MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

FESTOJAROJ

Omaĝe al kameledoj

La 4an de decembro 2023 ONA, la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) deklaris la jaron 2024 Internacia Jaro de la Kameledoj. Rezolucio pri tio, kiu estis proponita de Bolivio kaj prezentita de Ekvadoro kiel tiama portempa prezidanto de G77 1, estis aprobita de la Ĝenerala Asembleo de UN la 17an de oktobro 2017.

Celo

Per tio UN volas altigi la konscion pri la graveco de tiuj bestoj, altiri la atenton al ilia kontribuo al la subtenado de nutraĵsekureco, nutrado kaj ekonomia kresko, precipe de indiĝenaj loĝantaroj kaj lokaj komunumoj en pli ol 90 landoj tra la mondo.

La rezolucio deklaras, interalie, ke dromedaroj (Camelus dromedarius), baktriaj kameloj (Camelus bactrianus), ljamoj (Lama glama), alpakoj (Lama paco), vikunoj (Vicugna vicugna) kaj gvanakoj (Lama guanicoe) konsistigas nedisigeblan parton de la strukturo de lokaj socioj. Tio signifas, ke ĉiu specio de kameledo ludas unikan rolon en la protektado de la ekosistemo, konservado de biodiverseco kaj nutraĵsekureco kaj adaptado al klimatŝanĝiĝo.

Multflanka profito

Kameledoj havas gravan signifon por diversaj aspektoj de la homa vivo. Ili utilas kiel grava fonto de lakto kaj viando, per kio ili signife kontribuas al la batalo kontraŭ malsato kaj nesufiĉa nutrado. Haroj de kameledoj estas uzataj por produktado de vestaĵoj kaj ŝirmejoj, kio konformas al daŭrigeblaj praktikoj kaj subtenas vivrimedojn.

Kameledoj funkcias kiel tre sekuraj transportiloj de varoj kaj homoj kaj liverantoj de organikaj sterkoj; en malmildaj klimataj kondiĉoj ili rezistas kaj adaptiĝas, danke al kio ili estas interalie tre gravaj en diversaj ekosistemoj.

Kameledoj ludas gravan rolon en rilato kun la plenumado de la celoj por daŭrigebla evoluo. Ili povas vivi eĉ tie, kie aliaj bestoj absolute ne povas supervivi.

Kultura aktiveco

Turismaj agentejoj proponas diversajn aranĝojn pri kameledoj, kiel ekzemple kameldancadon, kamelkurojn, tondadon de kamelharoj, ornamadon de kameloj ktp., kio pruvas la kulturan kaj socian gravecon de kameledoj ĉe komunumoj tra la mondo.

Monda tago

De 2009 estas festata ĉiujare la 22an de junio la Monda Tago de Kameledoj. La aŭtoro de ĉi tiu ideo estas prof. d-ro Abdul Raziq Kakar, kiu volas per la festo memorigi kaj emfazi la verajn valoron kaj potencialon de kameledoj tutmonde.

1. G77 aŭ grupo de la 77 estas grupo de disvolviĝantaj landoj, kiuj celas helpi, subteni kaj apogi unu la alian dum debatoj de UN.
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 06, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-05-05