MedioBELGIORadioaktiva rubo, kien?Nuntempe 40 % de la elektrobezono en Belgio devenas de atomenergio. Tie la unua atomcentralo ekfunkciis jam en 1975. Sekve la lando konfrontiĝas kun la problemo de radioaktiva rubo, same kiel ĉiuj landoj kun atomcentraloj. Ĝis nun oni stokis radioaktivan rubon en rustorezistaj bareloj, plenigitaj per betono ĉirkaŭ la radioaktivaj elementoj. Tiuj ujoj amasiĝas en konstruaĵoj kun dikaj betonaj muroj. Post jardekoj da esploroj oni nun survojas al solvo por definitiva stokado. „Mi ne volas radioaktivecon en mia ĉirkaŭaĵo!”Sed la unua solvenda problemo estas trovi eblan lokon. Temas ne nur pri la geologia strukturo de la tereno. Pli tikle por dense loĝata lando kiel Belgio estas akiri la ĝeneralan konsenton de la loĝantaro en la ĉirkaŭaĵo de la stokejo. Tio signifas sisteman informadon de la loĝantaro, traktadon kun lokaj instancoj pri garantioj por la sano kaj eblaj avantaĝoj por la komunumo. Tiun interkonsenton oni finfine akiris en tereno kun argila subgrundo de la komunumoj Mol kaj Dessel. Por plie trankviligi la loĝantojn oni tie serĉis kaj trovis kelkcent volontulojn, kies sanon oni regule kontrolas kaj komparas kun la landaj statistikoj por eventuale tuj trovi anomaliojn ĉe la loka loĝantaro. Radioaktiveco? Ĉie!Radioaktivaj rubaĵoj ne venas nur de atomcentraloj. Ankaŭ en medicino kaj eĉ agrikulturo (ekz. radiado de plantoj por konservado) kaj industrio (ekz. kontrolo de veldaĵoj) oni uzas radioaktivajn materialojn. Kaj fine oni uzas ilin en malkonstruado de atomreaktoroj. Ne ĉiuj materialoj estas same danĝeraj kaj nocaj. Oni dividas ilin en tri kategoriojn: malalt-, mez- kaj alt-radioaktivajn. Multaj elementoj gravas por difini la kategorion, sed la ĉefa distingilo estas la duoniĝa tempo. Radioaktivaj elementoj nature perdas sian aktivecon. Por mez-radioaktivaj rubaĵoj la intenseco de la radiado duoniĝas en malpli ol 30 jaroj. Post 300 jaroj oni povas certi, ke tiuj materialoj ne plu povas noci per danĝeraj radioj. Surtera konservadoNuntempe oni unue reduktas la volumenon de la ruboj sub fortikega premilo. Oni kolektas ilin en bareloj kaj ĉirkaŭas per mortero, poste kolektas en „monolitoj”. Tiujn kontenerojn oni kolektas en nova konstruaĵo. La stokado okazas per aŭtomatoj. La plej aktivaj troviĝas en la mezo. Ilia pozicio kaj detaloj estas registritaj kaj kontroleblaj per internaj detektiloj. Post proksimume 50 jaroj la tuta konstruaĵo plenos. Oni kovros ĝin per 4-metra tertavolo kaj priplantos. Tiel la situo apartenos kvazaŭ tumulo al la pejzaĝo. Sed, se necesas, oni povas ĉiam remalfermi ĝin. Subtera konservadoLa altradioaktivajn rubojn oni nun konservas en „superkonteneroj”: oni ĉirkaŭas la materialon per karbonŝtalo kaj betono en barelo el rustrezista ŝtalo. Sed de jardekoj troviĝas esplorlaboratorio Hades je 225 metroj sub la terosurfaco. Tiu situo montriĝas plej bona por definitive stoki tiujn kontenerojn. Ĝi troviĝas sub argilotavolo. Argilo havas diversajn avantaĝojn: ĝi ne tralasas akvon, kaj ĉar ĝi estas pasteca, fendoj – ekzemple pro granda tertremo – aŭtomate refermiĝas. Krome ĝi ensorbas radiojn. Ekzistas en la mondo diversaj ekzemploj de fosilioj, kiuj perfekte konserviĝis dum jarcentoj en argila tavolo. Sed la altradioaktivaj ruboj elradias ankaŭ varmon. Oni nun ankoraŭ esploras, ĉu la konstanta varmo eventuale povus modifi la strukturon de argilo. Kiam oni akiros certecon, ke tio ne okazos, oni ekkonstruos serion da tuboj por stoki la kontenerojn kaj – post kvindek jaroj da plenigado – plenigos ĉiujn ŝaktojn. Ankaŭ tie oni daŭre kontrolos per enkonstruitaj detektiloj. Ankaŭ tie eblus denove malfermi la konservejon, sed tio estus multe pli kompleksa ol ĉe surtera konservejo. La detalaj planoj pretas kaj – post favoraj rezultoj de la laboratorio – la realigo de la stokejo povos eki. Informado ĉe TablooLa organiza teamo konscias, ke daŭra informado de la publiko estas nepraĵo. Ili konstruis grandan informcentron: Tabloo. Ĝi plenas je simboleco, ankaŭ inspirita de Esperanto kiel ponto inter plej diversaj lingvoj kaj ideoj. La formo de la konstruaĵo povas pensigi pri tablo, sed precipe gravas la ideo de ĉetabliĝo por libere interŝanĝi ideojn kaj sciojn. Oni uzas duoblan „o”, ĉar kunigo de la du literoj pensigas pri la Möbius-rubando. Oni sisteme uzas tiun finaĵon por la indikiloj: Introo – Turismoo – Bistroo – Expoo – Panoo (por panoramejo sur la tegmento). En la enirhalo pendas 1000 paperfalditaj gruoj, kiujn infanoj origamie faldis. La ekspozicio havigas interesajn informojn pri atomenergio, ĝiaj aplikoj, ebloj, esploroj. Ĉiutage ĝin vizitas grupoj da gelernantoj kaj ankaŭ plenkreskuloj. Oni povas mendi ĉiĉeronon aŭ individue viziti pere de kapaŭdilo. La centro havas festosalonon por plej diversaj prezentadoj. Tiel tiu centro konstante informadas kiel eble plej vastan publikon.
Ivo DURWAEL
Belgio
|