MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

MIGRADO

Venezuelanoj tramonde

Migrado estas vastiĝanta fenomeno: milionoj da homoj en la tuta mondo serĉas ekonomian, politikan kaj socian stabilecon ekster la propraj devenlandoj.

Fojfoje pro perforto, foje pro malriĉeco, foje pro minacoj – estas ja multaj kaŭzoj – homo estas puŝata forlasi sian patrujon postlasante ĉion kaj komencante novan vivon en kultura, ekonomia, politika kaj socia medio tute malsama ol la propra. Kaj kompreneble tio havas tre kompleksajn sekvojn por migrantoj kaj iliaj familioj. Iri de unu lando al alia ne estas tiel malfacile kiel ŝajnas. Kio malfaciligas la aferon estas la kultura kaj gastronomia ŝoko, kiu ĉiam tuŝas migrantojn. Adaptiĝi al novaj vivstiloj estas io, kion migrantoj konsideras plej malfacila.

La venezuela migrofenomeno ne multe diferencas de tiu en aliaj landoj, kaj, kiel aliloke, ĝi ankaŭ disigas la socion. Kialo? La landa ekonomia situacio, kiu sigelis la sorton de pli ol sep milionoj da venezuelanoj, kiuj – laŭ la Oficejo de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj por Rifuĝintoj – elmigris al diversaj landoj en Eŭropo, Latin-Ameriko kaj Karibio serĉante pli bonajn vivkondiĉojn.

Celataj landoj

La supra tabelo prezentas statistikojn – laŭ raportoj de la retejo Statista – per kiuj eblas kalkuli, ke 7 631 650 venezuelanoj estas disaj tra la mondo

Kolombio estas la lando, kiu havas la plej multajn venezuelajn migrintojn, kaj ĉi tiu situacio estigas necertecon ĉe migrantoj kaj la loka loĝantaro. Peruo aperas kiel la lando due plej ŝatata de venezuelanoj. Strange estas, ke la tria lando preferata de migrantoj estas Usono. Ne estas mirinde, ke venezuelaj migrantoj decidas iri al Kolombio aŭ Peruo, ĉar ili estas „proksimaj” latin-amerikaj landoj, sed la fakto, ke duonmiliono da homoj riskas sian vivon trairante tutajn landojn, ĝangalojn, riverojn, montojn, sablojn aŭ danĝerajn vojojn indikas nur unu aferon: venezuelanoj estas riskemaj homoj, kiuj luktas por atingi siajn revojn, eĉ se la revoj estas milojn da kilometroj for.

Malfacila vojo al Usono

Se oni estas vojaĝanto kun ĉiuj dokumentoj en ordo (pasporto, vizo ktp), oni simple aĉetas flugbileton kaj vojaĝas al Usono. Sed se oni estas sendokumenta vojaĝanto, la vojo al Usono estas pli longa kaj pli malfacila. La vojaĝo komenciĝas en la ĝangalo de Darien (Kolombio), daŭras tra Panamo, Kostariko, Nikaragvo, Honduro, Gvatemalo kaj Meksiko, antaŭ ol povi atingi Usonon. Ĝi estas malfacila kaj kompleksa vojaĝo, kiun ne ĉiuj venezuelaj migrantoj sukcesas fini.

Ne ĉio bonas

La kompleksa situacio tagon post tago pliigas la kvanton da homoj, kiuj decidas forlasi sian landon je ĉia risko, sed ne ĉiuj estas honestaj.

La plimulto de la venezuelaj migrantoj estas bonaj homoj, kiuj iras al tiuj landoj por labori kaj helpi sian familion, kiu restas en la patrolando. Tamen, ne ĉiuj estas bonaj homoj. Estas ankaŭ pluraj homoj, kiuj elmigris el Venezuelo kaj faras krimajn agojn en la diversaj landoj, kie ili ekloĝas.

jdor
Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo


Jezer Dorante estas instruisto pri hispana lingvo kaj literaturo, radioparolisto kaj muzikisto. Li kreas esperantan enhavon por Jutubo kaj verkas dulingvajn artikolojn.
Lando Kvanto de venezuelanoj
Kolombio 2 875 743
Peruo 1 542 004
Usono 545 200
Brazilo 510 499
Ekvadoro 474 945
Ĉilio 444 423
Hispanio 438 380
Argentino 217 742
Dominika Respubliko 124 141
Meksiko 113 108
Italio 59 400
Panamo 58 158
Trinidado kaj Tobago 36 218
Urugvajo 32 939
Kostariko 29 405
Portugalio 27 700
Kanado 27 300
Gujano 21 676
Arubo 17 085
Bolivio 16 350
Kuracao 14 000
Paragvajo 5 234

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 06, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jezer Dorante el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-05-05