MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

DILEME

La itala paradokso pri elektraj aŭtoj

La alveno de elektraj aŭtoj, ekaperintaj en la lastaj jaroj kaj iĝantaj pli kaj pli oftaj ĉefe en la okcidenta mondo, ŝajnas mejloŝtono modifonta la estontecon de moviĝado en la tuta mondo. Tamen, ĉiu nacio havas sian propran vojon kaj siajn proprajn ecojn kaj ritmojn rilate al plena akcepto de tiu ĉi noveca kaj ekologia teknologio. Oni konsideru Italion, landon, kiu spite al klare kreskanta entuziasmo de lokanoj pri elektraj aŭtoj, troviĝas en ia paradoksa situacio kompare al aliaj eŭropaj landoj.

Elektremo kontraŭ efektiveco

Laŭ pasintjara esploro nomata Mobility Consumer Index (MCI) 2023, kiu konsideris la situacion pri 15 000 homoj en 20 evoluintaj landoj inkluzive de Barato, ĝis 70 elcentoj de la italoj sin deklaras emaj aŭ jam tute pretaj aĉeti elektran aŭton, tuj post Ĉinio kaj multe super la ĝenerala monda averaĝo de 55 elcentoj. Tamen, tiu ĉi teoria entuziasmo de la itala loĝantaro ne ŝajnas trovi facilan vojon al baldaŭa praktika realiĝo sur la italaj stratoj: nur 3,6 % de la totala vendo de aŭtomobiloj fakte rilatas al elektraj veturiloj, dum centreŭropaj landoj kiel ekzemple Francio kaj Germanio troviĝas jam je ĉirkaŭ 14-15 %.

Necerteco pri la nombro kaj bona funkciado de ŝargejoj sur la itala teritorio prezentas signifan baron por 21 % de la italoj, igante ilin prefere elekti almenaŭ hibridajn modelojn. Laŭ pria enketo fare de la kompanio Areté, 43 elcentoj de la intervjuitoj opinias, ke ilia venonta aŭto estos hibrida. Aliflanke, nur kvarono de ili planas tamen ŝanĝi sian aŭtomobilon en proksima estonteco. Tiu singardemo estas sekvo de la altaj kostoj de elektro en la nuna fazo kaj de skeptikeco pri la efikeco (kaj efektiveco) de registaraj politikoj rilate al elektroenergio en la aŭtomobila sektoro.

Kio malhezitigos?

Plena kaj definitiva enkonduko de elektraj aŭtoj en la ĉiutagan vivon de italoj dependos de tio, kio fine rezultos el la nuna delikata ekvilibro inter la deziroj de konsumantoj kaj la haveblaj rimedoj. Italio troviĝas en tikla transira fazo, kie la forta emo al pura energio kaj ŝparado de rimedoj kontraŭbatalas ekonomiajn barojn kaj dubojn pri la infrastrukturo. Alia defio estas la nefacila elekto inter hibrida kaj plenelektra aŭto, kun signifa parto de la loĝantaro ankoraŭ necerta, kion preferi.

Inter faktoroj

Malgraŭ la intereso kaj la inklino de la plimulto favore al ekologia transportado, Italio bezonas konkretan engaĝiĝon fare de sia registaro por igi elektrajn aŭtojn vere alireblaj kaj preferindaj por pli larĝa publiko. Tio tamen ne ŝajnas esti unu el la prioritatoj de la dekstrema registaro de Giorgia Meloni kaj de ŝiaj dekstremaj partneroj, kiel Matteo Salvini (la partio Lega Nord).

Investoj koncerne ŝargajn strukturojn, fiskaj faciligoj, kombine kun finfine iom da plia klareco pri la estonta registara energi-politiko, povas esti la ŝlosilo por tute malfermi la potencialon de elektraj veturiloj en la bela mediteranea duoninsulo. Nur pere de komuna engaĝiĝo inter la registaro, industriestroj kaj konsumantoj, Italio povos superi la nunan paradokson kaj transiri sen pluaj duboj al daŭripova kaj „verdeca” estonteco en la fako de aŭtomobila moviĝado.

Jacopo PIGRO
Kipro

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 07, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacopo Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-06-04