MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Turismo

VIDINDAĴOJ

Viena Muzeo malfermita

Post tri jaroj de renovigo la Viena Muzeo denove akceptas vizitantojn. La iama „Historia muzeo de Vieno” troviĝis en trietaĝa domo. Oni intencis ne nur renovigi, sed ankaŭ pliampleksigi la muzeon.

La konstruaĵo ne ebligis aldonan ŝarĝon de du pliaj etaĝoj. Pro tio arkitekta teamo kreis eksterordinaran projekton. La kvara kaj kvina etaĝoj, kiuj ricevis la moknomon „matraco” (vidu la foton), estis konstruitaj tute sendepende de la malnova domo kiel ŝelaĵo.

Ŝvebanta baleno

La muzeo ricevis donace metal-lignan balenon de iama restoracio „Zum Walfisch” (Ĉe la balen-fiŝo) en la distrokvartalo Prater. La baleno tronis kiel maskoto super la enirejo de la gastejo pli ol 60 jarojn kaj estis ŝatata de vienanoj.

Post restaŭrado la baleno nun ŝvebas en la centra halo de la muzeo danke al kompleksa statikaĵo super la vizitantoj. Unue ĝi estis sennoma. Per voĉdono vienanoj elektis nomon. Nun la baleno nomiĝas Poldi, karesformo de Leopold.

Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 06, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renate kaj Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-05-05