MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ALBANIO

Perforto en la reĝa kortego

Albanio estas nuntempe respubliko. Nur en la periodo 1928-1939 ĝi estis reĝlando, sub Ahmet Zog la 1a. La reĝlando falis post la faŝista itala okupacio la 7an de aprilo 1939. Post la dua mondmilito la komunista registaro ne permesis al Zog reveni patrujen kaj krome nuligis ĉiujn traktatojn subskribitajn de li. La reĝa familio vagadis tra diversaj landoj (Turkio, Egiptio, Hispanio, Britio, Francio, Sud-Afriko). La eksreĝo mortis en la jaro 1961 en Francio.

La reĝino Geraldine Apponye, usonhungara, kun sia sola filo Leka revenis en la patrujon en la fruaj 1990aj jaroj, ne agnoskite de la albana parlamento. Tamen la ŝtato permesis al ili pluloĝi en la iama reĝa palaco en Tirano kaj klopodis profiti de ilia vasta amikaro el la ceteraj reĝlandoj de la mondo. Dume mortis la eksreĝino Geraldine kaj ankaŭ ŝia filo Leka kaj la bofilino Elizabeth (aŭstraliano).

Geedziĝo – kaj divorco?

Restis la nepo de Ahmet, Leka la 2a, kiu antaŭ pluraj jaroj edziĝis al la albanino Elia Zaharia, kiu baldaŭ naskis filinon. La majesta geedziĝfesto okazis en la Prezidenta Palaco en la montetoj de Tirano, en ĉeesto de reprezentantoj el 70 mondaj reĝlandoj.

Surprize la publiko de Albanio estis informita pri tio, ke la tronheredinto Leka la 2a antaŭ pluraj monatoj forlasis la reĝan palacon dum atendado de divorco kaj ekloĝis en luita apartamento. Dume, laŭ interkonsento, lia edzino Elia restas en la palaco, kaj Leka rajtas viziti sian filinon kiam ajn. Sed la 5an de marto 2024 Leka priraportis en la policejo perforton faritan de liaj bopatro kaj edzino. La epizodo estis filmita de li mem.

Aperis multaj komentoj kaj favoraj kaj malfavoraj al la princo. Oni atendas juĝproceson. Ĉiuj bedaŭras tian malfeliĉan rilatrompiĝon de la ŝajne feliĉa reĝeca paro.

bame
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio


Bardhyl SELIMI (1945) finstudis pri matematiko en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 07, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-07-22