MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

NIĜERIO

Pri religio kaj politiko

Veturante tra Abuĝo, la ĉefurbo de Niĝerio, precipe en la Centra Komerca Distrikto, oni renkontas du majestajn konstruaĵojn gracie flankantajn popularan aŭtovojon: la nacian moskeon kaj la nacian kristanan centron. Ĉi tiuj arkitekturaj famaĵoj en la politika centro de la lando substrekas la profunde religian karakteron de Niĝerio.

Necertaj statistikoj

En la pasinteco oni ofte diskutis pri la religia demografio de Niĝerio. Iuj asertis 50 % islaman kaj 50 % kristanan dividon, dum aliaj sugestis 50 % islaman, 40 % kristanan kaj 10 % animisman distribuon. Tamen ĉi tio restas tikla afero kun suspektoj, ke tiaj taksoj havas politikajn nuancojn. La rilatumo inter kristanoj kaj islamanoj restas konjekto. Do oni nur nun aludas pri tio, ke la nordo estas plimulte islama, kaj la sudo plimulte kristana.

Pilgrimoj

Ĉiujare miloj da niĝerianoj plenumas religiajn pilgrimojn al Sauda Arabio plenumante sian devon kiel unu el la „kvin pilieroj” de Islamo. Ĉi tiuj pilgrimantoj fiere gajnas titolojn kiel alhaĝialhajĝja. Kvankam tio ne estas parto de la kristanaj dogmoj, kristanoj simile iras al Israelo kaj Jordanio iĝante „jerusalemaj pilgrimintoj”.

Lernejoj

Historie misiistoj starigis lernejojn en la sudaj regionoj de Niĝerio, ofte aligitajn al preĝejoj. Sekve, sudaj kristanoj pli proksime rilatas al okcidenta aŭ sekulara edukado. Tamen, pro religiaj supereco-disputoj tiuj lernejoj estis poste transprenitaj de la registaro, kvankam iliaj nomoj restas senŝanĝaj. En la nordo, kie Islamo enradikiĝis, la emfazo ĉiam estis sur islama edukado.

Ironie multaj individuoj, kiuj elmontras siajn religiajn titolojn, malsukcesus en ekzameno pri honesteco. Elektite al ŝtatofico ili ofte misuzas publikajn financojn sen respondeco. Ĉu islamaj, ĉu kristanaj, la politikistoj akuzitaj pri ŝtelado trovas rifuĝon inter siaj religiaj fratoj kaj etnoj.

Centra rolo

Niĝerio plene akceptis demokration en 1999 post jaroj da puĉoj. Religio, kvankam ĝi ne signife influas moralan reputacion, ludas centran rolon en niĝeria politiko.

Promenante tra la stratoj de suda Niĝerio oni eble ne tuj perceptas la religian apartenon de la renkontitaj homoj surbaze de ilia vesto, parolado aŭ konduto. Same en multaj nordaj urboj. Tamen kiam ekestas religiaj diskutoj lojalecoj evidentiĝas. Politikistoj ekspluatas ĉi tiun konscion uzante ĝin por dividi aŭ unuigi la loĝantaron surbaze de tio, kio servas iliajn interesojn. Homoj ofte estas instigataj voĉdoni por kandidatoj de sia propra etno aŭ religio, eĉ se al tiuj kandidatoj mankas gvidkapabloj.

Politikaj kalkuloj

Religio fariĝas ilo por certigi voĉojn dum elektoj. Ekzemple Bola Tinubu, joruba islama politikisto (kies edzino estas pastro en unu el la plej grandaj pentekostaj eklezioj de Niĝerio), elektis alian islamanon, Kashim Shettima, kiel balotpartneron el la nordo dum la lasta voĉdonado.

Kvankam islam-islama etikedo estas ĝenerale malaprobata, la kandidato strategie kalkulis, ke la joruboj voĉdonos por li pro du kialoj: unue, la joruboj (kiuj estas plejparte kristanaj) estas inter la plej religie toleremaj etnoj en Niĝerio, kaj due, ili subtenas siajn proprajn tribanojn. En la ĉefe islama nordo, li esperis ricevi grandan subtenon per sia balotpartnero. Se li estus elektinta nordan kristanon, li eble alfrontus defiojn, ĉar norda kristano verŝajne estus malpli populara ol norda islamano.

La strategio de Tinubu estis venka: kvankam li ricevis malmultajn voĉojn ekzemple en la (plejparte katolika) oriento de la lando, la rikolto en la nordo signife helpis al li gajni en 2023 la ŝtatprezidantan elekton.

good
Gabriel Olubunmi ÒSHÓ-DAVIES
Niĝerio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 07, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gabriel Olubunmi Òshó-Davies el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-06-02