LibrojElementaj ingrediencoj tamen donas ĝuonLa bulgaro Julian Modest fakte starigis skolon en la esperanta rakonta literaturo: li aperigis ĉirkaŭ dek romanojn, kiuj karakteriziĝas per naiva intrigo, detala priskribo de la persona aspekto de la rolantoj, fino ne ĉiam precize konturita, tiel ke la leginto povas mem konstrui du-tri malsamajn kaj ĉiu el ili perfekte kongruus kun la ĝistiamaj paĝoj. Pluraj recenzoj, troveblaj per la paĝaro Originala Literaturo Esperanta prizorgata da Sten Johansson, konfirmas la suprajn asertojn. Ingrediencoj elementajLa nuna romano estas tamen alia. La medio estas mezburĝa, ĝi povas esti tiu de la nuna Bulgario, sed fakte neniel difinebla per etna situigo; ĝi same povus esti en okcidenta Eŭropo. Ingrediencoj estas elementaj: Ana estas vidva instruistino, kiu devas sola prizorgi du geknabetojn (sed laŭbezone helpas la vivantaj gepatroj loĝantaj en alia urbo); Vesela estas amikino senfamilia engaĝita en mediprotekta movado; viro eventuale aperanta kiel ebla edzo por la vidvino adaptiĝas al la tradicia prezento al ŝiaj gepatroj. Kompreneble, ankaŭ la amikino havas siajn ĉarmojn, siajn allogojn, kaj viroj ne restas indiferentaj antaŭ ŝi. Sed okazas du gravaj eventoj, kiuj ĵetas Anan en maltrankvilon sombran, kun la demando, ĉu nova amo povas rivali kun tiu pludaŭranta por la forpasinta edzo, kaj ĉu ŝi konsideru, ke oni jam sufiĉe konas viron post laŭgrada alproksimiĝo per kunaj manĝoj en restoracio (pagas ĉiam la viro) aŭ irado al spektaklo ĝis malfrua vespero, aŭ per longaj promenadoj, kie ŝi parolas sinmalferme pli ol li. Ĉu Ana supozu, ke doktoro kondutas tiel, aŭ ĉu ŝi devas ankoraŭ pripensi, sperti, eventuale pensi pri kuna vivo en nova familio kvaropa? Tiaj demandoj al si mem estas ja profundaj: la rakonto pluas kun ioma-kaj-tioma alternado de tempoj, ĉar jen aperas scenoj (aŭ nur sentoj aŭ sonĝoj) kun la forpasinta edzo, kaj jen surmetiĝas sperto ankaŭ fizika kun nova ulo. Demandoj ja naivaj, kiujn certe ĉiu ankoraŭ ne maljuna vidvino metas al si mem, sed ili estas traktataj per intima intenso. Apenaŭ iom profunde tuŝita estas la, cetere ĉiama, demando pri mediprotektado: ĉu preferindas akcepti surteritorie akumulatoron, kies konstruado donos laboron al kvartalo malriĉa, sed certe poluos la ĉirkaŭan atmosferon, aŭ rezigni, konsiderante, ke la risko endanĝerigi la aeron estas pli grava ol la avantaĝo, kiun alportus nova akumulatoro. Disaj opinioj, kiuj elmetiĝas dum kunsidoj de tiu societo, al kiu Vesela sukcesas kunvenigi Anan kaj ankaŭ virajn novulojn. Flua, facila, senriproĉa kaj ĝuindaPlion pri la enhavo ne decas malkaŝi en recenzo: la teruro efektive kaptas la leganton per komenca malagrabla okazaĵo, kaj en teruro trempiĝas la tuta dua parto de la libro. Ne valoras insisti ankaŭ ĉi-recenze, ke la stilo de Julian Modest (verkista nomo de Georgi Miĥalkov), prezidanto de la esperanta PEN-centro, estas ege flua, facila, senriproĉa kaj ĝuinda ankaŭ por nespertuloj, tial la verko, eĉ se ĝi ne atingas la pinton de la epokfaraj, donas tamen ĝuon; la lasta paĝo enhavas impresan, kvankam nur partan, liston de titoloj de la verkoj de Modest, kiuj estas ja legindaj ĉiuj. Carlo MINNAJA
Julian Modest: Printempa teruro. Eld. Eldonejo Libera, 2024. 84 paĝoj. ISBN 978-1-4457-5054-5.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|