MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Spirita vivo

KATOLIKISMO

Katolika Eklezio en statistikoj

La statistikaj jarlibroj de Vatikano ĉiam proponas interesan superrigardon de la evoluo de la Katolika Eklezio tra la tuta mondo. Ne mirinde do, ke ankaŭ la lastaj jarlibroj, Annuario Pontificio 2024 (Pontifika Jarlibro 2024) kaj Annuarium Statisticum Ecclesiae 2022 (Statistika Jarlibro de la Eklezio 2022), kiuj estas eldonitaj de la de Centra Statistika Oficejo de la Eklezio en aprilo de ĉi tiu jaro, reprezentas seriozajn kaj fakajn fontojn por analizo de la evoluo de katolika dinamiko en internacia skalo.

La resumitaj statistikaj indikiloj en la lastaj jarlibroj provizas bazajn kaj utilajn informojn pri la vivo de la Katolika Eklezio en la mondo de la 1a de decembro 2022 ĝis la 31a de decembro 2023 kaj permesas kompili sintezon de ĝiaj ĉefaj tendencoj. Jen kelkaj mallongaj personaj pripensoj nur pri la du bazaj aspektoj de la evoluo de la Katolika Eklezio: la nombro de katolikoj kaj la nombroj de episkopoj kaj pastroj. Juĝu mem!

Nombro de katolikoj pliiĝas

Tutmonde la nombro da baptitaj katolikoj pliiĝis de 1376 milionoj en 2021 al 1390 milionoj en 2022, kio reprezentas alkreskon de 1,0 %. La nombro da kredantoj pliiĝis precipe sur la afrika kontinento (+3 %); dume Eŭropo restas stabila ĉe 286 milionoj da katolikoj. En Ameriko kaj Azio la kresko de la nombro de katolikoj (+0,9 %, resp. +0,6 %) estas konforma al la demografia evoluo de tiuj du kontinentoj.

Tio signifas ankaŭ, ke la Papo estas la spirita reprezentanto kaj gvidanto de la plej granda religia komunumo en la mondo (ĉ. 18 % de la monda loĝantaro) kaj havas ofte pli altan rektan influon sur siaj kredantoj ol la ŝtata potenco en ties landoj. Laŭ tiu vidpunkto Vatikano, la plej malgranda internacie agnoskata ŝtato de la mondo, aperas, se diri metafore, inter la tri plej popolriĉaj grandpotencoj sur nia planedo, kune kun Barato kaj Ĉinio.

Oni supozas, ke en 2050 ĝis 75 % de la katolikoj devenos el landoj ekster „okcidenta civilizacio”, kio signifas, ke Afriko kaj Azio estos ŝlosilaj geopolitikaj teritorioj por Vatikano. Sed restas la demando, kiel la nuna tutmonda sekureca krizo, karakterizita per multaj konfliktoj en la mondo, eniros en ĉi tiun situacion kaj ĉu la ĝenerala tendenco de pliiĝo de la tuta nombro de kredantoj estos konfirmita.

Nombro de pastroj malpliiĝas

Favora tendenco koncernas la nombron de episkopoj, kiu pliiĝis je 0,25 % en la dujara periodo 2021-2022. La plej signifa kresko estis registrita en Afriko (+2,1 %) kaj Azio (+1,4 %), dum en Eŭropo estis eta malkresko (-0,6 %).

En 2022 estis registrita plia malpliiĝo de la nombro de la pastroj kompare kun la antaŭa jaro. Ĉi tiu malkreska tendenco daŭras ekde 2012. Entute, la nombro da pastroj en la mondo en 2022 malpliiĝis je 142 kompare kun 2021. Dum en Afriko kaj en Azio la nombro de la pastroj montras konstantan dinamikan kreskon (+3,2 % kaj +1,6 %), tiu malpliiĝo estas precipe videbla en Eŭropo (-1,7 %) kaj Oceanio (-1,5 %).

Estonteco

Ĉi tiuj ekzaktaj statistikaj indikiloj montras taskojn, kiuj atendas la Katolikan Eklezion en proksima estonteco, precipe koncerne pastrajn alvokiĝojn kaj la distribuiĝon de klerikoj kaj monaĥoj en iuj regionoj de la mondo, kiel Eŭropo, Ameriko kaj Oceanio. Tamen, statistikoj de Afriko kaj Azio indikas disvastiĝon de la kristana mesaĝo sur ĉi tiuj kontinentoj. Por diri pli ĝuste, la tutmonda tendenco konfirmas la dominecon de Afriko (kaj eble Azio) en la geopolitika sfero de intereso de Vatikano.

haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 10, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-06