PolitikoOPINIOSenefikaj barilojEn la pasinteco landoj emis protekti sian teritorion kontraŭ malamikaj invadontoj. Hodiaŭ riĉaj landoj provas protekti sin plej ofte kontraŭ rifuĝintoj, kiuj fuĝas de siaj propraj landoj, ĉu pro ekonomiaj, ĉu pro sekurecaj kialoj. La rimedoj, kiujn oni uzas por malstimuli tiajn invadojn, estas ofte sensukcesaj. La Granda Muro de Ĉinio estis ekonomie noca kaj en 1644 tute malsukcesa, kiam Ĉinio estis invadita. En sia kampanjo en 2016 Donald Trump fanfaronis, ke li konstruigos muron inter Meksiko kaj Usono por malhelpi la enfluon de kontraŭleĝaj enmigrantoj kaj ke Meksiko pagos la koston. En la kampanjo por la brita referendumo en 2016 pri „Briteliro” (t.e. por forlasi Eŭropan Union) la eliremuloj apelaciis al la timo de multaj britoj, ke enmigrado estas noca por la britaj ekonomio kaj kulturo kaj devas esti forte reduktita. La usona muroKio okazis al Usono kaj Britio post 2016? En Usono, parto de la muro promesita de Trump estas konstruita (pagis Usono!) sed nur por simbole kaj parte plenumi la politikan promeson. Ĝia ekzisto neniam havis sencon: en la pasinteco multaj homoj el Mez- kaj Sud-Ameriko venis kiel turistoj kaj neniam reiris al siaj landoj post la senvalidiĝo de siaj vizoj. Pluraj milionoj da kontraŭleĝaj enmigrintoj loĝas en Usono jam de pli ol dek jaroj. Tage (jes, ĉiutage!) averaĝe Usono enskribas 2200 laŭleĝajn enmigrantojn dum ĝis 5000 envenas kontraŭleĝe – el ili nur parto estas elpelata. En 2021 rekorda nombro de ĉirkaŭ 1 700 000 personoj estis haltigita ĉe la suda landlimo, kio supozigas, ke centmiloj da aliaj trapasis. Registara promesoEn Britio post la venko en la referendumo en 2016 de la „briteliremuloj”, la registaro promesis draste malpliigi la kvanton de kontraŭleĝaj enmigrantoj. La plimulto (preskaŭ 60 %) alvenas trans Manikon en malgrandaj kaŭĉukaj boatoj aŭ pertunele (ĉ. 25 %) kaŝitaj en ŝarĝveturiloj, kio ofte kaŭzas la pereon de centoj da viktimoj de homkontrabandistoj (same kiel okazas inter Nord-Afriko kaj Italio). Ĉirkaŭ 15 % alvenas aere sen la taŭgaj dokumentoj. La promeso montriĝis esti tiom vana kiom tiu de Trump. La oficiala statistiko publikigita de la registaro mem indikas, ke pli ol 135 000 personoj provis kontraŭleĝe enmigri ekde 1 januaro 2018, kaj ke la kvanto kvarobliĝis de iom pli ol 13 000 en 2018 ĝis pli ol 52 000 en 2022. 90 % de la enmigrantoj petas azilon kaj rajtas resti en la lando dum la prilaborado de la azilpeto. Krom ili, oni taksas ke ĝis 1 200 000 personoj vivas kontraŭleĝe en Britio pro la kvanto da homoj, kiuj venis turiste kaj restis post la senvalidiĝo de siaj vizoj, kiel en Usono. Ekzemple, la registaro malkaŝis, ke en la jaro 2020 pli ol 20 500 baratanoj restis en Britio post la senvalidiĝo de la vizoj. Panikecaj manovrojLa nuna brita registaro devas submetiĝi al demokratia voĉdonado antaŭ februaro 2025 1; laŭ la antaŭtaksoj ĝin forte venkos la opozicio. La nunaj manovroj de la registaro estas panikecaj. Ĉar estas tiom malfacile haltigi la enfluon de migrantoj, ĝi volas anstataŭe forporti ilin al alia lando: Ruando. Jam de du jaroj ĝi klopodas leĝigi la eksporton de nedezirataj migrantoj. Pasintjare la brita Supera Kortumo deklaris, ke Ruando ne estas sekura lando, kie rifuĝintoj povas nek hejmiĝi nek prezenti azilpeton kaj ke la projekto kontraŭas kaj la britan kaj la internacian jurojn. Por nuligi tiun juĝon la registaro kreis leĝproponon nomitan The Safety of Rwanda Bill (Leĝpropono pri la Sekureco de Ruando). Praktike la registaro celas jure subfosi la britan juron, kiun ĝi mem kreas (sen paroli pri internacia juro kaj la Deklaracio de Homaj Rajtoj). Krome, estas rifuĝintoj el Ruando en Britio, kies azilpetoj estis akceptitaj, ĉar Britio agnoskis, ke ili ne povas vivi en sekureco en sia propra lando. La britan parlamenton konsistigas du Ĉambroj: la Ĉambro de Deputitoj (elektitaj parlamentanoj, kiuj kreas leĝoproponojn) kaj la Ĉambro de Lordoj (la „Supera Ĉambro”, kiu revizias la leĝproponojn). La leĝpropono estis sendita plurfoje al la Supera Ĉambro por aprobo kaj ĉiufoje estis malakceptita. Tamen, la Ĉambro de Deputitoj havas la povon ignori la rekomendojn de la Supera Ĉambro, se plimulto de la deputitoj tiel voĉdonas. La 23an de aprilo la registaro fine venkis, kiam la Supera Ĉambro malvolonte ĉesis kontraŭstari la leĝproponon. Interkonsento kun RuandoEn 2022 la brita registaro interkonsentis kun la ruanda registaro pagi 120 milionojn da britaj pundoj (ĉ. 140 milionojn da eŭroj) por la hejmigo de kelkaj migrintoj en Ruando. En marto ĉi-jare la brita Nacia Oficejo pri Kontokontrolado malkovris, ke je la fino de la jaro la registaro estos efektive elspezinta 370 milionojn da pundoj (ĉ. 430 milionojn da eŭroj), kvankam ĝis nun neniu migrinto ankoraŭ alvenis. La parlamenta opozicio, kiu verŝajne kreos la venontjaran registaron, deklaris, ke, se elektita, ĝi nuligos la leĝon. Kvankam la registaro nun sukcesis aprobigi la leĝon, ĝi devis konfesi, ke ne estas eble komenci la elpelflugojn antaŭ julio ĉi-jare (se ne estos juraj procesoj por plimalfruigi ilin); dume riveliĝis, ke la loĝlokoj preparitaj en Ruando por la migrantoj, fanfarone montritaj al la brita ministrino pri internaj aferoj pasintjare, estas venditaj. La kvanto de homoj, kiujn oni povos ĉi-jare sendi al Ruando, estas tute simbola – malpli ol 1 % de tiuj, kiuj petas azilon, kiuj ankoraŭ nombras pli ol 52 000. La registaro pravigas la projekton kiel malkuraĝigon de tiuj, kiuj volas kontraŭleĝe enmigri en Brition kaj tiucele elspezas enormajn sumojn. La registaro promesis pagi al Ruando po 20 000 pundojn por ĉiu homo tien sendita plus po 150 874 pundojn por la kostoj de prilaborado plus 120 milionojn da pundoj post la alveno de 300 homoj. Laŭ la ĉefa administranto de la Konsilio pri Rifuĝintoj en Britio, kies kunlaborantoj konstante rilatas kun rifuĝintoj, la minaco de elpelo al Ruando ne malkuraĝigos la migrantojn en norda Francio, kiuj pretas riski ĉion por transiri Manikon. En la mateno de la 23a de aprilo kvin el ili dronis dum malsukcesa vojaĝo. Migrintidoj en la registaroEstas interese noti, ke tri el la ĉefaj aktoroj en ĉi tiu dramo estas mem migrintidoj, t.e. infanoj de siatempaj migrintoj, kiujn Britio akceptis en la jaroj 1960aj: la ĉefministro Rishi Sunak, kies hinddevenaj gepatroj venis el orienta Afriko; eks-ministrino pri internaj aferoj Priti Patel, kies hinddevenaj gepatroj venis el Ugando; eks-ministrino pri internaj aferoj Suella Braverman, kies hinddevenaj gepatroj venis el Maŭricio kaj Kenjo. La patrino de la aktuala ministro, James Cleverly, naskiĝis en Sieraleono. Kontribuo al brita ekonomioEstas ankaŭ interese noti, ke, malgraŭ la kredoj de la „briteliremuloj”, la migrintoj historie kontribuis pli al la brita ekonomio ol ili forprenis laŭ oficialaj britaj statistikoj. Kiam Britio bonvenigis la migrintojn, edukis ilin kaj laborigis ilin, ili ĝenerale pozitive kontribuis al la brita vivo. Eĉ se kelkaj el iliaj infanoj partoprenas en la nuna brita registaro.
Diccon MASTERMAN
Dum la provlegado de la artikolo – pli precize la 22an de majo – la ĉefministro Sunak anoncis, ke estos novaj elektoj la 4an de julio kaj ke ne estos flugoj al Ruando antaŭ tiu dato. Pro tio, ili preskaŭ certe neniam okazos.
|