Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

LATIN-AMERIKO

Barakto inter mondpotencoj

Ekde la 15a jarcento, kiam la eŭropanoj malkovris Amerikon, la bataloj kaj la baraktoj inter la eksterlandaj (kaj ofte eksterkontinentaj) registaroj determinis la destinon de tiu ĉi mondoparto.

Nun Latin-Ameriko troviĝas sub la influo de du blokoj: Usono kaj aliaj membroj el NATO ĉe unu flanko, Ĉinio kaj aliaj landoj, kiuj kontraŭstaras la usonan politikon, ĉe la alia. Ambaŭ blokoj celas atingi la superecon en la regiono. Ili subtenas, rekte aŭ ne, la latin-amerikajn politikistojn, kiuj volas alproksimiĝi.

Argentino kaj Ĉinio

Kiam okazas granda politika ŝanĝiĝo en lando, ofte la eksteraj rilatoj ŝanĝiĝas laŭe. Brila ekzemplo estas Argentino, kiu antaŭe havis registaron „amikecan” al Ĉinio kaj Rusio. Tuj post la prezidantaj elektoj ĝi eĉ kandidatiĝis kiel monda partnero de NATO.

Argentino proksimiĝis al Ĉinio, kiam institucioj kiel la Internacia Mona Fonduso premis por ŝanĝo de la ekonomia politiko post la grava financa krizo de 2001, kiam Argentino ne povis pagi sian nacian ŝuldon. En tiu momento la ĉina subteno permesis, ke Argentino aliris internacian krediton sen alpreno de nepopularaj politikoj kiel buĝetoredukto, kiam neniu volis prunti monon al ĝi.

Ĉinio subtenis Argentinon ne pro altruismo, kaj post nelonge ambaŭ ŝtatoj interkonsentis multajn aferojn. Ekzemple, dum la 2000aj jaroj Ĉinio fariĝis unu el la plej grandaj komercaj partneroj de Argentino, en 2009 kaj en 2015 Argentino interkonsentis kun Ĉinio por pagi sian ŝuldon per juanoj anstataŭ dolaroj. Ĉinio investis en argentinaj minoj por la ekstraktado de ercoj kiel litio, oro kaj arĝento. En 2017 estis konstruita radia bazo por la Ĉina Nacia Kosma Agentejo en la okcidento de Argentino. Ĉinio kaj Argentino havis bonajn rilatojn ĝis la prezidantiĝo de Javier Milei en 2023.

Javier Milei

La antaŭaj argentinaj registaroj laboris dum 20 jaroj por havi bonajn rilatojn kun Ĉinio, dum Milei iras en tute alia direkto.

Anstataŭ trakti kun Ĉinio pri la argentina ŝuldo, Milei malpligrandigis publikajn elspezojn kaj parolis kun la Internacia Mona Fonduso. Anstataŭ daŭrigi argentinan procedon por aliĝi al BRICS (kies ĉefaj membroj estas Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko), Milei komencis procedon por aliĝi al Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo, kiu enhavas plejparte landojn el okcidenta Eŭropo. Kaj anstataŭ neŭtraleco Milei publike elektas subtenon al Ukrainio kaj Israelo.

Milei ne agas tiel senkiale. Nun landoj kiel Usono kaj Israelo celas investi en Argentino pli ol sub la antaŭa registaro. La argentina prezidanto ŝajnas havi bonan personan rilaton kun entreprenistoj kiel Elon Musk, kiu estas interesata pri ekspluatado de litio por la elektraj aŭtomobiloj de Tesla.

La estonteco de Latin-Ameriko

Argentino estas ekzemplo de la radikalaj ŝanĝoj, kiujn suferas latin-amerikaj landoj. La batalo inter la mondpotencoj ne helpas plibonigi la stabilecon de la latin-amerikaj landoj. Tio, kio okazas en Argentino, okazas ankaŭ en multaj aliaj landoj (kiel Brazilo, Ĉilio, Peruo, Kolombio, Ekvadoro, Meksiko ktp), kiuj travivas politikan polusigon, internacian ŝuldon kaj malstabilecon.

Do, ofte la homoj ne havas tempon por zorgi pri la pozicio de sia lando en la internaciaj konfliktoj, kiuj okazas pli ol 10 000 kilometrojn for. Oni esperas nur, ke la registaroj povas decidi, kio estas plej bona por oni mem. Kaj oni esperas ankaŭ, ke la profito, kiun oni eble gajnos per alianco kun unu flanko, superas la perdojn, kiujn oni eble suferos per disrompo kun la alia flanko.

leoa
Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio


Leonardo ARAYA estas diplomito pri sociologio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 07, p. 4.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Leonardo Araya el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-06-04