MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

LINGVISTIKO

Ŝiboletoj: vortoj, kiuj malkaŝas sekretojn

Malkovri, ĉu iu vere estas ano de aparta etna grupo nur aŭskultante, kiel tiu prononcas certan vorton: jen mallonge la koncepto pri „ŝiboleto”. La vorto devenas de biblia rakonto pri antikvaj izraelidoj, kiuj uzis la vorton ŝiboleto por distingi apartenantojn al ilia tribo de malamikoj. Kiu ne povis prononci ĉi tiun vorton ĝuste, tiu ja estis rekonata kiel fremdulo.

Ŝiboleto estas do nenio alia ol vorto aŭ tuta frazo, kiun kelkaj homoj ne povas elparoli ĝuste, pro la propra akĉento aŭ specifaj ecoj de sia denaska lingvo. Ekzemple, en la itala, alilingvano kutime havas malfacilaĵojn prononci ĝuste la vorton gnocchi (aparta tipo de pastaĵo) aŭ cianfrusaglie (aro da plej diversaj neutilaj objektoj) aŭ aggeggio (ilo, instrumento). Ĉi tio okazas, ĉar al alilingvanoj ne estas kutimaj kelkaj sonoj tipaj de la itala lingvo kaj precipe duoblaj konsonantoj („gn” kaj „gl” estas mem ĉiam prononcataj kiel duoblaj, kvankam tio estas malofte klarigata kaj instruata al fremduloj).

Ŝiboletoj estas uzitaj en diversaj momentoj de la historio por identigi homojn de malsamaj grupoj, ofte eĉ en tre seriozaj situacioj. Fama rakonto temas pri la efraimidoj kaj la gileadanoj. Post batalo, la gileadanoj kontrolis la vadejon de la rivero Jordano kaj petis de tiuj, kiuj volis transiri, prononci la vorton ŝiboleto. La efraimidoj estis malkovritaj kaj sekve mortigitaj. Dum la dua mondmilito, cetere, nederlandaj soldatoj uzis la vorton Scheveningen por malkovri germanajn spionojn. Ĉi tiu vorto, nomo de nederlanda urbo, estas malfacile prononcebla por tiuj, kiuj ne estas denaskaj nederlandanoj.

Ovoj, butero, petroselo

Aldone: dum la enlanda milito de Niĝerio en la 1960aj jaroj, la registaraj trupoj uzis la vorton osodi por identigi membrojn de la etna grupo Igbo. Kiu ne povis prononci ĝin ĝuste, estis aŭtomate konsiderata malamiko. Alia scivoliga fakto estas, ke dum la usona enlanda milito la soldatoj de la Unio uzis la vorton butter (butero) por distingi siajn samlandanojn de konfederaciitaj infiltrantoj, ĉar sudaj soldatoj kutimis prononci ĝin laŭ propra akĉento.

En 1937 la diktatoro de Dominika Respubliko, Rafael Trujillo, ordonis masakron kontraŭ haitianoj. Por identigi ilin, oni postulis prononci la vorton perejil (petroselo). Haitianoj, kiuj parolis kreolan, ne povis facile elparoli la hispanan „r”, tiel ke tiuj, kiuj eraris, estis mortigataj.

Menciindas ankaŭ tio, ke dum la enlanda milito de Srilanko, singalaj soldatoj uzis frazojn en la singala por identigi anojn de la tamilaj grupoj. La tamiloj, havante malsaman akĉenton kaj ne kutimiĝintaj al iuj sonoj, estis simple rekoneblaj.

„Dzordz Bus, take me to... cerc!”

Estas vortoj en diversaj lingvoj malfacile prononceblaj por tiuj, kiuj ne apartenas al la sama etna aŭ lingva grupo. Jen kelkaj ekzemploj: plej multaj grekoj ne povas prononci la sonojn „ĉ”, „ĝ”, „ŝ”, „ĵ”, tiel ke la iama prezidanto de Usono George Bush estas nomata de ili „Dzordz Bus”! Preĝejo (church en la angla) estas, siaflanke, kutime elparolata kiel ... „cerc”. Por germanoj, aparte malfacila estas la angla vorto squirrel (sciuro), pro la kombino de la sonoj „qu” kaj „r'l”. Ĉi tio estas ŝiboleto iam uzata de aliancanoj dum la dua mondmilito por identigi germanajn spionojn. Male, por tiuj, kiuj ne estas denaskaj hispan-parolantoj, murciélago (vesperto, pipistrelo) povas esti tre malfacile elparolebla, kaŭze de siaj kompleksaj sonoj kaj multaj silaboj.

La franca prononco de la urbo Rouen estas malfacila por multaj ne-franclingvanoj pro la gorĝa sono „r” kaj la nazaligo de fina vokalo. Ankaŭ la japana vorto Furansu (Francio) povas esti malfacila por anglalingvanoj pro la malsama silaba strukturo kaj la ĉeesto de sonoj, kiuj ne ekzistas en la angla. Fine, en la korea, eomma signifas panjo, sed la ĝusta prononco de la sono „eo” estas malfacila por tiuj, kiuj ne estas de Koreio.

Konkludo

Ŝiboletoj estas fascina ekzemplo de la maniero, kiel lingvo povas esti uzata por identigi kulturajn aŭ naciajn apartenojn. Ilia uzo por diskriminacii homojn nun estas bonŝance malofta, tamen studi ilin helpas nin pli bone kompreni, kiel vortoj povas influi nian vivon kaj identecon. Pripensante la suprajn historiajn ekzemplojn, eblas cetere aprezi la lingvan kaj kulturan diversecon, kiu karakterizas nian mondon.

case
Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 08/09, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-07-03