Moderna vivoINTERVJUOSolidara agrikulturoAnika, Kira kaj Pani rakontas pri siaj spertoj kaj agadoj en la kampo de solidara agrikulturo, kiun ili alpaŝis kiel projekton surbaze de siaj plurjaraj vojaĝoj. MONATO: Eble vi unue rakontu, kiel kaptis vin la ideo pri solidara agrikulturo. ANIKA: La vojo al tiu konkreta ideo estis longa. Ĝi baziĝas sur pli ol kvin-jaraj vojaĝspertoj de mi kaj mia ĝemelino Kira. Niaj spertoj en eksterlando ĉiam estis por ni tre valoraj, sed post tiuj jaroj ni kune estis en Grekio kaj konstatis, ke venis la tempo por ion konstrui per ni mem. Estas tempo redoni ion, kion ni sukcesis lerni dum ĉiuj niaj vojaĝoj. En humaneca etoso ni povis sperti surprize multan empation, malfermitajn brakojn, inspirajn interparolojn, kiuj sukcesis daŭre malfermi nian spiriton kaj niajn korojn. Unu el niaj celoj estas realigi kaj pluevoluigi tiun ekzistomanieron ankaŭ ĉi tie, en la kamparo de la iom malproksima Germanio. Pro nia malmultekosta vojaĝmaniero necesis ofte improvizi. Tio fortigis nian fidon al nekonatoj. Ofte ni estis parto de malgrandaj projektoj. En ili ni povis kunsperti traktadon de problemoj en diversaj kulturoj. Tio ĉio alportis al ni la kuraĝon ion entrepreni sen sukcesgarantio. Ni ŝatas kunhavi tiun sintenon al la vivo kun homoj en nia regiono, kuraĝigi ilin por entreprenado, kie malsukceso estas rigardata kiel evoluŝanco. Dum tiu tempo ĉio estis tre malpreciza en niaj kapoj: estu soci-ekologia projekto, prefere en eksterlando, en Francio estus bone! En la sekvaj jaroj ni ekkonis Pani, kiu havis similajn ideojn. Ĝuste antaŭ terenaĉeto en Francio ekis la kovimo-pandemio, kaj ni decidis utiligi resursojn en Germanio anstataŭ atendi la momenton senprobleme transiri landlimojn. Jam antaŭe Kira laboris en solidara agrikulturejo en la luneburga erikejo. Poste ni ambaŭ partoprenis en agrikultura seminario en Wendland, kaj nia projekto konkretiĝis. Estiĝu malgranda solidara agrikulturejo kun ne pli ol 120 membroj 1 kaj precipe ankaŭ kun klara socia aspekto krom la verdaĵkultivado. Ni ŝatus krei renkontiĝejon en la kampara regiono de la luneburga erikejo, kio kompletigos la ofertojn, kiaj estas ekzemple la kreado de volontula fajrobrigado kaj la tradicia Faslam-societo 2. MONATO: Ĉu vi konsideras, ke iam vi povos fariĝi plentempaj agrikulturistoj? Kiujn obstaklojn vi devos venki? Kiujn vi jam venkis? ANIKA: Nia celo estas dungiĝi ne plentempe en la societo pri solidara agrikulturo. Nia celo por ni tri estas okupiĝi pri tio po 20 horojn semajne. Pro nia nuntempa agado ne eblas pagi al ni salajron (ni estas ĉirkaŭ 44 aktivaj membroj). Ni estas tre feliĉaj, ke ni ĝis nun sukcese povis havi multajn kultivaĵojn kaj precipe, ke ni sukcesis trovi helpemajn, amindajn kaj laboremajn membrojn. Nun ni celas kreskigi la semajnan produktadon de legomoj. Por atingi tion ni pligrandigos la bedojn je unu triono. Ni klopodos varbi novajn membrojn. La obstakloj, kiujn ni jam venkis, estas tro multnombraj, kaj ne eblas listigi ĉiujn ĉi tie. Ekzemple, la putkonstruo. Pro nia malgranda buĝeto ni serĉis kaj aĉetis tre multajn konstrumaterialojn per retejoj por uzitaj aĵoj. Plia obstaklo estas la vivtenado de junaj plantoj, kiujn ni mem ne antaŭkreskigas. En la unua sezono nia solvo bedaŭrinde estis ne-optimuma. Do, spite al nia idealo, ni decidis dum la dua sezono akcepti la solvon de torfbazita junplantkultiventrepreno kaj en tiu jaro konstrui propran kultivejon de junaj plantoj. Du gravaj obstakloj, pri kiuj ni aktuale okupiĝas, estas la tre strikta limigo pri akvoelpreno (500 m3 jare) fiksita de la distrikto kaj la maleblo konservi vintrajn kultivaĵojn. MONATO: Kiel la projekto ŝanĝis vian vivon? ANIKA: La solidara agrikulturo profunde ŝanĝis nian vivon. Antaŭe ni kutimis al plurtagaj ekskursoj, sed nun ni tion planas por difinitaj datoj laŭ la postuloj de la solidara agrikulturo (ekzemple la ĉiusemajna rikolto okazas ĵaŭde). Krome nia libertempo estis tre limigita dum la ĉefa somera sezono. Nur per ofta volontula helpado fare de kunloĝantoj, amikoj kaj membroj ni sukcesis fari la plej fortajn laborojn. Favora flanko de niaj ŝanĝiĝoj estas niaj sukcesospertoj, ĉar por ni tri temas pri la unua plej granda projekto en nia vivo. Senti, ke sufiĉe multe jam bone funkcias, la legomoj bongustas, kaj ke ni konstruas ĉarman komunumeton, kie kunestado estas riĉiga, motivigas kaj fortigas nin. MONATO: Ĉu vi havas kontaktojn kaj spertinterŝanĝojn kun aliaj solidaraj agrikulturistoj? ANIKA: Ni membras en la reto Solidara agrikulturo, Kira tenas kontakton kun solidara agrikultura grupo, kie ŝi laboris antaŭe, fojfoje ni kontaktas aliajn solidarajn agrikulturistojn por interŝanĝi sciojn. Ni kuniĝis kun aliaj proksimaj solidaraj agrikulturistoj en rilato kun liverado de junplantoj. Ofte ni ricevis bonajn konsilojn de nia sperta liveranto de junplantoj. Precipe ni alstrebas pli intensan retumadon, pri kio ni ankoraŭ ne sukcesis pro tempomanko. MONATO: Kion vi konsilas al homoj, kiuj ŝatas sekvi vian ekzemplon? ANIKA: Por tiu, kiu intencas gajni kiel eble plej multe da mono kaj ankaŭ kiel eble plej malmulte labori, solidara agrikulturo ne taŭgas. Ni konsilas sufiĉe longan prepartempon, sed ankaŭ kuraĝon. Fari nenion kaj neniam realigi projektojn, ĉar la plano ne promesas centelcentan sukceson, malebligas havi multon favoran. Por ĉiuj problemoj troveblas solvoj, se la afero maturiĝas kaj estas sufiĉa memfido kaj engaĝiĝo. Niaopinie, ankaŭ tre gravas stabila socia kuniĝo de homoj, kiuj emas subteni. Ne malesperi je ĉiu malsukceso. Precipe ĉiam ĝoji resti subĉiele kaj labori pri plantoj. MONATO: Kiuj homoj povus subteni vin? Kiel? ANIKA: Subteno al ni povas okazi laŭvole. En nia regiono ni kompreneble serĉas homojn, kiuj emas membriĝi (tio signifas ĉiusemajnan ricevadon de legomoj.) Sed ankaŭ eblas subteni per membriĝo en la societo. Cetere, povas turni sin al ni homoj, kiuj emas ekzemple metie helpi, donaci (konstru)materialojn kaj ĝardenilojn aŭ spertas pri akirado de subvencioj ktp. Ĉiu homo kun volo subteni nin povas prezentiĝi en nia retejo www.zuwachs.net. Ni bonvenigas ankaŭ helpajn kritikojn aŭ aliajn reagojn. 1. Klientoj kun jardaŭraj kontraktoj transprenantaj la kostojn de la biologia agrikulturo kontraŭ ĉiusemajna ricevo de rikoltaĵoj.2. Karnavalsimila regiona kutimo.Frank MERLA
|