantaj en fakoj, kiel konsilado, scienco, medicino, komputoscienco kaj inĝenierio. Usono, Ĉinio, RusioFrostkonservado estas jam praktikata en Usono, Rusio kaj Ĉinio. La ĉefaj provizantoj estas Cryonics Institute kaj Alcor en Usono, kaj KrioRus en Rusio. Nuntempe 377 homoj estas frostkonservataj, dum ĉirkaŭ 5000 estas en atendolisto. Necerteco kaj persona profitoLa ago de frostkonservado prezentas multajn dubojn (ligitajn nelaste al etiko) kaj riskojn. Ankoraŭ ne ekzistas ia ajn certeco, ke iam efektive eblos veki tiamaniere konservitajn korpojn. Doktoro Emil Kendziorra hipotezas, ke povus pasi jarcentoj antaŭ ol tia medicina kapablo atingiĝos. La revarmigo kaj revivigo de la korpoj prezentas pliajn teknikajn defiojn, kun konkreta risko pri organaj damaĝoj kaŭze de la vitriga procedo. Frostkonservado jam bone funkcias por spermo, ovoj kaj embrioj, sed multaj sciencistoj dubas pri ĝia efikeco sur organoj aŭ tutaj korpoj pro la komplekseco de la tuta afero. Kendziorra rifuzas la akuzojn, laŭ kiuj li volas nur eltiri personan profiton el ĉi tiu agado, asertante, ke li povus gajni ege pli da mono per aliaj servoj.
Roberto PIGRO
redaktoro de la scienca rubriko
|