Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

La bela somero

La aŭtoro, Cesare Pavese [ĉézare paveze] (1908-1950), estis unu el la plej influaj italaj verkistoj de sia epoko. Sian romaneton, aŭ novelegon, La bella estate (La bela somero) li verkis en 1940, sed ŝajne ĝi unue aperis en 1949 en samtitola kolekto kun du aliaj verkoj. Do „La bela somero” povas esti aŭ unu verko aŭ kolekto de tri verkoj. Temas ĉi tie pri la unuopa verko.

La rakonto pritraktas la spertojn de 16-jara kampara knabino, Ĝinja, vivanta nun en urbo kun sia frato kaj laboranta en „ateliero”. Ĝinja konatiĝas kun pli aĝa knabino, Amelja, kiu laboras kiel modelo por pentristoj, kaj per Amelja ŝi konatiĝas ankaŭ kun kelkaj el la pentristoj kaj enamiĝas al unu el ili, Guido, kun kiu ŝi unuafoje spertas amoron. La stilo de la rakontado estas malpeza, flugtuŝa, krokiza: nenio estas detale priskribita, kaj gravaj aferoj estas bildigitaj per malmultaj vortoj, aŭ nur implicitaj. Ne mankas dialogo, sed nur la plej gravaj diraĵoj citiĝas. La leganto devas do bone atenti kaj ne legi tro rapide.

La esperanta traduko estas bona kaj kredeble superas kelkajn nacilingvajn tradukojn, ĉar, kiam mi esploris, ĉu mi volas legi kaj recenzi ĉi tiun verkon, miaj unuaj serĉoj en la reto kondukis min al la komentoj de kelkaj legintoj de unu angla traduko („la traduko estas tre malbona [...] mizere malsukcesas”), kaj kiam mi scivole serĉis, ĉu eble iu hispana traduko estas pli bona, mi trafis la retorikan demandon: „Kiel oni povas enmerkatigi tradukon tiel teruran?”

Mi ĝojas raporti, ke la esperanta traduko de Carlo Minnaja ne elvokis ĉe mi tiajn komentojn. Ĝi ŝajnis tre bona. Mi tamen provos, malgraŭ mia nescio de la originala lingvo, iom kritiki ĝin, ĉar tradukado interesas min. Cetere, ankaŭ Pavese estis tradukisto.

Sur paĝo 46: „se ne estus la malhela haŭto de la vizaĝo kaj la falsaj okuloj”. Kredeble la originalo volis paroli pri mieno, sed tradukite tiel ĝi ŝajnas paroli pri haŭtkoloro kaj protezoj.

Sur paĝo 50: „Guido kun la ĉapo en la okuloj ne estis plu li”. Ŝajnas al mi, ke anstataŭ en estu surantaŭ.

Vi ja ne estas somero

Sur paĝo 56: „Vi ja ne estas somero.” La vortoj estas simplaj, sed la frazo ...? Eble la senco estas, ke la alparolato ne tiel meritas la atenton de la pentristo (parolanta) kiel la pentrinda somero. La frazo ja estas bela, kaj mi ne proponus traduki ĝin alie.

Sur paĝo 81: „Ĉu oni donis al vi hundon?” Ne povas temi pri hundo, do tio devas esti ia idiotismo. La italoj, kiujn mi demandis, ne rekonis ĝin, sed mi supozas, ke la alparolato en la rakonto bone komprenas: frato parolas al sia fratino! Do mi sentas, ke la tradukanto devus kuraĝe diveni la sencon kaj tion transdoni al la leganto en komprenebla maniero. Eble la senco estas: „Ĉu oni ne venis al la rendevuo?”

Sur pluraj paĝoj, eble la lampioni en la itala estu ne lampionoj en Esperanto, sed stratlampojstrataj lanternoj (esprimo uzita de Zamenhof). Sed pri tio certe eblus havi alian opinion: la esperanta vorto lampiono ja devenas, malrekte, de la itala!

Ĝenerale, mi iĝis lastatempe iom (eble tro) sentema pri diverssencaj frazoj, en kiuj la verbo esti havas nur subjekton aŭ nur predikativon. Ekzemple, „Ĉu ne estas Amelja?” (p. 41) signifas „Ĉu Amelja ne estas ĉi tie?”; sed „Ĉu estas vi kiu ilin altiras?” (sampaĝe) estas fendita frazo kun la signifo „Ĉu altiras ilin vi?”; kaj eble ne ĉe Minnaja, sed ĉe aliaj tradukantoj oni trovas frazojn similajn al „Estas Makso” kun la senco „Tio estas Makso”. Ĉu necesas, ke la frazo „X estas” aŭ „estas X” havu tiom da diversaj signifoj, kiujn aliaj lingvoj nete distingas?

Lasta plendeto: estus utile, se oni strikte sekvus la regulon, ke oni komencas novan alineon por nova parolanto kaj ĝenerale evitas komenci novan alineon, kiam la sama parolanto plu parolos. Tiel la leganto pli facile komprenas, kiu parolas.

Mi iom hontas, ke mi tiel longe skribis pri tradukaj teknikaĵoj, el kiuj almenaŭ unu eĉ ne rekte koncernas ĉi tiun libron, sed tiaj aferoj interesas min, kaj espereble almenaŭ iujn legantojn de recenzoj. Se vi ne apartenas al tiuj interesatoj, sufiĉas noti, ke la traduko ja estas bona, do ne hezitu mendi ĝin, se vi pretas legi atente, kvazaŭ frande, rakonton, kiun (laŭ Vikipedio) la aŭtoro mem priskribis kiel „la historion de virgeco, kiu sin defendas”.

Edmund GRIMLEY EVANS
Cesare Pavese: La bela somero. El la itala tradukis Carlo Minnaja. Eld. Itala Esperanto-Federacio, Milano, 2023. ISBN 978-88-96582-30-5.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 07, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-06-04